Sankta | |||||
Vendelino de Treviro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ.554 en Irlando | ||||
Morto | ĉ.617 en Tholey Abbey | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ermito religiulo farmworker(en) ![]() pastro ![]() | ||||
Laborkampo | Kristanismo![]() | ||||
Aktiva en | Skotlandovd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 20-a de oktobro | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Sankta Vendelino -latine Wendelinus,germane Wendelin, foje ankaŭ laŭ ekzemplo de lahungara tradukoVendel esperantigataSankta Vendelo - estisermito,abato,patrono deŝafistoj naskiĝanta supozeble en554, mortinta supozeble en617.
La plej fruaj biografioj aperis pri Vendelino depost1417. Laŭ tio li estisskotaprinco, kiu kaŝe forlasis la kortegon kaj pilgrimadis alRomo. Dum la hejmenveno li haltis ĉe dometo, kie li komencis almozpetadi. Alvenis bienulo, kiu riproĉis lin pro la neniofaro. Vendelo iĝis paŝtisto. Baldaŭe laŭmiraklo la bienulo permesis al Vendelino tiel vivi, kiel ermito. Tiu sanktema konduto disfamiĝis kaj kamparanoj alvenis kun malsanajdombestoj, kiujn Vendelino benis. Fine li iĝis abato kaj konsekritapastro.
Post lia morto oni konstruiskapelon super la ĉerko, baldaŭe ĉirkaŭ la kapelo estiĝis la urbetoSankt Wendel. Memortago de Vendelino estas la20-a de oktobro. Li estas populara precipe enGermanlingvio, do ĉegermanoj,aŭstroj kajsvislandanoj.