LaSeka Pampo aŭokcidenta Pampo estas subregiono geografia deArgentino, apartenanta al la regionoPampo, integrita ankaŭ de laMalseka Pampo. Kiel ties nomo indikas, la tuta regiono kunhavas ĝeneralan karakteron esti grandaebenaĵo ("pampa" en keĉua estas ebenaĵo), kaj diferenciĝas pro la sekaklimato, okcidente de laMalseka Pampo. La lim inter la Seka Pampo kaj la Malseka Pampo oscilas laŭ la klimato, kaj estas markita de la izohieto de 500 mm, sed laŭ ĝeneralaj terminoj oni povas starigi limon inter ambaŭ proksimume ĉe la limo de la provincojLa Pampa kajBonaero. Norde, la Seka Pampo limas kun laPampecaj Montaroj; okcidente kunKujo; kaj sude kunPatagonio. Ĝi enhavas la sudokcidenton de la provinco Bonaeron, la sudokcidenton de laprovinco San Luis kaj pli ol la okcidenta duono de la provinco La Pampa.
La Seka Pampo estas ankaŭ tersupraĵaekoregiono el la sud-sudamerikaekoprovinco de laneotropisaekozono laŭ latipologio de laMonda Natur-Fonduso (WWF).Biome la ekoregiono apartenas almezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.
La karakteroj de tiu subregiono estas rekte determinitaj pro la malabundo depluvo, kio pliakriĝas direkte al okcidento. La sekeco kondukas al la fakto ke la naturajpaŝtejoj kiuj estas karakteraj de la Malseka Pampo, malaperas en la Seka Pampo, kie hegemonias lamakiso, ĉefe deGeoffroea decorticans, kaldenojProsopis caldenia, kaj aliajprozopoj. La arbaro plirariĝas okcidente, kie la klimato iĝas pli dezerteca kaj abundaskaktoj.
LaSeka Pampo havas grandan kvanton de basenetoj kunsalejoj aŭ lagetoj sekiĝantaj kiuj iĝos salejoj. Inter tiuj salejoj elstaras laSalinas Grandes (Grandaj Salejoj), la plej granda de la lando kaj ĉefa provizanto desalo al la enlanda ekonomio.
Neotropisajmezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0802Monte-Arbedaro | ![]() |
NT0803Malseka Pampo | ![]() |
NT0804 Patagonaj herbejoj | ![]() ![]() |
NT0805Patagona Stepo | ![]() ![]() |
NT0806Seka Pampo | ![]() |