Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Santomeo kaj Principeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSao Tomeo kaj Principeo)
Santomeo kaj Principeo
República Democrática de São Tomé e Príncipe

DetalojDetaloj
Nacia himno:Independência total
Lokigo
respubliko
lando
insulara lando
insula lando
suverena ŝtato
parlamenta respublikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboSantomeo
Oficiala(j) lingvo(j)Portugala
Uzata(j) lingvo(j)Angolara
Plej ofta(j) religio(j)Kristanismo
Areo1 001 km²
- % de akvo0 %
Loĝantaro210 240 (2020)
Loĝdenso210 loĝ./km²
Horzono+0
Interreta domajnost
LandokodoST
Telefona kodo239
Plej alta punktoPico de São Tomé
Plej malalta punktoAtlantiko
Politiko
Politika sistemoRespubliko
ŜtatestroCarlos Vila Nova
ĈefministroPatrice Trovoada
Nacia tago12-a de julio
Sendependiĝo disde Portugalioen 1975
Ekonomio
ValutoDobro (STD)
MEPlaŭ 2012
– suma$ 264 Mio.
– pokapa$ 1535
 
Membro de
Internacia Centro por Dispozicio de Disputoj pri Investado(2013–)
Multflanka Investado-Garantia Agentejo(2012–)
Tutmonda Pridogana Organizo(2009–)
Internacia Financa Korporacio(2008–)
Observejo Ekonomika kaj Statistika de Afriko Sub-Sahara(2008–)
Organizaĵo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj(2003–)
Internacia Organizaĵo de la Franclingvio(1999–)
Interpol(1988–)
Unesko(1980–)
Internacia Disvolviĝa Asocio(1977–)
Internacia Banko por Rekonstruo kaj Disvolvigo(1977–)
Universala Poŝta Unio(1977–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1976–)
Internacia Telekomunika Unio(1976–)
Unuiĝintaj Nacioj(1975–)
Komisio pri la Gvinea Golfo
Monda Organizaĵo pri Sano
Ekonomia Komunumo de la Ŝtatoj de Centra Afriko
Afrika Unio
Traktato pri Nuklea Ne-disvastiĝo
Afrika Banko por Disvolviĝo
Alianco de Insuletaj Ŝtatoj
Grupo de Afrikaj, Karibaj, kaj Pacifikaj Ŝtatoj
Komunumo de portugallingvaj landoj
Afrika Kontinenta Liberkomerca AreoRedakti la valoron en Wikidatavd

AkvejoAtlantiko

Koordinatoj0° 19′ 0″ N,6° 36′ 0″ O(mapo)0.3166676.6
Plej alta punktoPico de São Tomé[+]
- alteco2 024 m[+]
Plej malalta punktoAtlantiko[+]
- malaltecom[+]
Akvokolektejo1 001km² (100 100ha)[+]
Areo1 001km² (100 100ha)[+]
Loĝantaro204 327[+](2017)
HorzonoUTC±00:00,Afriko/Sao Tomeo[+]

Santomeo kaj Principeo (Santomeo kaj Principeo)
Santomeo kaj Principeo (Santomeo kaj Principeo)
DEC

Santomeo kaj Principeo (Atlantika oceano)
Santomeo kaj Principeo (Atlantika oceano)
DEC
Map
Santomeo kaj Principeo

Vikimedia Komunejo:  São Tomé and Príncipe[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Santomeo kaj Principeo[1]Sao-Tomeo kaj Principeo[2] (Portugale:São Tomé e Príncipe, laŭvorte:Sankta Tomaso kaj Princo) estas lando en Centra Afriko, en laGolfo de Gvineo, formita ĉefe de du insuloj, kies nomojn ĝi portas -Santomeo (insulo) - kun samnoma ĉefurboSantomeo - kajPrincipeo.

Bazaj datumoj

[redakti |redakti fonton]
  • Landkodo: ST.
  • E-nomo: Demokrata Respubliko de Santomeo kaj Principeo.
  • Nacia nomo: República Democrática de São Tome e Príncipe.
  • Areo: 964 km², inter ili insuloSantomeo - 836, kaj insuloPrincipeo - 128.
  • Politika sistemo:respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidentoCarlos Vila Nova
  • Ĉefministro:Tomé Vera Cruz
  • Ĉefurbo:Santomeo (35 mil).
  • Loĝantaro: 129 mil (1995).
  • Ŝtatlingvo:portugala.
  • Pokapa GNP: 350 $.
  • Eksporto:kakao,kafo,bananoj,palmoleo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Marko sur bildo

Faŭno

[redakti |redakti fonton]

Flaŭro

[redakti |redakti fonton]

Historio

[redakti |redakti fonton]

La insuloj estis malkovritaj de laportugalaj navigantojJoão de Santarém kajPedro Escobar inter1469 kaj1472, samtempe kielAnobono. La unua kolonigado de Santomeo sukcesis en1493 fare deAlvaro Caminha, kiu ricevis la teron danke al la havigo de la portugala krono. Principeo estis kolonigita en1500. Meze de la16-a jarcento, kun helpo desklavoj, la insulo estis la ĉefa produktanto desukero deAfriko.

La sklaveco estis abolita en1876, sed plu ekzistis deviga laborado. Okazis diversaj protestoj, kaj en1953 pluraj centoj de afrikaj laboristoj mortis sekve de ribelo; la afero estas konata kiel "Masakro de Batepa".

Post laRevolucio de la Diantoj en Portugalio, Santomeo kaj Principeo akiris la sendependecon je la12-a de julio de1975. La unua prezidento estis la ĝenerala sekretario de la "Movado por la Liberigo de Santomeo kaj Principeo",Manuel Pinto da Costa.

En1990, post demokrataj elektoj, estis elektita prezidentoMiguel Trovoada, reelektita en1996. En julio de2001 fariĝis prezidentoFradique de Menezes, inter 2011 kaj 2016 denove oficisManuel Pinto da Costa kaj de 2016 ĝis 2021Evaristo Carvalho.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]

La lando estas dividita en du provincojn, koincidaj kun la du ĉefaj insuloj. Principeo havas memregadon de post1995).

Ekzistas sepdistriktoj, ses en Santomeo kaj unu en Principeo.

Demografio

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de la arkipelago estas ĉirkaŭ 165.000 homoj, el kiuj proksimume 88% estas negruloj kaj 10% mestizoj. Ĉiuj estas idoj de enmigrintoj post la unua kolonigado en1485.Preskaŭ ĉiuj loĝas en la ĉefa insulo Santomeo.

La ĉefurbo havas ĉirkaŭ 53.300 loĝantojn.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Malgraŭ la malgrandeco, oni parolas kvar naciajn lingvojn: laportugala, kaj la portugalajkreoloj:forra (85%),angolara (3%) kajprincipeakreola (0,1%).

Ekstera politiko

[redakti |redakti fonton]

Santomeo kaj Principeo apartenas al laAKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko,Karibio kaj laPacifika Oceano.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Listo de Rekomendataj Landnomoj de laAkademio de Esperanto
  2. Sao-Tomeo kaj Principeo en PIV 2020 ĉe vortaro.net

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Afrika Unio
v  d  r
Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL)
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Santomeo_kaj_Principeo&oldid=8924612"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp