| Sedliská | ||
| hungare:Telekháza | ||
| municipo | ||
Ruinoj de burgo Čičva en Sedliská | ||
| ||
| Oficiala nomo: Sedliská | ||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov | |
| Distrikto | Vranov nad Topľou | |
| Historia regiono | Supra Hungarujo | |
| Parto de | Zemplín | |
| Memorindaĵo | Čičavaburgo | |
| Rivero | Ondava | |
| Situo | Sedliská | |
| - alteco | 160 m s. m. | |
| - koordinatoj | 48° 54′ 21″ N21° 43′ 33″ O / 48.90583 °N, 21.72583 °O /48.90583; 21.72583(mapo) | |
| Areo | 10,13 km² (1 013 ha) | |
| Loĝantaro | 1 317 (31.12.2011) | |
| Denseco | 130,01 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1323 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 094 09 | |
| Telefona antaŭkodo | +421-57 | |
| Aŭtokodoj | VT | |
| NUTS | 529141 | |
Situo enkadre de Regiono Prešov | ||
| Retpaĝo: www.sedliska.sk | ||
Sedliská,hungareTelekháza estasvilaĝo kajmunicipo enSlovakio.
Sedliská situas parte surebenaĵo laŭ dekstrabordo deOndava, laŭ ĉefvojoStropkov-Vranov nad Topľou. La lastaurbo troviĝas je 9 km.
La loko estis loĝata jam dum laneolitiko kajbronzepoko. AntaŭKristo 200jarojnkeltoj alvenis, kiuj konstruis ankaŭfortikaĵon. En la8-a jarcento pli novapopolo alvenis, kiujn la slovakajarkeologoj supozasslavoj.
Proksimume en1310 fortikaĵo konstruiĝis, kiu defendis komercan vojon alPollando. En la14-a jarcento ĝi pligrandiĝis. En la 17-a kaj 18-ajarcentoj tie okazis la departementaj kunsidoj. En1527Johano la 1-a (Hungario) sukcese sieĝis ĝin, sed dume la fortikaĵo bruliĝis, ankaŭ dokumentoj cindriĝis. En1684Emeriko Thököly, en1703Francisko Rákóczi la 2-a okupis ĝin, fine en1711 laHabsburgoj detruis ĝin.
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en1316 en formo"Peres". En1600 oni komputis tie 15domojn kaj vitejojn. En1663pesto, en1778tertremo okazis. En1715 6, post 5 jaroj 8familioj pagisimposton. En1828 vilaĝanoj loĝis en 83 domoj. Ĝis1902 la oficiala hungaraloknomo estisSzedliszke, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungarigapolitiko. En1910 laŭ la popolnombrado vivis en Telekháza 604homoj, (slovakoj en majoritato,hungaroj enminoritato). ĜisTraktato de Trianon lakomunumo apartenis alHungara reĝlando, alZemplén, aldistrikto deVarannó, poste alĈeĥoslovaka respubliko, dum la2-a mondmilito kaj ekde1993 alSlovakio. En2001 vivis en Sedliská 1280 homoj, (1257 slovakoj).
En Csicsvaalja [ĉiĉvaalja] (iama vilaĝo, nuntempe vilaĝparto de Sedliská) naskiĝishungaraprimasoFerenc Barkóczy.