Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sankta Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Romia Imperio
Origina nomo:
Sacrum Romanum Imperium
Heiliges Römisches Reich
 Orientfranka imperio8001806Rejna Konfederacio 
Aŭstra imperio 
Reĝlando Prusio 

imperio • suverena ŝtato
Geografio
Sankta Imperio en la jaroj 972–1032, en la tempo de sia plej granda gloro kaj floro
Sankta Imperio en la jaroj 972–1032, en la tempo de sia plej granda gloro kaj floro
Ĉefurbo:
neunueca
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
40 000 000
Ŝtat-strukturo
Reichstag
neunueca
Estiĝo:
Karolo la Granda renovigis imperion en okcidento en la jaro800
Otto la 1-a firmigis tiun ĉi formon
Pereo:
pluraj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas laRejnan Konfederacion, aliancon kunNapoleono, en1806
Antaŭaj ŝtatoj:
Orientfranka imperioOrientfranka imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rejna KonfederacioRejna Konfederacio
Aŭstra imperioAŭstra imperio
Reĝlando PrusioReĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
 
Partoj
Burgraviate of Nuremberg • Principality of Lüneburg • Duklando Saksiovd
vdr

LaSankta Romia ImperioSankta Romia Regno, ekde ĉirkaŭ1450 laSankta Romia Imperio de Germana Nacio (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation,latine Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), enSkandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", enGermanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la multetna komplekso sed plejparteĝermana, okcident- kaj centr-eŭropa imperio kreita, ekde kiam lapapo kronisKarolon la Grandan en la jaro800. Post divido inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian ImperionOto la 1-a en961. La imperio ĉesis ekzisti en1806 pro premo deNapoleono, kiam la imperiestroFrancisko la 2-a rezignis sian pozicion (iom kompensitan per la fakto, ke li estis ekde1804, imperiestroFrancisko la 1-a deAŭstrio). Tio signifas, ke ĝi daŭris el laMezepoko ĝis la komenco de laModerna epoko ĝis1806.[1] La plej granda teritorio de la imperio post 962 estis laReĝlando Germanio, kvankam ĝi inkludis ankaŭ la teritoriojn de laReĝlando Bohemio, laReĝlando Burgonjo kaj laReĝlando Italio same kiel nombrajn aliajn teritoriojn.[2][3][4]

Oto la 1-a kaj papoJohano la 12-a, miniaturo de la jaro1450.

La25an de decembro800,Leono la 3-a kronis lafrankan reĝonKarlo la Granda kielimperiestro, revivigante la romian titolon enOkcidenteŭropo post pli ol tri jarcentoj. La titolo daŭris en la karolida familio ĝis 888, post kio ĝi estis kontestita fare de la regantoj de Italio en serio de enlandaj militoj ĝis la morto de la lasta itala postulanto,Berengaro, en 924. La titolo estis revivigita en 962 kiam Oto la 1-a estis kronitaimperiestro, igante sin kiel la posteulo de Karlo la Granda[5] kaj komencante kontinuan ekziston de la imperio dum pli ol ok jarcentoj.[6][7][8] Kelkaj historiistoj nomas la kronadon de Karlo la Granda la origino de la imperio,[9][10] dum aliaj preferas la kronadon de Oto la 1-a kiel ĝian komencon.[11][12] Akademiuloj ĝenerale konsentas, aliflanke, en rilatigado de evoluo de la institucioj kaj principoj konsistante en la imperio, priskribante laŭpaŝan supozon de la imperiestraj titolo kaj rolo.[3][9]

La preciza esprimoSankta Romia Imperio ne estis uzita ĝis la 13-a jarcento, sed la koncepto deTranslatio imperii ("translokigo de regulo") estis fundamenta al la prestiĝo de la imperiestro, la nocio ke li tenis superan potencon hereditan de la imperiestroj de Romo.[3] La posteno deImperiestro de la Sankta Romia Imperio estis tradicie elektebla, kvankam ofte kontrolita fare de dinastioj. La germanajprincelektistoj, la plej alt-estraj nobeloj de la imperio, kutime elektis unu el siaj kunuloj kiel "Reĝo de la romianoj", kaj li poste estos kronitaSankta Romia Imperiestro fare de lapapo; la tradicio de papaj kronadoj estis nuligita en la16-a jarcento. La imperio neniam atingis la amplekson de politika unuigo formita en Francio, evoluante anstataŭe en malcentrigita, limigita elekta monarkio kunmetita de centoj da sub-unuoj,princlandoj,duklandoj,graflandoj,liberaj regnaj urboj, kaj aliaj domajnoj.[4][13] La povo de la imperiestro estis limigita, kaj dum la diversaj princoj, senjoroj, kaj reĝoj de la imperio estis vasaloj kaj subjektoj kiuj ŝuldis al la imperiestro ilian fidelecon, ili ankaŭ posedis amplekson de privilegioj kiuj donis al ili faktansuverenecon ene de siaj teritorioj. ImperiestroFrancisko la 1-a dissolvis la imperion la 6-an de aŭgusto1806, post ĝia malvenko fare de Napoleono ĉe laBatalo ĉe Slavkov.

