| La fontoj de ĉi tiu artikolone sufiĉas. Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. Specifu la daton: {{Nesufiĉaj fontoj|temo|monato jaro}} |
Ĉi tiu artikolo traktas proponojn por Esperanto koncerne solvojn priseksneŭtrala homa triapersonaununombra pronomo.
LaFundamento de Esperanto prezentas kvar triapersonajnpronomojn: tri ununombrajli,ŝi kajĝi kaj unu multenombraili. Ekde la frua epoko de Esperanto stariĝis demandoj[1] pri la uzinda ununombra pronomo por paroli seksneŭtrale pri homo: ĉuli laŭ la modelo de pluraj eŭropaj lingvoj, ĉuĝi. Tiam la uzo deli ĝeneraliĝis.
Ekde la 1970-aj kaj ĉefe de la 2010-aj jaroj, tiu duobla uzo deli estas pli kaj pli taksata de Esperanto-parolantoj kiel maljusta, malĝentila aŭ senzorga pri virinoj kajneduumuloj. Jam de la 1970-aj jaroj, multaj uzas la formonli aŭ ŝi (aŭ variantojn) anstataŭ la tradicianli ĉe parolado pri nespecifa persono. Poste aperis ceteraj proponoj, inkluzive deriismo kajĝiismo. Kvankam la pronomori iomete populariĝis ĉefe por paroli prineduumuloj kaj la uzon deĝi subtenas aliaj, je la fino de la 2010-aj jaroj, la plej ofta alternativo krom la tradicia uzo deli estasli aŭ ŝi. Nuntempe tiu temo plu kaŭzas diskutojn en Esperantaj rondoj.
| Fundamento | Li aŭ ŝi | Ŝliismo | Hiismo | Giismo | Moderariismo | Radikala riismo | Moderaĝiismo | Radikala ĝiismo | |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Seksneŭtrala | li | li aŭ ŝi | ŝli | li | gi | ri | ri | ĝi | ĝi |
| Vira | li | li | hi | li | li | li | |||
| Ina | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ŝi | ||
| Neduuma | * | * | * | * | gi * | ri | ri | ||
| Aĵa | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi | ĝi |
En la historio, nek riismo nek ĝiismo proponis solvon por paroli pri neduumulo. Poste ambaŭ proponis la uzon de la pronomo ri por paroli pri neduumulo.
(*)Ri ankaŭ uzeblas por paroli pri homo kiu konsideras sin nek ina nek vira (Neduuma genro) en tiuj proponoj, kiuj ne prezentas pronomon por neduumuloj.
Kvankamŝi indikas ekskluzive femalon,li tamen povas indiki jen masklon jen homon.[2] Ĉi tiu solvo estas daŭro de la tradicia uzo.
Anstataŭli sole, ĉi tiu propono oferas opcion inter la du. Tio ĉi estas la propono kiun preferas multajiĉistoj.
Ĉi tiuj proponoj, precipe por uzo en skriba formo, montras ambaŭ formojn sen konfuzigi la sencon de la frazo.
Ĉi tiu propono, uzebla en kaj skriba kaj parola formoj, prezentas ambaŭ seksojn en iu kombinaĵo kunfandita, kaj tial povas esti kvazaŭfacile komprenita de homo, kiu antaŭe ne aŭdis ĝin.
Ĉi tiu propono fariĝis iom populara, precipe inter neduumuloj. Ekde Aprilo 2019PMEG (do fakte Bertilo Wennergren) ne plu malrekomendas la uzadon deri, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn, kielri estas efektive uzata.[3]
Kiam homo suferas,gi plendas.
Alternativa propono, elektita ĉar gi aspektas kielĝi, sed ne estasĝi.Gi tamen estas uzata malpli olri kajŝli. Ankaŭgi laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro kredo ke nur la pronomoj uzataj en la Fundamento rajtas ekzisti. Oni asertas, ke "gi" estas pli facile elparolebla por parolantoj de multaj aziaj lingvoj ol "ri" ĉar ili ofte ne distingas inter "l" kaj "r". Tamen lernante Esperanton, parolantoj de tiuj lingvoj ĉiuokaze devas lerni distingi inter "l" kaj "r", ĉar ekzistas multaj vortoj, kiuj nur malsamas je tiu litero (leĝo-reĝo, lipo-ripo, lano-rano, ktp).
Kaj la vorto ri mem ne helpas. Ĝi nek aspektas nek sonas kiel pronomo en ia ajn vaste konata lingvo, nek eĉ en Esperanto. Pli malbone, ĝi multe sonas kiel re-, kaj vortoj kiel rigardas, ripetas, relegas, rimarkas, k.a. certe kreus konfuzon. Sed la solvo de ĉi tiu problemo troveblas en Esperanto mem -- konsideru: la proponita pronomo similas signife al ge- kaj estas la persona respondo al ĝi, same kiel -iĉ- similas signife al -ĉj- kaj estas la vira respondo al -in-. Sekvante la analogion, gea pronomo estu gi, ne ri. Ĉi tio forigus la konfuzon ĉirkaŭantan ri kaj reasertus la internan logikon kaj trovemon de Esperanto.[4]
Manuel Halvelik kreis la pronomongi en1967 en formo „arĥaisma“egui enArĥaika Esperanto:
Ĉi tiu propono sekvaslingvan respondon:"La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi" (Ekzercaro, ekz. 16) en pli streĉitaj sencoj. Ĝiismo-sistemo ankaŭ proponas la pronomonri por paroli pri neduumuloj.[7].
