Satelita ŝtato, aŭ laŭ pli malnova vorto (por ŝtatoj de laantikvo kajmezepoko)vasaloŝtato estas nomigo por pli eta ŝtato, kiu troviĝas en dependa rilato de pli granda ŝtato. Ofte satelitaj ŝtatoj nur formale estas suverenaj, sed praktike politike dominiĝas de la pli forta ŝtata organismo. Klasikaj ekzemploj de la20-a jarcento estas ekzemple la ŝtatoj, kiuj dum la periodo de laDua Mondmilito estas sub kontrolo deNazia Germanio aŭItalio, sed formale restis suverenaj (Francio de Vichy,Slovakio,Kroatio,Montenegro), aŭ la ŝtatoj de laVarsovia pakto, kies politiko grandparte dominiĝis fare deSovetunio.[1][2]
La vorto uzas la bildon desatelito, do de eta natura aŭ artefarita ĉiela korpo, kiu troviĝas en lagravito de pli grandaplanedo, cirkulas ĉirkaŭ ĝi kaj devas moviĝi laŭ la vojo de la granda ĉiela korpo.
La koncepto ne estas nova: Ekde kiam dum la homa historio ekestisŝtatoj kaj posteimperioj, ankaŭ ekestis vasaloŝtatoj (samkielfeŭdismaj regantoj havis malpli fortajnnobelojn, kiuj estis ligitaj al ili kielvasaloj). Ofte la imperioj unue venkis malamikan ŝtaton en milito kaj reduktis ĝin al vasaloŝtato dependa de la propra regno, por tamen poste en dua milito konkeri la vasaloŝtaton, neniigi ĝin kajekspansie integrigi la teritorion en la propran regnon. Tiun sorton ekzemple havis laPunika Imperio ĉirkaŭ la urboKartago, kiu estis potenca mararmea ŝtato, ĝis ĝi per malvenko de laDua Punika Milito dum la jaro-201 iĝis vasaloŝtato de laRomia Imperio, kaj tamen 55 jarojn poste dum laTria Punika Milito esti tute konkerita fare de la imperio de Romo.