La iama Semipalatinsko estis fondita kiel rusafortikaĵo en1718, tamen je distanco 18 km de la nuna loko. Proksime estis budhisma monaĥejo, kiu konsistis el sep palacoj, pri tio Semipalatinsko ricevis la loknomon. Post jardekoj la loko iĝis komerca centro, tial en1728 la fortikaĵo ricevis la rajton preni doganon. En1778 pro la oftaj inundoj la homoj translokiĝis al la nuna loko. Semipalatinsko urbiĝis en1782, tiutempe oni jam konstruis ponton. En1854 la urbo iĝis regiona administra centro. Post jardekoj la urbo havis ankaŭ industrion. En1930 alvenis la unua trajno.
En1949 je distanco de 150 km oni tie eksplodigis la unuan sovetunianatombombon, tial la urbo ricevis fifamon. Resume okazis 456 eksplodoj. La radioaktiva elfalaĵo disvastiĝis super grandega areo, kaj entute pli ol 2 milionoj da homoj estis elmetitaj al la radiado kaj radioaktiva elfalaĵo[1]. En1991 pro protesto de la loĝantoj finiĝis la eksplodadoj. En 2007 la urbo estis alinomita kiel Semej. La monumento "Pli forta ol la morto" estas unika monumento dediĉita al ĉiuj viktimoj de la 40 jaroj da nukleaj testoj en Kazaĥio. Laŭ oficialaj ciferoj, proksimume 1.5 milionoj da homoj en la regiono ĉirkaŭ la testejo estis eksponitaj al radiado rekte kaj nerekte per poluita akvo aŭ surradiitaj bestoproduktoj. Ĉiuj detonacioj ekvivalentus al la potenco de 2 500 bomboj deHiroŝimo. Centoj da aliaj nuklearmilaj testoj okazis en aliaj regionoj de la Kazaĥio[2].
La urbo estis fondita kiel rusa fortikaĵo, do la unuaj aperis ortodoksaj preĝejoj kiel tiu deAntonio kaj Teodozio de Kievo, en kiu ekde 1720 troviĝis la miraklofara kopio de laSemipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino[3]. En 1740 la ikono malaperis kaj estis trovita 1,5 km for de la fortikaĵo — ĝi staris apud monta fonto kaj antaŭ ĝi brulis kandelo. La ikono estis revenigita al la preĝejo kaj la fonto eknomiĝis la Sankta Fonto[4]. La katedralo en 1782 estis alinomita je la Oranta[3]. En 1933 (aŭ 1932) la Oranta katedralo estis eksplodigita. Ĝi situis ĉe kruciĝo de la nuntempaj stratoj Ŝakarim kaj Abaj[5]. Funkciis ankaŭ la katedralo deNikolao de Mira.
En la 1930-aj jaroj la sola funkcianta preĝejo en la urbo estis la Oranta katedralo. En novembro 1937 ankaŭ ĝi estis fermita. En 1944 la katedralo estis redonita al la ortodoksa komunumo kaj la16-an de aprilo1944 oni komencis ĝian rekonstruon. Ĝi estis grave damaĝita, sed en registro de ĝiaj posedaĵoj estas menciata la monaĥeja ikono. La24-an de aprilo1949 la katedralo ekfunkciis denove, regule okazis diservoj. Kernon de la komunumo konsistigis monaĥinoj de la fermita Oranta monaĥejo de la Sankta Fonto, do daŭris ties tradicioj, inkluzive de preĝado omaĝe al la Abalaka ikono de Dipatrino kaj pilgrimado al la Sankta Fonto, kies akvo estis konsiderata sankta, do resaniga[3]. La aŭtoritatoj jen superŝutis la fonton per tero, jen alinomis ĝin je Ruĝa Fonto (ruseКрасный источник), tamen la pilgrimantoj plu venis[6].
En 2018, okaze de la 300-a datreveno de Semipalatinsko, ikonfaristo Konstantin Goretoncev faris en la ikonfarejo de la Tobolska Spirita Seminario precizan kopion de la Semipalatinska-Abalaka ikono de Dipatrino, kiu estis sanktigita en laOranta Abalaka monaĥejo kaj transdonita al la Resurekta katedralo en Semipalatinsko[6].
La klimato de Semej estas seka, jare pluvas nur 275 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, enjulio iom pli. La averaĝa temperaturo estas 4,3 °C, vintre iam estis −48 °C, somere ofte pli ol 40 °C.
↑(nl)Erika Fatland,De Grens (La landlimo), p.261, De Geus, 2019,ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen — Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj — vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).