Ĉi tiu propono la sencojn deoni kaj vastigas (individuigas) kaj restriktas (nur al la singularo).
Ĉi tiu propono estus restriktita al antaŭe menciita persono. Indas rimarki ke certaj lingvoj, ekzempleLatino kaj latjurkaj, uzas demonstrativojn anstataŭ triapersonajn pronomojn.
Ĉi tiu propono spegulas je laanglalingvasingulara pronomo "they").
Ĉi tiun proponon uzis ProjektoDLT, aplikanteli laŭ ties neŭtrala senco, kajhi laŭ ĝia maskla senco.Hi estis elektita pro etimologia harmonio kunŝi.
La16-an de marto 2021 laAkademio de Esperanto konstatis, ke ĝine pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Plue, la Akademio komunikis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe.
En laangla lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomojhe (li),she (ŝi),it (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomothey (ili). En kazo kiam oni parolas pri unu homo de nekonata aŭneduuma sekso, oni povas uzi pronomonthey.[8][9] Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kielhe or she (li aŭ ŝi) aŭhe/she (li/ŝi),she/he (ŝi/li) aŭs/he (ŝ/li).
La uzo de pronomothey estas kritikata pro ĝia nekongrueco kungramatika nombro kiam ĝi estas kiel plurala pronomo uzata en singulara senco.[10] Aperis jam multaj proponoj pri seksneŭtrala triapersona pronomo, sed laŭ la stato en 2015 neniu el ili eniris en vasta kaj ĝenerala lingvouzo. Krome notindas ke simila disvastigo de senco de plurala pronomo al singularo jam okazis en kazo de pronomoyou (vi), kiu kiel origine plurala duapersona pronomo anstataŭigis singularan duapersonan pronomonthou (ci).[9]
En la mandarena ĉina ekzistas nur unu triapersona pronomo, prononcata kieltā. Tiu pronomo tamen havas diversajn skribajn formojn, ne nur por sekso sed ankaŭ por diaĵoj, bestoj, ktp.
En lafinna lingvo ekzistas du singularaj triapersonaj pronomojhän (li, ŝi),se (ĝi) kaj du pluralaj triapersonaj pronomojhe (homa "ili") kajne (nehoma "ili").
En lahispana lingvo ekzistas la triapersonaj pronomojél (li),ella (ŝi) kaj siaj pluralojellos kajellas (ili). La pronomoelle estas malgrandskale uzata kiel seksneŭtrala triapersona pronomo, sed ĝi ne estas oficiala.
En lahungara lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomoő (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.
Ido havas kvar singularajn triapersonajn pronomojnil(u) (li),el(u) (ŝi),ol(u) (ĝi),lu (ĝi, li, ŝi) kaj kvar pluralajn triapersonajn pronomojnili (vira "ili"),eli (ina "ili"),oli (plurala "ĝi") kajli (ili).[11]
En lakotava lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomoin (li, ŝi, ĝi).
Lingua Franca Nova havas du triapersonajn singularajn pronomojn -el (li, ŝi) kajlo (ĝi).[12]
Loĵbano ne havas kategorion de pronomoj. Ĝian rolon reprezentas en Loĵbano aro de vortoj nomata kielpro-sumti. Pro-sumti-vortoj ne havas ajnan markitecon rilate al sekso aŭ aparteneco al homaro. Pro-sumti-vortoj uzataj en la sama senco kiel triapersonaj pronomoj en Esperanto estas:ko'ha,ko'e,ko'i,ko'o,ko'u,fo'a,fo'e,fo'i,fo'o,fo'u.[13]
Ennederlanda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomojhij (li),zij (ŝi),het (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomozij (ili). La nederlanda ne havas seksneŭtralan triapersonan pronomon. Kelkaj solvoj estas uzado dedegene (tiu, ne akcentita) aŭdiegene (tiu, akcentita). Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kielhij of zij (li aŭ ŝi),zij of hij (ŝi aŭ li) aŭhij/zij (li/ŝi) aŭzij/hij (ŝi/li).
En lasveda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto du singularaj triapersonaj pronomoj por personoj:han (li),hon (ŝi), krome por nepersonoj:den aŭdet (ĝi), kaj unu plurala triapersona pronomode (ili). La nove proponita seksneŭtrala pronomohen por personoj rapide iĝis populara en la21-a jarcento kaj estas uzata simile kielri en Esperanto.
EnTokipono ekzistas entute 3 pronomojmi (unuapersona),sina (duapersona) kajona (triapersono). Tiuj pronomoj ne precizigas sekson aŭgramatikan nombron.
En laturka lingvo ekzistas nur unu triapersona pronomoo (li, ŝi, ĝi), do kiel en la radikala ĝiismo.
ModernaVolapuko havas tri singularajn triapersonajn pronomojnof (ŝi),om (li),on (ĝi, li, ŝi) kaj tri pluralajn triapersonajn pronomojnofs (ina "ili"),oms (vira "ili"),ons (ili).[14]