La vortosanskrito en sanskrito.La vorto „Sanskrito“ en Nominativo Singulara en skribsistemo Devanagari.
Sanskrito (sanskrite संस्कृतम्IAST:saṃskṛtam [sə̃skr̩t̪əm], originesaṃskṛtā vāk, "rafinita parolmaniero") estas eble la plej antikvahindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al lahindarjaj lingvoj en lahindirana lingvogrupo de lahindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiujhindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke lahitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike ĝusta" lingvo, estas sankta lingvo de pli ol 1 miliardo da homoj (precipehinduoj kaj mahajanajbudhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de lateravadabudhismo, de laĝajnismo kaj de lasikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.
La korpuso de laSanskrita literaturo enhavas riĉan tradicion depoezio kaj deteatro same kiel descienca, teknika,filozofia kajreligiaj tekstoj. Sanskrito plue estas amplekse uzata kielceremonia lingvo enhinduismaj religiaj ritaroj kajBudhismaj praktikoj en la formo dehimnoj kajkantoj. Parolata Sanskrito estis revivigita en kelkaj vilaĝoj kun tradiciaj institucioj, kaj estas klopodoj plibonigi ties popularigon.
Multajlingvistoj nuntempe preferas distingi inter laveda lingvo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.
Proksimume en la15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris lahindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis laVedojn (Rig-Veda,Sama-Veda,Jaĝur-Veda,Atharva-Veda). (LaAvesto, sankta libro de lazoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)
La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive laUpaniŝadojn.
Post la5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, laprakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). LaBudho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, viduPalio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de lavedanto, lasanĥjo, lajogo, labudhismo (precipemahajano).
Ekde la18-a jarcento, oni kutime skribas Sanskriton per la silabaroDevanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.
Veda Sanskrito estas lalingvo deVedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estisparole konservitaj kiel parto de la tradicioŚrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda Sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plej aĝa epoko de la lingvo, nome laRigveda Sanskrito, nome la lingvo de la himnoj deRigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado.[5]
Arkaikeco de Sanskrito, precize en la konsonanta sistemo, konstateblas kiam oni komparas ĝin kun aliaj antikvaj lingvoj, kiellatino, greka, kaj eĉ kun modernaj lingvoj kiuj retenas grandan nombron de arkaismoj, kiel lalitova. Kvankam ĉiuj tiuj lingvoj suferis konsiderindajnfonetikajn kaj gramatikajn ŝanĝojn kiuj apartigis ĝian strukturon disde tiu de la klasikaprahindeŭropa, ili retenas kelkajn rimarkindajn similaĵojn. J. P. Mallory uzas litovlingvanproverbon (skribita en sanskrito, en litova kaj en latino) por montri la grandan similecon:
„ La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[7]”
Sanskrito, same kiel la aliajhindarjaj lingvoj, estas tre proksime parenca de lairanaj lingvoj, pro kio oni parolas pri la branĉo de lingvoj jenhindiranaj jenhindarjaj. La veda sanskrito estas speciale parenca de laAvesta lingvo de la religiozoroastrismo, tiel ke, kun helpo de malmultaj fonetikaj reguloj, oni povas fidele konverti tekston de unu lingvo al alia,[8] kio estas pruvebla per jena ekzemplo ("Tiu povega diaĵo; forta, inter la vivantuloj la plej forta; Mitra, mi honoras per ofer-verŝaĵoj"):[9][10]
Avesta
tәm amanvantәm yazatәm
sūrәm dāmōhu sәvištәm
miθrәm yazāi zaoθrābyō
Veda
tám ámanvantam yajatám
śū́ram dhā́masu śáviṣṭham
mitrám yajāi hótrābhyaḥ
Prahindirana
*tám ámanvantam yaǰatám
*ćū́ram dhā́masu ćávištham
*mitrám yǎǰāi jháutrābhyas
La sanskrito estas ankaŭ proksime parenca de labaltslavaj lingvoj, kaj eĉ de lingvojsatem, kielrusa kajlitova en aspektoj de la substantiva fleksio, pronomoj, adverboj ktp. Estas granda kvanto de vortotrezoro nekunhavata kun aliaj hindeŭropaj subfamilioj.[11]
Sanskrito estas konsiderata en kelkaj aspektoj kiel konservema lingvo kiu respegulas precize kelkajn trajtojn de la plej ĵusa prahindeŭropa lingvaro, kaj antaŭaĵo de la modernajhindarjaj lingvoj deBarato. Aliaj hindarjaj lingvoj kronologie postaj al sanskrito estas laprakritak lingvoj, en unu de kies formoj oni redaktis la budhisman kanonon (Tipitaka, Tripitaka aŭ Kanono Pali), sekvite de laapabhraṃśa, 'koruptaĵoj', kaj en la lasta generacio la nuntempaj lingvoj.[12]
Dum multe da tempo oni konsideris, ke sanskrito estas la origino de tiuj lingvoj. Sed la aktuala pruvaro sugestas, ke sanskrito ne estas la rekta antaŭulo aŭ «patra lingvo» de la modernaj hindarjaj lingvoj, sed male ĝi estas paralela branĉo (speco de «onkla lingvo» de la pli modernaj lingvo, se tiel diri). La plimulto de la modernaj lingvoj deriviĝus iel de iu formo de lokaprakrito. Simile okazas kun lalatinidaj lingvoj, kiuj fakte ne originiĝis precize el laklasika latino de Cicero kaj Julio Cezaro.[13]
La historia gravo de sanskrito videblas tre amplekse en multaj regionoj de Azio, escepte eble en Siberio kaj plej okcidenta Azio. Surskribaĵoj kaj literatura pruvaro sugestas, ke en la unua jarmilo la sanskrito jam estis adoptita en sudorienta kaj centra Azio.[14][15][16]
Oni trovis gravajn kolektojn de sanskritaj manuskriptoj kaj surskribaĵoj en Ĉinio kaj Tibeto[17][18] Birmo,[19] Indonezio,[20] Kamboĝo,[21] Laoso,[22] Vjetnamo,[23] Tajlando,[24] kaj Malajzio.[22] Krome oni malkovris sanskritajn manuskriptojn kaj surskribaĵojn, eĉ de tre antikvaj tekstoj, en dezertoj kaj montaraj regionoj de Nepalo,[25][26] (la plej antikva survivanta sanskrita surskribaĵo en la valo de Katmanduo estis datita de la jaro 464[26]) Tibeto,[18][27] Afganio,[28][29] Mongolio,[30] Uzbekio,[31] Turkmenio, Taĝikio[31] kaj Kazaĥio,[32] same kiel en Koreio kaj Japanio.[33][34][35]
Sanskrita teksto verkita en variaj alfabetoj: «Ŝivo benu tiujn kiuj havas plezuron en la lingvo de la dioj» (Kālidāsa).
Sanskrito kaj ĝiaj antaŭaj formoj ne disvolviĝis perskribsistemo. Antaŭ la alveno dearjoj, ekzistis la skribmaniero en la urba civilizacio de la valo deInduso, sed la enrompo fare de arjoj okazigis ĝian malaperon. Ne estis formo de skribsistemo dum la disvolvigo de la veda literaturo en la veda periodo. Eĉ post la enkonduko de la skribado, dum jarcentoj la verkoj plue estis transmititaj parole.[36] La manuskriptoj deRigvedo, komponita antaŭ la jaro 1000 a.n.e., ne aperis ĝis la jaro 1000 n.e. Kvanjam tiel startis la disvastigo de skribitaj verkoj, la parola transmisiado plue hegemoniis ĝis antaŭ nelonge.[37]
Oni ne scias kiam disvolviĝis la skribmaniero en Barato aŭ kiam oni reenkondukis, sed la unuaj kronikoj estas de la 3-a jarcento a.n.e. Ekde tiu periodo oni trovis surskribaĵojn de la imperiestroAŝoko en la skribmaniero Brāhmī, ĝenerale ne en Sanskrito, sed en la prakritoj de ĉiu regiono. Oni pruvis, ke Brahmi estis bazita en la semida skribmaniero, sed adaptita al la hindia fonologio.[36]
Brahmi estasabugida skribmaniero en kiu ĉiu konsonanta karaktro havas ankaŭ vokalan elementon, tio estas, la karaktro estas laŭvortekun sonanto. La granda plimulto de la skribsistemoj de Barato, sudorienta Azio kaj apudaj aliaj lokoj deriviĝas de la Brahmi, kaj en ĉiu regiono tiuj skribmanieroj oni uzas ilin por skribi en Sanskrito, kaj en Bengalo kaj en Tajlando.
De la fino de la18-a jarcento, Sanskrito estas transskribita uzante la latinan alfabeton. La plej uzita sistemo nuntempe estas IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu estas la akademia normo ekde 1888, kaj el kiu la vortoj estas esperantigitaj.[36][38]
La 11-a jarcenta sanskrita manuskripto de la Devi Māhātmya surpalmfolio,Biharo aŭNepalo.
La plej fruaj verkoj deHindia literaturo estisparole transmitita.Sanskrita literaturo ekis per laparola literaturo deRigvedo nome kolekto de sanktaj himnoj datitaj el la periodo de 1500–1200 a.K. La sanskritaj eposojRamajano kajMahabharata aperis ĉirkaŭ la fino de la unua jarmilo a.K. Klasika sanskrita literaturo disvolviĝis rapide dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la unua jarmilo a.K.[39]
Pro ties etenda uzado en religia literaturo, ĉefe enHinduismo, kaj la fakto ke plej modernajbarataj lingvoj estis rekte derivitaj el aŭ forte influitaj de Sanskrito, ties lingvo kaj literaturo estas de granda gravo por la kulturo de Barato simile al tiu deLatino por la kulturo deEŭropo. Iome el la Sanskrita literaturo kiel la Joga-Sutroj dePatanĝali kaj laUpaniŝadoj estis tradukitaj en araban kaj en persan,[40] ĉefe pro la agado de la imperiestroAkbar. Ankaŭ laPanĉatantra estis tradukita en persan.[41]
Aspiraciaj plozivoj (mahāprāṇa sparśa), en la originala skribsistemo de Sanskrito,nagario, havas siajn proprajn simbolojn:
k → क, kh → ख; d → द, dh → ध; t → त, th → थ.
Ĉar per IAST la aspiraciaj plozivoj estas transliterigitaj per aldono de -h kiel surogato, same kiel en Esperanto la ĉapelitaj literoj estas kelkfoje transliterigitaj per aldono de-x aŭ-h, ofte okazas, ke vortoj el Sanskrito iĝas erare transliterigitaj en Esperanton. Ekzemploj de tiuj okazoj estasbodhisattvo, dharmo, sangho, Bhagavadgitao, Theravado, Bharato; kiuj respektive estasbodhisattva →bodisatvo,dharma →darmo,saṃgha →sangao (aŭ samgo),Bhagavad-gītā →Bagavadgito,Theravāda →Teravado kajBhārat →Barato.
Okazas la sama kun kelkaj digrafoj de Latino, por vortoj de greka fonto:Thermometrum → termometro, sed ne „thermometro“, ĉar la digrafo th reprezentas apartan sonon [tʱ], ne kombinon de konsonantoj [t] kaj [h].
Ĉar la sonoj [ɕ] kaj [ʂ] estas homofonoj en Esperanto, vortoj en Sanskrito skribitaj per ś kaj ṣ estas transliterigitaj per ŝ:Śiva →Ŝivo (aŭ Ŝivao),Viṣnu →Viŝnuo,Kṛṣṇa →Kriŝno.
Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive:Tripiṭaka →Tripitako.
Ĉar sonoj [n], [ɳ] kaj [ŋ] kaj n estas homofonoj en Esperanto, n, ṇ kaj ṅ iĝasn:Nirvāṇa →Nirvano.
Ekzistas ĝenerala malkonsento pri la esperantigo de la vortoBuddha, por kiu ekzistas tri proponoj:
Buddo: Proponita de Zamenhof por distingi ĝin el la jam ekzistantabudo, same kiel ĉe la duopofino -finno.
Budao: Nature aperinta, konservanta la finan vokalon -a elBuddha. La esperantigo funkcias laŭ la interkonsento: Buddha →Budo → Budao.
Budho: Nature aperinta, el la miskompreno de la latiniga sistemoIAST, en kiu -h estas aldonita kiel surogato post konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiraciaj. Se la sistemo IAST uzintus -x, anstataŭ, la vorto do estintus transskribitaBudxo. En la originala vortoBuddha ne estas kombino el [d] kaj [h], sed digrafo por unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“. Tiu ĉi formo, tamen, disvastiĝis, radikiĝis dum jardekoj, aperas enPIV kaj uzasbudhanaj asocioj. Nuntempe, ĝi estas la plej uzita el la tri proponoj, kaj la nura escepto pri la uzo de -h en esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto.
La vortosaṃgha estus esperantigitasango → sangao, sed ĉar la fonta latinigo enhavas simbolon ṃ, kelkaj preferas la formon „samgo“, kiu aperas en PIV. En aliaj okazoj, oni ĉiam transliterigu simbolon ṃ kiel n, kiel en la okazo Saṃskṛtam → Sanskrito.
En la romanoCien años de soledad (1967), deGabriel García Márquez (1927-2014), Aureliano Babilonia lernas sanskriton por deĉifri la enhavon de la manuskriptoj per kiuj Melquíades profetis unu jarcenton de la historio de la tuta protagonista familio kaj de la vilaĝo Makondo.
En 1998 la kantistinoMadonna registris diskon titolitanRay of light, forte influita dehinduismo,kabalo kaj aliaj similaj doktrinoj. Unu de la pecoj de la disko titoliĝasShanti/Ashtangi, kaj enhavas versojn de laJoga-taravali, same kiel originalaj versoj, kantitaj integre en Sanskrito.
↑Benware, Wilbur. (1974)The study of Indo-European vocalism in the 19th century : from the beginnings to Whitney and Scherer : a critical-historical account. Amsterdamo: Benjamins, p. 25–27.ISBN 978-90-272-0894-1.
Franz Bopp:Ausführliches Lehrgebäude der Sanskrita-Sprache. Berlin 1827 (Digitalisat).
Georg Bühler:Leitfaden für den Elementarkursus des Sanskrit. 2. Auflage. Wien 1927 (Nachdruck: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988,ISBN 3-534-04102-X).Digitalisat
Jan Gonda:Kurze Elementar-Grammatik der Sanskrit-Sprache. Brill, Leiden 1941, 4. Aufl. 1963.
Franz Kielhorn:Grammatik der Sanskrit-Sprache. Dümmler, Berlin 1888 (Sanskritweb PDF-Datei).
Manfred Mayrhofer:Sanskrit-Grammatik mit sprachvergleichenden Erläuterungen. Walter de Gruyter, Berlin 1978,ISBN 978-3-11-007177-1.
Wolfgang Morgenroth:Lehrbuch des Sanskrit. Grammatik, Lektionen, Glossar. Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1973.
Pāṇini:Grammatik. Hg., übers. und mit Indices versehen von Otto von Böhtlingk. Haessel, Leipzig 1887.
Adolf Friedrich Stenzler:Elementarbuch der Sanskrit-Sprache. 7. Auflage 1902, 9. Auflage 1915Grammatik (PDF; 5,3 MB),Lektüretexte und Wörterbuch (PDF; 4,4 MB).
Ulrich Stiehl:Sanskrit-Kompendium. Ein Lehr-, Übungs- und Nachschlagewerk. Devanagari-Ausgabe. Hüthig Jehle Rehm, Heidelberg 4. Auflage 2007,ISBN 978-3-87081-539-4.
Rodríguez Adrados, Francisco.Védico y Sánscrito Clásico (Gramática, textos anotados y vocabulario etimológico). Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1953.