Nomo kaj ĝenerala koncepto

[redakti |redakti fonton]
La duoble-kapa aglo kun blazonoj de unuopaj ŝtatoj,simbolo de la Sankta Romia Imperio (pentraĵo el 1510).

La Imperio estis konsiderata de la Romkatolika Eklezio kiel nura jura sukcedanto de laRomia Imperio dum laMezepoko kaj komenco de la moderna epoko. EkdeKarolo la Granda, la regno estis referencata simple kiel laRomia Imperio.[14] La terminosacrum ("sankta", en la senco "konsekrita") en konekto kun la mezepoka Romana Imperio estis uzata dekomence en 1157 kunFrederiko la 1-aBarbarossa ("Sankta Imperio"): la termino estis aldonita por montri la ambicion de Frederiko la 1-a dominadi Italion kaj laPapecon.[15] La esprimo "Sankta Romia Imperio" estas registrita ekde 1254 antaŭen.[16]

La preciza esprimo "Sankta Romia Imperio" ne estis uzita ĝis la 13-a jarcento, antaŭ kiu la imperio estis referencata varie ĉu kieluniversum regnum ("la tuta regno", male al la regionaj regnoj), ĉuimperium christianum ("kristana imperio"), aŭRomanum imperium ("Romia imperio"),[17] sed la imperiestra legitimado ĉiam restis en la koncepto detranslatio imperii ("transigo de regado") ke li tenas supreman povon hereditan el la antikvaj imperiestroj deRomio.[18]

En dekreto sekve deDieto de Kolonjo en 1512, la nomo estis ŝanĝita alSankta Romia Imperio de Germana Nacio (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation,latine Sacrum Imperium Romanum Nationis Germanicæ),[14] esprimo por la unua fojo uzita en dokumento en 1474.[15] La nova titolo estis adoptita parte ĉar la Imperio estis perdinta plej grandan parton de siaj teritorioj en Italio kajBurgundio sude kaj okcidente ĉirkaŭ la 15-a jarcento,[19] sed ankaŭ por emfazi, ke la nova gravo de la GermanajImperiaj statoj por regadi la Imperion pro laImperia Reformo.[20] La hungara nomo "Germana Romia Imperio" (hungare Német-római Birodalom) estas la mallongigo de tio.[21]

Je la fino de la 18-a jarcento, la esprimo "Sankta Romia Imperio de la Germana Nacio" forfalis el oficiala uzado. Kontraŭ la tradicia vidpunkto pri tiu nomo, Hermann Weisert argumentis en studo pri imperia titolaro ke, spite la postulojn de multaj lernolibroj, la nomo"Sankta Romia Imperio de Germana Nacio" neniam havis oficialan statuson kaj indikas, ke dokumentoj estis tri dek fojojn verŝajnaj ignori la nacian sufikson same kiel inkludi ĝin.[22]

En fama studo pri la nomo, la politika filozofoVoltaire rimarkis sardone: "Tiu korpo kiu estis nomita kaj kiu ankoraŭ nomas sin mem la Sankta Romia Imperio estis absolute nek sankta, nek romia, nek imperio."[23]

En la moderna periodo, la Imperio estis ofte neformale nomita laGermana Imperio (Deutsches Reich) aŭRom-Germana Imperio (Römisch-Deutsches Reich).[24] Post ties dissolvo tra la fino de laGermana Imperio, ĝi estis ofte nomata "la malnova Imperio" (das alte Reich). Dekomence en 1923, fruaj 20a-jarcentaj germanaj naciistoj kaj propagando deNazia Partio identigis la Sanktan Romian Imperion kiel la "Unua" Regno (Erstes Reich,Reich signifanta "imperio" aŭ "regno"), kaj laGermanan Imperion kiel la "Dua" Regno kaj tio kio finfine iĝis laNazia Germanio kiel la "Tria" Regno,Drittes Reich.[25]

David S. Bachrach opiniis, ke laOtonaj reĝoj, ĉefeHenriko la 1-a kajOto la Granda, fakte konstruis sian imperion (kiu iĝis la hegemonia ŝtato deOkcidenta Eŭropo, kun la ĉefa rolo de la Reĝlando Germanio) sur la bazo de militista kaj burokrata aparataro same kiel sur la kultura heredo devena de la Karolidoj, kiuj siavice heredis ĝin el la fina Romian Imperio:

Oto la 1-a kaj papoJohano la 12-a, miniaturo de la jaro1450.
Citaĵo
 Sekve,Henriko la 1-a kajOto la 1-a, ne startisde novo por disvolvigi militan, administracian, kaj intelektulan infrastrukturon por siaj regnoj kaj imperioj. Ili konstruis sur la ekzistintaj strukturoj kiujn ili estis heredintaj el siaj karolidaj prauloj. Argumento por kontinueco ne estu tamen konfuzita kun aserto pri senŝanĝeco. La Otonidoj, same kiel iliaj karolidaj antaŭuloj, disvolvigis kaj rafinis sian materian, kulturan, intelektulan, kaj administracian heredon en manieroj kiuj kongruas kun ilia propra tempo. Ĝuste la sukceso de la Otonanoj muldi la krudajn materialojn heredigitajn al ili al enorma militmaŝino ebligis la establadon de Germanio kiel la precipa regno en Eŭropo el la 10-a ĝis la mezo de la 13-a jarcento [...] la Karolidoj konstruis sur la militista organizo kiun ili estis heredintaj el siaj merovidaj kaj siavice el la malfruromiaj antaŭuloj. 

Bachrach argumentas, ke la Otona imperio ne estis arkaika regno de primitivaj germanoj, eltenita nur per personaj rilatoj kaj kondukita per la deziro de gravuloj akiri kaj dividi la militakirojn inter ili (kiel asertis Timothy Reuter), sed anstataŭe, estis elstaraj pro siaj kapabloj amasi prilaboritajn ekonomiajn, administraciajn, edukajn kaj kulturajn rimedojn kiujn ili uzis en la servo de sia enorma militmaŝino.[26][27][27]

Ĝis la fino de la 15-a jarcento, la imperio estis teorie komponita de tri ĉefaj blokoj – nomeItalio,Germanio kajBurgonjo. Poste teritorie nur la Reĝlando Germanio kaj Bohemio restis, dum la Burgonjaj teritorioj perdiĝis kaj iris alFrancio. Kvankam la italaj teritorioj estis formale parto de la imperio, tiuj teritorioj estis ignoritaj en laImperia Reformo kaj disiĝis en nombrajde facto sendependaj teritoriaj unuoj.[28][18][29][30] La preciza statuso de Italio ege variis laŭlonge de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj. Kelkaj teritorioj kielPiemonto-Savojo iĝis pli kaj pli sendependaj, dum aliaj iĝis pli dependaj pro la malapero de la regantaj nobelaj familioj kio rezultis en la fakto, ke tiuj teritorioj ofte falis sub dominioj de laHabsburgoj kaj iliaj novaj branĉoj. Sen kalkuli laperdon de Franĉ-Konteo en 1678, la eksteraj limoj de la Imperio apenaŭ ŝanĝiĝis post laPaco de Vestfalio – kiu agnoskis la ekskludon de Svisio kaj de Norda Nederlando, kaj la Francian protektoraton super Alzaco – ĝis la dissolvo de la Imperio. Je la fino de laNapoleonaj militoj en 1815, plej granda parto de la Sankta Romia Imperio estis inkludita en laGermana Konfederacio, kun la ĉefaj esceptoj de la Italaj ŝtatoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

Frua Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Karolida periodo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKarolida Imperio.
Mapo de la Karolida Imperio (alinomeFranka imperio) en Eŭropo ĉirkaŭ 814.

Kiam laRomia povo enGaŭlio dekadencis dum la 5-a jarcento, lokaj ĝermanaj triboj elprenis la kontrolon.[31] Fine de la 5-a jarcento kaj komence de la 6-a jarcento, laMerovidoj, kunKlodvigo la 1-a kaj liaj posteuloj, plifirmigis laFrankajn tribojn, etendis sian hegemonion super aliaj kaj akiris kontrolon de norda Gaŭlio kaj mezo de la regiono de la rivervaloRejno.[32][33] Meze de la 8-a jarcento tamen Merovidoj estis reduktitaj al nuraj figuroj, kaj laKarolidoj estritaj deKarolo Martelo, iĝis lade facto regantoj.[34] En 751, la filo de Martelo nomePipino iĝis Reĝo de la Frankoj, kaj poste ricevis la sankcion de la Papo.[35][36] La Karolidoj retenis fortan aliancon kun la Papeco.[37]

En 768, la filo de Pipino nomeKarolo la Granda iĝis Reĝo de la Frankoj kaj eketendis vastan ekspansion de la regno. Li finfine aligis la teritoriojn de nuntempaj Francio, Germanio, norda Italio, Nederlandoj kaj plue, ligante la Frankan regnon kun la Papaj teritorioj.[38][39]

Kvankam la konflikto pri la kosto de laBizanca dominado delonge daŭris en Italio, politika rompo ekokazis en 726 pro laikonoklasteco de la imperiestroLeono la 3-a Isaŭro, en kio la papoGregorio la 2-a vidis la lastan en serio de imperiaj herezoj.[40] En 797, la Orienta Romia ImperiestroKonstantino la 6-a estis elpostenigita el la trono fare de sia patrinoIrene kiu deklaris sin mem Imperiestrino. Ĉar la Latina Eklezio agnoskis nur masklan Romian Imperiestron kiel ĉefo de laKristanujo, la papo Leono la 3-a serĉis novan kandidaton por la posteno, ekskludante konsultadon kun laPatriarko de Konstantinopolo.[41][42]

Imperia kronigo deKarolo la Granda, deFriedrich Kaulbach, 1861.

La bona servo de Karolo la Granda al la Eklezio en lia defendo de la Papaj posedaĵoj kontraŭLombardoj faris lin la ideala kandidato. Kristnaske de la jaro 800, la papo Leono la 3-a kronis Karolon la Grandan kiel imperiestro, restaŭrante la titolo en la Okcidento por la unua fojo en ĉirkaŭ tri jarcentoj.[41][42] Tio povas esti konsiderata kiel simbolo de la papeco turnante sin el la dekadencaBizanca Imperio al la nova povo dekarolidaFrancio. Karolo la Granda adoptis la formulonRenovatio imperii Romanorum ("renovigo de la Imperio de Romianoj"). En 802, Irene estis elpostenigita kaj ekzilita fare deNikeforo la 1-a kaj ekde tiam estis du Romiaj Imperiestroj.

Post Karolo la Granda mortis en 814, la imperia krono pasis al lia filo,Ludoviko la Pia. Post la morto de Ludoviko en 840, ĝi pasis al lia filoLotaro, kiu estis estinta lia kunreganto. Je tiu epoko la iama teritorio de Karolo la Granda estis dividita en kelkaj subteritorioj (laŭ la decidoj de la traktatoj deVerdun,Prüm,Meerssen kaj Ribemont), kaj laŭlonge de la fino de la 9-a jarcento la titolo de imperiestro estis disputita de la karolidaj regantoj de la Okcidenta Franka Regno aŭOkcidenta "Francia" kaj la Orienta Franka Regno aŭOrienta "Francia", kun unue la okcidenta reĝo (Karolo la Senhara) kaj poste la orienta (Karolo la Dika), kiu por mallonge reunuigis la imperion.[43] En la naŭa jarcento, Karolo la Granda kaj liaj sukcedantoj promociis la intelektulan revivadon, konata kiel laKarolida renesanco. Kelkaj, kiel Mortimer Chambers,[44] opinias, ke la Karolida renesanco ebligis la postajn renesancojn (eĉ kvankam je la komenco de la deka jarcento, la revivigoj jam estis malpliiĝinta).[45]

Post la morto de Karolo la Dika en 888, la Karolida Imperio disiĝis, kaj neniam restaŭriĝis. Laŭ Regino de Prüm, la partoj de la regno "produktis reĝetojn", kaj ĉiu parto elektis reĝeton "el siaj internaĵoj".[43] En tiu epoko, tiuj kronitaj kiel imperiestroj fare de la papo kontrolis nur teritoriojn en Italio. La lasta tia imperiestro estisBerengaro la 1-a, kiu mortis en 924.

