Sarpedono nomiĝis diversaj homoj de lahelena mitologio:
La unua Sarpedono estis filo deZeŭso kajEŭropo, do frato deMinoo kajRadamanto. Li ribeliĝis kontraŭ la reĝo deKretoAsteriono, kaj pro tio li estis elpatrujata de Minoo. Tiam, li translokiĝis alKilikio, kie regis lia onkloKilikso. Kune kun li, Sarpedono venkis sur la milianoj kaj ekregis sur ilia lando, kiun oni nomisLikio pro unu el la heredintoj de Sarpedono,Liko, filo dePandiono kiu migris elAteno al Likio, kaj estis gastigata tie de de la tiama reĝo.
Alia versio asertas ke la tri fratoj (Minoo, Radamanto kaj Sarpedono) enamiĝis de la sama knabo,Mileto, filo deApolono kajAria, kiu fine elektis Sarpedonon. Ili ambaŭ forfuĝis al Likion, por eviti la atakon de Minoo, kaj tie ili fondis la urbonMileton. Aliaj verkistoj mencias ke la nomo de la amanto de Sarpedono estisAtimno, filo de Zeŭso kajKasiopeo, aŭ deFenikso.
Sarpedono edziĝis alteba virino, kun kiu li havis du filojn:Antifato, kiu akompanisEneon alItalio, kajEvandro, kiu sukcedis Sarpedonon en la likia trono.
Alia Sarpedono estis filo deZeŭso kajLaodamia, filino deBelerofonto, kaj ankaŭ reĝo de Likio de sia infanaĝo. Kiam li ankoraŭ estis bebo, sia onkloIsandro kajHipoloko postulis la regnon. Tiam oni decidis ke tiu, kiu sukcesis trapasigi sagon tra ringo pendigita sur la kolo de bebo, estus nomumita reĝo de Likio. Ambaŭ postulis la bebon de la alia por tion provi, sed Laodamio evitis la morton de ambaŭ infanojn, pendigante la ringon sur sia fileto, Sarpedono. Ambaŭ kandidatoj, konsternite, decidis ke tiu infano estu la nova reĝo, helpita de Glaŭko, la filo de Hipoloko.
LaŭHomero[1], li partoprenis laTrojan militon, apogante la trojanojn kiel komandanto de la likia armeo, kune kun sia kuzoGlaŭko. Diu tiu milito li akiris grandegan famon, sed estis mortita dePatroklo. Tie, Sarpedono skoldisHektoron, ĉar li opiniis ke la ĉefaj fortoj kiu defendis Trojon venis el la likia armeo, sed ne de la trojanoj mem. Kaj rimarkis ke lia armeo ne batalis pro malamo al la grekoj, sed pro lia honoro kaj fideleco al ĝia aliancita Trojo. Kiam la troja armeo atakis la ĵus konstruitan muron de la greka tendaro, kaj Sarpedono kaj Glaŭko zorgis pri ke la grekoj batalu kun ili, por defendi la soldatojn de Hektoro. Pro tio, ili estis la unuaj, kiuj sukcesis eniri la helenan tendaron. Lia elparolado al Glauko[2] iĝis unu el la plej fama el la literaturo. Per ĝi Sarpedono kuraĝigas lian kunbatalanton, asertante ke ilia gloro jam estis grandega, sed kaze ke ili mortus, ĝi iĝus la plej honora.
Kiam Patroklo ekbatalis per la armilaro deAĥilo, Sarpedono akceptis lukti kontraŭ li. Zeŭso tiam dubis ĉu savi la vivon de sia filo, kvankam lia destino estis morti en tiu batalo. Sed sia edzinoHera memorigis lin ke aliaj dioj havis filojn ambaŭflanke, kaj ke malobei la destinon ne estus modela inter la ceteraj dioj, kiuj klopodus agi same. Do Zeŭso akceptis la forpason de Sarpedono, sed permesis lin mortigi la ĉevalon de Aĥilo kaj sendis sangopluvon sur la batalantoj, per kiu li esprimis sian aflikton, pro ne kapabli eviti la morton de sia filo. Ekde tiam la dioj ĉiujare funebras la datrevenon de la morto de Sarpedono, kune kun tiu deMemnono.
Kiam Sarpedono estis ĝismorte vundita, li petis Glaŭkon repreni sian korpon kaj armilaron. Kiam Patroklo eltiris sian lancon el la brusto de Sarpedono, lia animo skuis lian korpon kaj rimarkinde eliris el ĝi. Grekoj avide klopodis preni la armilaron de Sarpedono, kiu poste estus donaco por la venkinto de la funebraj ludoj de Patroklo, sed Apolono kaj Zeŭso reprenis la korpon. Apolono lavis kaj donis ĝin alHipno (Dormemo) kajTanato (Morto) por ke ili revenigu ĝin al Likio por ricevi la merititan entombadon.
LaŭDiodoro Sikulo, tiu Sarpedono estis nepo de la antaŭa. Tamen, aliaj verkistoj, kielApolodoro[3] identigas ambaŭ heroojn kaj asertas ke Zeŭso permesis Sarpedonon travivi tri generaciojn.
Laŭ tiu Sarpedono estis nomina laasteroido2223 Sarpedono
Ankaŭ tiu Sarpedono partoprenis la Trojan militon, kaj pro tio kelkaj verkistoj identigas lin kun la unua kaj/aŭ la dua pri kiu oni parolis. Li estis filo deDeidamio (filino deBelerofonto) kajEvandro, do nepo de la unua Sarpedono priskribita.
Alia homo kun tiu nomo estis filo dePosejdono, kaj estis murdita de la sagoj deHeraklo pro insolente provoki lin enEno (Trakio).