LaSaturnaj tagoj (latineSaturnalia) komence estis simpla festotago enRomio honore al la dioSaturno, kiu en laromia mitologio konsideriĝis reganto de pratempaora epoko. Ĝi komence okazis la17-an de decembro, kaj memorigis pri la inaŭguro de la Saturna templo en laRoma Forumo. Nur ekde la jaro 45 antaŭ nia erao la festo iĝis plurtaga, okazis inter la 17-a kaj23-a de decembro, kaj poste eĉ etendiĝis ĝis la30-a de decembro.
La festa solenaĵo komenciĝis per ofero antaŭ la Saturna templo de Romo kaj per publika festeno. Publikaj instalaĵoj dum la Saturnaj tagoj estis fermitaj. En la temploj senkoste disdoniĝis manĝaĵoj, kaj estis kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la festo (supozeble la kutimo reciproke interŝanĝi donacojn okaze de la pli poste kristanakristnaska festo devenas de tiu mitologia kutimo).
Plej grava aspekto de la Saturnaj tagoj estis la dumtempa nevalidigo de la diversaj sociaj tavoloj: ankaŭsklavoj dum tiuj tagoj traktiĝis kiel liberaj civitanoj. Parte la sociaj roloj eĉ ŝerce interŝanĝiĝis, tiel ke la civitanaj gesinjoroj dum la festotagoj priservis siajn sklavojn. La festantoj vestis sin perfeltajĉapoj, kiujn krom dum la festotagoj surmetis nurekssklavoj.[1] Elektiĝis "saturna princo" (saturnalicus princeps), kiu parte kromnomiĝisrex bibendi ("reĝo de trinkado"). Dum la festotagoj permesiĝiskubludoj pri mono, lotumiĝis donacoj, kaj ankaŭ krom tio multo permesatis dum tiuj tagoj, kio malpermesatis en la kutima ĉiutago.
↑Karl-Wilhelm Weeber:Alltag im alten Rom - Ein Lexikon (germane: "Ĉiutago en la antikvaRomio - leksikono"), eldonejoArtemis & Winkler,Düsseldorf/Zuriko 1998, paĝo 216.