La arko Kota Darul Ehsan super la federacia aŭtoŝseo kiel rememorado de dono fare de Selangoro de la teritorio deKuala-Lumpuro al la federacia registaro por formi Federacian Teritorion.Moskeo de Sultano Salahuddin Abdul Aziz aŭ Blua Moskeo en Shah Alam, Selangoro, Malajzio.Administraj distriktoj de Selangoro.
La ŝtata ĉefurbo estasShah Alam, la ĉefa urbo en Selangoro, kaj la reĝa ĉefurbo estasKlang. Alia grava urba centro estasPetaling Jaya kiu ricevis urban statuson en junio de 2006. Selangor estas unu el nur du malajziaj ŝtatoj kun pli da unu urbo; nome la alia estasSaravako. Selangoro havas la plej grandan urbon en Malajzio kaj kreskas rapide pro modernigo de laKlanga Valo.
Selangoro estas la plej riĉa ŝtato en Malaizio laŭ laŭpersonaMalneta enlanda produkto (MEP).[1] Tiu ŝtato estas ankaŭ la plej disvolvigita en Malajzio kun bonaj infrastrukturoj kiaj aŭtoŝoseoj kaj transportoj. La ŝtato havas ankaŭ la plej grandan loĝantaron de Malajzio, kun alta standardo de vivnivelo kaj la malriĉeco en tiu ĉi ŝtato estas tiu kun plej malalta indico en la lando.[2]
Laŭ la censo de 2010, la loĝantaro de la sultanejo Selangor estas por 57.9%islama, 24.4%budhana, 11.6%hindua, 3.8%kristana/katolika, 1% de nekonata kredo, 0.5% aliĝintoj altaoismo aŭ ĉina religio, 0.4% sekvantoj de aliaj religioj kaj 0.4% nereligiaj[3].
Ĉiuj malajzianoj estas nepre islamanoj ĉar la difino de malajziano en la malajzia konstitucio devigas malajzianojn konfesi la islaman religion[4]. Ekzistas ankaŭ kriminalaj leĝoj bazitaj sur laŝario (Syariah Criminal Offences (Federal Territory) Act of 1997)[5] En Malajzio pluraj ŝariaj krimoj, ekzemple khalwat (troa proksimeco inter viro kaj virino ne estante geedziĝa paro) estas punebla nur en ŝariaj tribunaloj[6].