Sayil | ||
---|---|---|
![]() | ||
loĝlokoj de Meksiko,arkeologia loko[+] | ||
Lando | Meksiko | |
Koordinatoj | 20° 10′ 40″ N,89° 39′ 8″ U(mapo)20.17775833-89.65217778Koordinatoj:20° 10′ 40″ N,89° 39′ 8″ U(mapo) | |
Akvokolektejo | 2,86km² (286ha)[+] | |
Areo | 2,86km² (286ha)[+] | |
![]() | ||
Sayil | ||
![]() | ||
Sayil estasmajaa ruinaro en Meksiko, proksime de la ruinarojLabná kajUxmal. La signifo de la nomo estas verŝajne "formikejo" aŭ "monteto deformikoj".
Troviĝas tiepalaco, plurajtemploj,steleoj kaj pilkoludejo.Sayil estas tre vasta kaj la padoj plurkilometrojn longaj. Ĉe la kulmino de Sayil, ĉirkaŭ la jaro800 loĝis tie inter 7000 kaj 9000 homoj.
LapalacoEl Palacio estis konstruita dum la 8-ajarcento kaj mezuras 40 m x 80 m. Ĝi havas tri etaĝojn. La supraj etaĝoj estas malpli grandaj ol la malsupraj. De la suda flanko, tre detruita ŝtuparo ebligas aliron de la tegmento. La unua etaĝo havas dekstre 5 kaj maldekstre 7 enirejojn. La dua etaĝo havas nur 8 enirejojn, po 4 ĉiuflanke. La enirejo estas dividitaj de belegaj kolonvandoj. Nuntempe ĉefe la okcidenta flanko estas renovigita.
La temploEl Mirador troviĝas ĉirkaŭ 300 m sude de la palaco kaj estas unu el la du plej grandaj temploj de Sayil. Ĝi similas al la templo deLabná.
LaTemplo del Sur (suda templo) troviĝas en la suda parto de Sayil. Ĝi estis komence duetaĝa konstruaĵo, sed nuntempe la dua etaĝo estas preskaŭ tute detruita. La templo havas sep enirejojn, kiuj strange ne estas samaltaj.
Lapilkejo troviĝas inter la palaco kaj la templo El Mirador. Tie oni ludis la faman pilkoludon per granda pilko.
Lasteleoj de Sayil estas en malbonega stato. Unu el ili havashieroglifojn kiuj indikas la jaron810.