Sarnia estasurbo en SudokcidentaOntario,Kanado, kiu havis en 2016 loĝantaron de 71 594 perosnoj.[1] Ĝi estas la plej granda urbo ĉe laLago Hurono kaj de la kantono Lambton. Sarnia estas sur la orienta bordo de la kuniĝejo inter la Supraj kaj MalsuprajGrandaj Lagoj kie la Lago Hurono fluas al larivero Sankta Klara, kiu formas laKanad-Usonan landlimon, rekte elPort Huron,Miĉigano. La natura haveno uuna foje altiris la francan esploristonLa Salle. Li nomis la lon "La Rapidejon" la 23an de aŭgusto 1679, kiam li uzis ĉevalojn kaj homojn por peli sian 45-tunanbarkonLe Griffon norden kontraŭ la preskaŭ kvar-nodan fluon[2] de la rivero Sankta Klara.[3]
Tiu estis la unua fojo kevelŝipo, sen kalkulikanuon aŭ similan rem-movitan boaton, navigis al la Lago Hurono,[4] kaj la veturado de La Salle estis mejloŝtona por la disvolvigo de la komerca navigado en la Grandaj Lagoj.[5]
Situa ĉe natura haveno, la Sarnia haveno restas grava centro por lagaj kaj oceanaj ŝipoj transportantaj kargojn de produktoj elcerealo kajnafto.[6] La natura haveno kaj la salkavoj kiuj estas en ĉirkaŭaj areoj,[7] kune kun la nafto malkovrita en apuda Oil Springs, en 1858,[8] kondukis al spektakla kresko de la naftindustrio en tiu areo. Ĉar Oil Springs estisla unua loko kaj en Kanado kaj en tuta Nordameriko kie oni elfosis komercenafton, la sciaro akirita tie rezultis en naft-elfosistoj el Sarnia veturantaj tra la tuta mondo por instrui al aliaj entreprenoj kaj landoj kiel elsodi nafton.[9]
La komplekso por rafinado kajkemiindustriaj kompanioj estas nomata Chemical Valley (Kemivalo) kaj estas sude de la urbocentro de Sarnia.[10] En 2011 la urbo havis la plej altan nivelon departiklaaera poluado el ĉiuj urboj de Kanado, sed tio ekde tiam falis ĝis la rango 30a en tiu afero.[11] Ĉirkaŭ 60 procento de la partikla materio venas fakte el industrioj kaj poluantoj el la najbara Usono.[12]
Sarnia estas la loko de grandegasuncentralo. Tiu sistemo estis unue operacia en decembro 2009, por 20MW-povumo. Poste en septembro 2010, la centrejo iĝis la plej granda fotovoltaika suncentralo en la mondo kun povumo je 97 MW[13].
La lago Hurono estas pli malvarma ol la aero somere kaj pli varma vintre; tiele, ĝi moderas la malsekankontinentan klimaton de Sarnia, kio faras la ekstremajn temperaturojn de varmo kaj malvarmo malpli evidentaj.[14] Vintre, Sarnia foje suferas lagefikanneĝo-falon pro vento el Arkto blovanta tra la pli varmaj akvoj de la lago Hurono kaj kiu kondensiĝas por formi neĝajnburaskojn aŭskualojn.[15]