Fastado en Islamo (konata kielSaŭm[1] (صَوْم) arablingva prononco: [sˤawm] aŭ Sijam (صِيَام) arablingva prononco: [sˤijæːm], ofte konata ankaŭ kiel Rūzeh aŭ Rōzah (enpersa: روزه) en ne-arabaj islamaj landoj), estas la praktiko de abstini sin, kutime el manĝado, trinkado,fumado, kaj seksa aktiveco. Dum laislama sankta monatoRamadano, Saŭm estas observata interaŭroro kaj noktofalo kiam sonas la vesperaazano.[2] Ramadano estas la naŭa monato de la islamaluna kalendaro kaj fastado estas la kvara el la kvin pilieroj deIslamo.[3]
Fasado ne estas praktikata nur de islamanoj, sed estis praktikata dum jarcentoj ankaŭ de aliaj religioj kielKristanismo,Judismo,Konfuceismo,Hinduismo,Taoismo, inter aliaj.[4] Estas menciita en laKorano keAlaho diras "Vi kiu kredas, fastado estas preskribita por vi ĉar ĝi estis preskribita por tiuj antaŭ vi, por ke vi povu disvolvigi Di-konscion." (Korano 2:183).[4] Tiel la islama fastado estas sekvo de aliaj antaŭaj.
La unua manĝo (suhur) devas esti farita antaŭ sunapero. Kaj la unua manĝo farita post la islama tago (iftar) estas farita per specialaj celebroj.