Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Semiramiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semiramiso
Persona informo
Σεμίρᾰμις
Շամիրամ
Familio
PatrinoDerceto(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oNinus(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojNinyas(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupomonarkoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
Postenojreĝo de AsirioRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Semiramiso (sirie "kolombino") estis legendaasiria reĝino konata ankaŭ kielSemiramida,Ŝammuramat, aŭarameeŜamiram. Semiramiso estis historia persono, edzino de reĝoŜamŝi-Adad la 5-a, kiu regis en la jaroj811-808 antaŭ Kristo. Post la morto de Ŝamŝi-Adad ŝi regis kielregentino anstataŭ ilia neplenkreska filoAdadnirari la 3-a kaj pli poste ankaŭ kiel lia kunregantino. Laŭ legendo ŝi konstruigis famajnPendĝardenojn de Semiramiso enBabilonio, alia versio parolas pri tio, ke lasis ĝin konstrui ŝia edzo, por ke ŝi tiom ne malĝoju pri ŝia naska montara medio. Sed la ĝardenoj estas verŝajne el pli posta tempo. Kiel Semiramiso estadas iam markataj ankaŭ pluaj asiriaj aŭ babiloniaj reĝinoj, ekzempleNitókris, la reĝino de reĝoNebukadnecar la 2-a.

Reĝino Semiramiso ĉirkaŭita de sia servistaro, mezepoka tapiserio el fino de la 15-a jarcento
Semiramide, reĝino de Babilono, verko de 1905 de la pentristo Cesare Saccaggi el Tortona
Semiramide, reĝino de Babilono, verko de 1905 de la pentristo Cesare Saccaggi el Tortona

La legendoj pri Semiramiso estis prilaboritaj fare deDiodoro Sicilia,Junianus Justinus kaj fare de multaj pluaj antikvaj historiistoj, kiuj kreis en siaj laboroj la bildon de Semiramiso kaj ŝian rilaton kun reĝoNinoso, la legenda fondinto de urboNinive. La nomo de Semiramiso estis uzata por diversaj monumentoj konstruataj en okcidenta Azio, sed la origino de tiu ĉi tradicio estis forgesita aŭ ĝi estis tute nekonata. Fine ĉiu granda antikva verko surEŭfrato estis alskribata perBehistun-surskribo, kiun lasis en la jaro521 antaŭ Kristo konstrui persa reĝoDario la 1-a.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Semiramiso&oldid=8529478"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp