Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Savoja biskvito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Savojaj biskvitoj

Savoja biskvito[1]fingrobiskvito estas speco debiskvito longa kaj plata, kun rondoformaj ekstremaĵoj, dolĉa kaj malpeza kielspongo. Savojaj biskvitoj estas la bazo de multaj receptoj, kiajĉarlotkukotiramisuo. Ili kutime estas trempataj enlikvoron,kafonsiropon, por esti uzataj kiel bazo de tiramisuo aŭ kielmanĝeto dum kafumado. Savojajn biskvitojn oni kutime donas al infanoj, ĉar ili estas sufiĉe molaj por esti manĝataj, sed ne malfirmaj aŭ facile dispecigeblaj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Savojaj biskvitoj aperis en la15-a jarcento en lakortego de la dukejo deSavojo, kreitaj por festi la viziton de la reĝo de Francio. Poste, oni nomis ilinSavoiardi kaj rekonis ilin kiel "oficialan" kortegan biskviton.[2] Origine, ili estis nomatajbiscuit à la cuillère (kuleraj biskvitoj) ĉar la pasto estis metita sur kulero antaŭ ol la bakado. Iuj jarcentoj poste,Charles Maurice de Talleyrand, Ministro de Eksterlandaj Aferoj deNapoleono, petis al la bakisto Antonin Careme plilongiĝon de la biskvitoj por ke ili estu trempeblaj, kreante tiel la nunajn fingrobiskvitojn.[3]

Preparado

[redakti |redakti fonton]

Oni produktas savojajn biskvitojn per malpezega spongapasto. Ĝi ne entenas ĥemiajn fermentaĵojn, same kiel aliaj spongokukoj, nur aeron miksitan en la ovoj uzataj en larecepto. La tradiciaj biskvitoj estas faritaj el ovo,tritikfaruno kajsukero, kaj kelkafoje ili estas parfumitaj devanilo,mielocitronaj raspaĵoj. Ankaŭ estas kutime kovri la supran flankon per maldika tavolo depulvora sukero.

Post la bakado, la biskvitoj havas platan kaj longan formon, kun sponga kaj mola strukturo ene, kaj iom rostitaj ekstere. Ili estas 10 centimetrojn longajn kaj 5 centimetrojn larĝajn, same ili estas unu centimetron dikajn.[4]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Savoja_biskvito&oldid=8444933"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp