La plimulto de la santalaloj havas senŝelajnsemojn, kio nekutimas inter la angiospermoj. Multaj membroj estas parazitaj plantoj, plejparte duon-parazitaj, kapablaj mem krei sukerojn perfotosintezo sed prenantaj akvon kaj mineralojn helpe de la tigoj aŭ radikoj de aliaj plantoj; iuj (ekz.Arceuthobium) estas devigaj parazitoj, kun malalta procentaĵo deklorofilo en siaj ŝosoj (kvino ĝis dekono de tio trovebla en la histoj de la gastiganta planto), kio devigas al ili preni la plimulton de siaj nutraĵoj el la histoj de la gastiganto.
La AP-retejoAP-Website indikas ke ankaŭ la familioBalanophoraceae devus esti en ĉi tiu ordo (post APG II). Ĝi ankaŭ indikas keOlacaceae (en la senco de APG II) ne estas bona familio, kaj oni devus dissplitigi ĝin.
En la sistemo de APG, la familioj de viskacoj kajEremolepidaceae estas jam en la familio santalacoj. APG II konsideras la genrojnDipentodon (Dipentodontaceae) kajMedusandra (familioMedusandraceae) esti senlokaj (kiel ankaŭ la familioBalanophoraceae, nun verŝajne enfamiliiga denove; vidu supre).En la familioMedusandraceae estas du genroj:Soyauxia kajMedusandra. Genetikaj esploroj nun lokigas la unuan en la familionPeridiscaceae de la ordo desaksifragaloj kaj la unuan en la ordo demalpigialoj proksime alPassifloraceae-Turneraceae-Malesherbiaceae. La ĉina monotipa genroDipentodon estas proksima alTapiscia, kaj oni proponias ke ĝi konsistigu novan ordon kun la nomoHuerteales kune kunTapisciaceae kaj la genroPerrottetia (antaŭe lokita en la familioCelastraceae).