Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Saubraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saubraz
Blazono de Saubraz
Blazono de Saubraz
Blazono de Saubraz
Panoramo de Saubraz
Panoramo de Saubraz
Panoramo de Saubraz
komunumo en Svislando
KantonoVaŭdo
DistriktoMorges
Koordinatoj 46° 30′ 52″ N6° 19′ 49″ O / 46.51444 °N, 6.33028 °O /46.51444; 6.33028(mapo)Koordinatoj:46° 30′ 52″ N6° 19′ 49″ O / 46.51444 °N, 6.33028 °O /46.51444; 6.33028(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj363
Areo3,70 km²
Alteco687 msuper marnivelo
Poŝtkodo1189
Komunumkodo5437
Mapo de Saubraz
Mapo de Saubraz
Situa mapo de Saubraz
vdr

Saubraz estas komunumo en ladistrikto Morges enKantono Vaŭdo,Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Saubraz situas ĉe la suda flanko de laĴurasa Montaro, proksimume 13 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurboMorges ĉe la okcidenta bordo de la riveroToleure, alfluanto deAubonne. La norda parto de la komunumo apartenas al la ekzercejo kaj armilejo Bière de laSvisa Armeo. La komunuman teritorion senakvigas la rojoSaubrette, fontrivero de la riveroToleure, la ĉefa alfluanto deAubonne. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saubraz kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,70 km², de kiuj 43,8% estas kovritaj dearbaro, 47,8% servas poragrikulturo kaj 7,0% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Saubraz limas en nordo kaj nordoriento alBière, en sudoriento alMontherod, kaj en sudo kaj okcidento alGimel.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Saubraz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Bière, Gimel kaj Montherod. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apudAubonne. Pere de lapoŝtaŭtolinio de Gimel tra Bière al L'Isle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saubraz datiĝas el la13-a jarcento kielSalubra; en la jaro1251 aperis mencio de la formoSaubra. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj tomboj el laLa-Tène-epoko kaj restaĵoj deromia setlejo. Dummezepoko la Senjoroj de Aubonne, la Monaĥejo Romainmôtier kaj la Abatejo Bonmont posedis bienojn en Saubranz. En la jaro1237 la pastra preĝejo Sainte-Foy estis submetita al la Abatejo Lago de Joux. La preĝejo bruliĝis en la jaro1251. En la jaro1493 kaj1497 Jean, la filo de Senjoro Arthaud de Mestrals, kreis lafeŭdon Saubraz, kiu en la 17-a jarcento fariĝis havaĵo de la familio d'Allinges.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Germain Hausmann:Saubraz enHistoria Leksikono de Svislando (2010-03-03)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la Distrikto Morges
AclensAllamanApplesAubonneBallensBerolleBièreBougy-VillarsBremblensBuchillonBussigny-près-LausanneBussy-ChardonneyLa Chaux (Cossonay)Chavannes-le-VeyronChavannes-près-RenensChevillyChignyClarmontColombierCossonayCottensCuarnensDenensDengesDizyEchandensEchichensEclépensÉcublensEtoyFéchyFerreyresGimelGollionGrancyLa SarrazLavignyL'IsleLonayLullyLussy-sur-MorgesMaurazMoiryMollensMonnazMontherodMont-la-VilleMontricherMorgesOrnyPampignyPompaplesPréverengesReverolleRomanel-sur-MorgesSaint-LivresSaint-PrexSaint-SulpiceSaint-OyensSaubrazSenarclensSéveryTolochenazVaux-sur-MorgesVillars-sous-YensVufflens-le-ChâteauVullierensYens
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Saubraz&oldid=8711560"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp