La departemento Savojo estas la plej monta elFrancio: 89 % de la6 028 km2 areo estas monta, de210 m ĉe la kunfluejo deGuiers kunRodano, ĝis3 855 m (La Grande Casse), kun averaĝa alteco je1 500 m. 36 montopintoj superas3 500 m. La orienta parto la plej vasta kuŝas enAlpoj dum la plej okcidenta malgranda parto apartenas al suda komenco deĴuraso. La riveroRodano fluas ĉe la orienta limo laŭ 49 km. La riveroIzero (Isère) trafluas grandan parton de la departemento, de la itala landlimo oriente ĝis la limo kun la samnoma departemento en la sud okcidento, kie ĝi kuniĝas al laAlpa Sulko, granda alpa valo, kiu ligiĝasGrenoble,Chambéry,Annecy kajGenève. La valo deIzero nomiĝasTarentezo (Tarentaise). Pluraj riveroj fluas al Izero : La riveroArc, kiel ties nomo france indikas, arkon desegnas en la sud-orienta valoMaurienne, la riveroArly fluas el la Nordo. Nordokcidente fluas la riveroChéran kaj okcidenteGuiers, ambaŭ alRodano. Savojo enhavas la plej grandan el Francio naturan lagonBourget, alian grandan lagonAiguebelette, kaj entute pli ol 100 lagojn.
La nordorienta parto apartenas laŭ geologia vidpunkto al kalka malnova montaroĴuraso. Norde kaj okcidente oni estas en laantaŭalpaj montaroj el sedimentaj kalkaj petroj. Tiuj montaroj similas al montohavajaltebenaĵoj, kies randaj klifoj superas la Savojvaleton kaj la Alpan Sulkon. La aro Beaufortain-Lauzière-Belledone konsistigas la sudan sekvon de laMasivo Blanka Monto kaj apartenas la junajeksteraj Alpoj elkristalaj petroj. Pli oriente oni estas en la petroriĉajinternaj Alpoj, kies geologia historio estas longa kaj ege kompleksa.
La savoja klimato suferas multajn influojn. Ĝi estas esence kontinenta pro ties situo malproksima al maro. Ĝi estas vintre malvarma des pli en alto, kun multe da neĝo. Somere ĝi estas varma, kun nur iom da pluvo funde de la valojTarentezo kajMaurienne, kiuj estas skulptitaj meze de la alpa masivo, kie la nuboj estas jam malpleniĝintaj, kvankam la pli okcidentaj ricevas la lastajn oceanajn influojn kun multe pli da pluvo. La malaltaj alsudaj deklivoj ricevas mediteranean influon. La masivoj suferas montoklimaton kun malvarmo, neĝo kaj frosto dum pli ol la jarduono laŭ la alteco.
En 1860 Savojo, t.e. la teritorio de la du nunaj savojaj departementoj, estis kunigita al Francio. La antaŭa historio de tiu lando estis miljara. Spurojn de prahistorio oni trovas sur t. n. “pokaletŝtonoj”, kiuj estas ŝtonoj sur kiuj homoj iam fosis truetojn pokalformajn, kies rolon oni ne certe konas ĝis nun. La gaŭla popolo, kiu unue vivis en Savojo estas “Allobroges”. Ekde la unua jarcento a. K. oni datas gravajn romiajn spurojn en urbetoj kiel Aime (Axima) kaj Aix (Aquae) kaj en komunikadvojoj. En 380 unue aperis la nomo Sabaudia, kiu iĝisSavoie en la franca, en verko de latina historiisto. Dum la mezepoko, Savojo sukcesis firme regi teritorion « Lotaringio » apogiĝante sur la potencagnoskon de la germana imperio, kaj iom pligrandiĝis ĝis la aktualajSvisio kajItalio. En 1295 Amedeo 5-a akiris la kastelon deChambéry, kiu iĝis ĉefurbo. Meze de la 13-a jarcento Dukejo Savojo estis vera ŝtato bone organizita kaj agnoskita kiel grava ŝtato en Eŭropo. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj Savojo konis gravajn internajn krizojn, kaj Francio invadis ĝin plurfoje. Ekde Emmanuel-Philibert meze de la 16-a jarcento, Savojo tamen konis renovigon kaj iĝis simila al la aliaj eŭropaj ŝtatoj.Torino iĝis ĉefurbo ĉarChambéry estis tro eksponata al francaj invadoj, kaj la reĝa familio rifuĝis tie. Dum laFranca Revolucio la lando estis denove invadita kaj poste dispecigita interSvisio,Francio kaj la unuiĝantaItalio. En 1860Napoleono la 3-a, imperiestro de francoj, aneksisSavojon alFrancio.
La ekonomion savojan oni povas duonresumi per unu vorto : skiturismo. Efektive ekde la 1950aj jaroj kreiĝis kaj ĝis nun disvolviĝis skiejoj precipe enTarentezo sed ankaŭ enMaurienne. Tia sporta turismo venigas pli kaj pli multnombran homamason allogata de naturo, sporto kaj pura aero. Sen tio la iam gravaj, nun malpliiĝintaj industriaj fabrikeoj (metalurgio) en la valoj ne plu povintus vivigi la montaranojn, kaj savojaj alpoj nun iĝus blanka dezerto ! Kontraŭe la skiejoj grave difektis la naturan medion kaj voris areon. LaNacia Parko Vanoise kaj pluraj naturrezervejoj ebligis bremsi tiun movadon.
En la regiona deChambéry estas grava komerca kaj industria aktivado.La grandajekonomiaj sektoroj estas manĝaĵagrikulturoj, ekologindustrioj, kunmetitaj materialoj, komunik- kaj informadteknologioj, metalindustrioj.La urbo estas ankaŭ administra centro kun hospitaloj, lernejoj kaj universitato.
En Savojo estas pluraj esperantistaj asocioj en Aix-Les-Bains, Chambéry (Esperanto Vive Savoie), Albertville (Albertville Esperanto), Moûtiers, Aime (Tarenteza Esperanto) kaj Bourg-Saint-Maurice (Alt-Tarenteza Esperanto).