Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Schlosswil

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je25 jan. 2017.
Schlosswil
Blazono de Schlosswil
Blazono de Schlosswil
Parko de la Kastelo Wil
vilaĝo • former municipality of Switzerland
KantonoBerno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Konolfingen
Geografia situoCH1903: 612950 / 195354(mapo)46.9091666666677.6086111111111Koordinatoj:46° 55′ N,7° 37′ O;CH1903: 612950 / 195354(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj676
Areo3,5 km²
Alteco753 msuper marnivelo
Poŝtkodo3082
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Schlosswil
vdr

Schlosswil estas komunumo enKantono Berno,Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de ladistrikto Konolfingen, kies ĉefloko ĝi estis. Ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fonditaadministra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 676 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 kaj 651 je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La vilaĝo Schlosswil situas sur la dorso deflanka moreno de la iamaglaciepokaAroglaĉero 13 kilometrojn sudoriente de lafederacia urboBerno kaj 3,5 kilometrojn norde deKonolfingen. De la komunumo oni havas belan vidon al la valo derivero Aro.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo limas en nordo alWorb kajBiglen, en oriento alGrosshöchstetten, en sudo kaj sudokcidento alKonolfingen, kaj en okcidento alTrimstein.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Schlosswil situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas perpoŝtaŭto ek deWorb kajGrosshöchstetten. La stacidomo de Grosshöchstetten atingeblas cetere en proksimume 10 ĝis 15 minutoj piede.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schlosswil datiĝas el la jaro1146 kielWilare. Ĝis1902 la komunumo nomiĝisWil respektiveWyl.

Enmezepoko Wil estis regata de laBaronoj de Wil, kies sidejo estis laKastelo Wil. La supera regado apartenis unue al laGrafoj de Kiburgo kaj ek de1406 al la urboBerno. La baronejo Wil troviĝis sub la supera kaj sanga jurisdikcio de laTribunalo Konolfingen.

LaKastelo Wil estis aĉetita en la jaro1812 de laKantono Berno kaj fariĝis la sidejo de la administracio de ladistrikto Konolfingen, ĉar en Konolfingen mem mankis ejo por la distriktaŭtoritatoj kaj la tribunalo. Wil tiel fariĝis la distriktĉefloko. En 1902 la nomo de la komunumo estis ŝanĝita al Schlosswil por eviti mikson kun aliaj lokoj kun la nomo Wil.

Kun efiko de la 1-a de januaro1903Oberhünigen, kiu estis ĝis tiamenklavo de Schlosswil estis sendependigita de la komunumo kaj fariĝis proprapolitika komunumo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
Allmendingen ĉe BernoArniBäriswilBelpBernoBiglenBleiken ĉe OberdiessbachBolligenBowilBremgarten ĉe BernoBrenzikofenBüren zum HofClavaleyresDeisswil ĉe MünchenbuchseeDiemerswilEtzelkofenFerenbalmFraubrunnenFrauenkappelenFreimettigenGelterfingenGerzenseeGolatenGrafenriedGrosshöchstettenGuggisbergGurbrüHäutligenHerbligenIffwilIttigenJabergJegenstorfKaufdorfKehrsatzKiesenKirchdorfKirchenthurnenKirchlindachKönizKonolfingenKriechenwilLandiswilLaupenLimpachLindenLohnstorfMattstettenMeikirchMirchelMoosseedorfMühlebergMühledorfMühlethurnenMülchiMünchenbuchseeMünchenwilerMünchringenMünsingenMuri ĉe BernoNeueneggNiederhünigenNiedermuhlernNoflenOberbalmOberdiessbachOberhünigenOberthalOppligenOstermundigenRiggisbergRubigenRüeggisbergRümligenRüscheggSchalunenScheunenSchlosswilSchwarzenburg(AlbligenWahlern)StettlenTägertschiToffenTrimsteinUrtenen-SchönbühlVechigenWaldWalkringenWichtrachWiggiswilWileroltigenWohlen ĉe BernoWorbZauggenriedZäziwilZollikofenZuzwil
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Konolfingen ĝis 2009


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Schlosswil&oldid=8762878"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp