Sanktulo, laŭ diversaj kulturaj medioj kaj religioj, estas persono kiu meritas respektegon kaj admiron, kaj estas proponata kiel imitenda virta homo. Laŭ la kristanaj eklezioj, temas pri persono kiu dumvive persistis en supera kristana virto (amo al Dio kaj servo al proksiluaro), kaj fine la eklezioj rekonis tia.
Sanktulo en la greka estasάγιος (agios), lasenterulo, ne en la senco de senŝtatano, sed en la senco de evangelie alta spirito, homo ne de tiu ĉi mondo sed de tiu estonta: ĉi tie oni malkovras la stampo de la platona-bizanca spiritualeco. En la latinasanctus (sanktulo), male, estas homosankciito, ratifito aŭ konfirmito de la leĝo: en tiu etimologia interpreto kuŝas la ideo dekanonizito, publike kaj oficiale rekonito per la leĝo, igita normo de konduto kaj ekzemplo de virto; oni notas ĉi tie la influon de la romia juro. Fine el la hebreaKadòsh (sanktaĵo) signifas ulo ”peza” ĉar la sanktulo estas personulo “peze konsista”, grava, granda, glora, potenca: ĉi tie vidiĝas la semita stampo kie estas substrekata la grando, grandiozeco kaj forto. Nu tiuj tri vidpunktoj reciproke integriĝas por difini la figuron de la kristana sanktulo kiu en humilaj homaj terminoj devas reprezenti la supernaturan kondiĉon de la Difilo, potenca kaj glora(qadòsh), en kiu antaŭstaris la spirito(a-aghios) kaj agnoskita de la komunumo(sanctus) sanktulo.
Por la katolika eklezio estas sankta kiu, animita de amo, vivas kaj mortas en la dia graco; do multegaj kristanoj estas sanktaj tiusence. La katolika eklezio (kiel ankaŭ la ortodoksaj eklezioj) kredas je lakomuneco de la sanktuloj kiu kunligas ĉiujn homojn sen gravajpekoj, vivajn kaj mortintajn, inter ili kaj kun Dio.
En pli strikta senco, oficiala ("kanonigita") sanktulo estas elstara homo kiu dumvive distingiĝis en la praktikado de la kristanaj virtoj laŭ senmizura formo aŭ elspezis sian vivon pro sia kredo (martiro). La katolika eklezio proklamas sankta personon nur post la rezulto de ordigita proceduro nomatakanonizo per kiu la eklezio certiĝas ke la homo jam ĝuas je la dia vizio.
LaKoncilio de Trento (1545 -1563), per kiu la katolika Eklezio respondis al la protestantareformacio, reasertis la pravecon de la kulto al sanktuloj, sed avertis pri la risko de misuzoj, troigoj kajsuperstiĉoj, kaj klarigis ke en lamesoj celebrataj honore al sanktuloj la ofero ne estas farata al ili, sed nur alDio, kiu en la sanktuloj montris sian gloron.
Por esti kanonigita kiel sanktulo de Katolika Eklezio, nuntempe, oni devas:
Esti mortinta (kutime almenaŭ 50 jarojn post ties morto)
Fari almenaŭ du miraklojn sendubindajn (nur unu, se tiu estas martiro)
Marteno Lutero, ĉefa iniciatinto de laReformacio, ne kontraŭis la ĝustan memoron pri la sanktuloj, sed li avertis kontraŭ la risko malklarigi la centran rolon deKristo. La luterana tiel nomita «Aŭgsburga Kredkonfeso» (de la jaro1530) deklaris: «la memoron pri la sanktuloj oni rajtas proponi, por ke ni imitu ilian kredon kaj iliajn bonfarojn laŭ la vokiĝo de ĉiu unuope». Tamen ĝi aldonas: «LaBiblio ne al ni instruas alvoki sanktulojn aŭ peti ilian helpon, ĉar la sankta Skribo al ni prezentas nur Jesuon Kriston kiel peranton, favoriganton, pontifikon kaj propetanton». Ankaŭ nuntempe plej granda parto de la protestantaj eklezioj kaj komunumoj estas tute kontraŭaj al kulto de sanktuloj, sed kelke el ili ne forigas de la kristana pieco la rolon de la sanktuloj, unualoke deSankta Maria, patrino de Jesuo.