Ora paradizeo: Ornama masklo supre; ino sube.Paradisaea decora deJohn Gerrard Keulemans (d.1912)FormortintaGiganta cervo (Megaloceros giganteus). Tiuj kornoj estas 2.7 m grandaj kaj havas mason de 40 kg.Virpavo alloganta pavinon.
... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.[1]
”
“
... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto.[2]
”
Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumojn depavoj,paradizeoj, la kornoj decervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.
Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj.[3] Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.
Ĉe multaj specioj la virbestoj, ĉu pli multnombraj ol inoj, ĉu dezirantaj transdoni siajngenojn, interbatalas por konkeri inon aŭ inojn, evidenta kazo de cervoj. Tamen la venkintoj ne estas ĉiam la plej viglaj, sed tiuj kiuj posedas pli taŭgajn specialajn batalilojn (kokaj krurungoj, cervaj kornaroj), aŭ apartan psikan karakteron (kuraĝo). Foje oni ne disputas simple inojn, sed la plej maturiĝintajn (plej naskeblecojn), dum la ne tiom kapablaj maskloj devos kontentiĝi per la ne tiom taŭgaj inoj. Estas alia kurioza formo de natura selekto, ekzemple ĉe kelkajbirdoj, kiuj ne interbatalas, sed allogas inojn per brileco deplumaro, aliaj kolorpartoj aŭ kantomelodioj.[4]
↑Miller, Geoffrey (2000). The Mating Mind. Anchor Books, a division of Random House, Inc. (First Anchor Books Edition, April 2001). New York, NY. AnchorISBN 0-385-49517-X