Post-karolida orienta Franka Regno

[redakti |redakti fonton]
Legendo laŭ kiuHenriko la Birdisto ricevis la kronon kiam li estis aranĝante birdokaptilajn retojn.

Ĉirkaŭ la jaro 900, la aŭtonomaj ĝermanajduklandoj de Orienta "Francia" (nomeFrankonio,Bavarujo,Ŝvabujo,Saksujo, kajLotaringo) reaperis. Post kiam la karolida reĝo Ludoviko la 4-a mortis nelasante posteulon en 911, Orienta "Francia" ne turniĝis al la karolida reganto de Okcidenta "Francia" por rekonstrui la regnon, sed anstataŭe elektis unu el la dukoj, nomeKonrado de Frankonio, kielRex Francorum Orientalium (Reĝo de Orientaj Frankoj).[46] Sur sia mortolito, Konrado lasis la kronon al sia ĉefa rivalo, nomeHenriko la Birdisto de Saksujo (r. 919–36), kiu estis elektita reĝo en la Dieto deFritzlar en 919.[47] Henriko malakceptis batalĉeson kun kavaleriajMadjaroj, kaj en 933 li atingis unuan venkon kontraŭ ili en la Batalo de Riade aŭ Merseburgo.[48]

Henriko mortis en 936, sed liaj posteuloj, laLiudolfa (aŭ Otona) dinastio, plue regis la orientan regnon aŭ Reglando Germanio dum preskaŭ unu jarcento. Post la morto de Henriko la Birdisto,Otono, lia filo kaj deklarita sukcedanto,[49] estis elektita reĝo enAĥeno en 936.[50] Li superis serion de ribeloj fare de pli juna frato kaj de kelkaj dukoj. Post tio, la reĝo sukcesis kontroli la nomumon de dukoj kaj ofte ankaŭ uzis episkopojn en administraciaj aferoj.[51] Li anstataŭis estrojn de plej granda parto el la Orientaj Frankaj duklandoj per siaj propraj parencoj. Samtempe, li ege zorgis eviti, ke membroj de lia familio kontraŭu liajn reĝajn privilegiojn.[52][53]

Formado de la Sankta Romia Imperio

[redakti |redakti fonton]
La Sankta Romia Imperio dum laOtona Dinastio.
La Sankta Romia Imperio inter 972 kaj 1032.

En 951, Oto (aŭ Otono) venis helpiAdelaidon, vidvinan reĝinon de Italio, venki super siaj malamikoj, edziĝis al ŝi, kaj ekregis super Italio.[54] En 955, Oto venkis definitive superMadjaroj en laBatalo de Augsburg aŭ de Lechfeld.[55] En 962, Oto estis kronita imperiestro fare de la papoJohano la 12-a,[55] tiel interplektante la aferojn de la germana regno kun tiuj de Italio kaj de la Papeco. La kronado de Oto kiel imperiestro markis la germanajn reĝojn kiel sukcedantoj de la Imperio de Karolo la Granda, kiuj pere de la koncepto detranslatio imperii (transigo de la povo), konsideris sin kiel sukcedantoj de Antikva Romio. La florado de artoj startinta je la regado de Oto la Granda estas konata kiel Otona Renesanco, centrita en Germanio sed okazanta ankaŭ en Norda Italio kaj Francio.[56][57]

Oto kreis la imperian eklezian sistemon, ofte nomita "Otona eklezisistemo de la Regno", kiu ligis la grandajn imperiajn preĝejojn kaj ties reprezentantojn al la imperia servo, tiel havigante "stabilan kaj longdaŭran kadron por Germanio".[58][59] Dum la Otona epoko, imperiaj virinoj ludis elstarajn rolojn en politikaj kaj ekleziaj aferoj, ofte kombinante siajn funkciojn kiel religiaj estroj kaj konsilistoj, regentoj aŭ kunregantoj, notinde ĉeMatilda de Ringelheim,Edgita,Adelaido de Italio,Teofano,Matilda de Quedlinburg.[60][61][62][63]

En 963, Oto elpostenigis la tiaman papon, Johanon la 12-an, kaj elektisLeonon la 8-an kiel nova papo (kvankam kaj Johano la 12-a kaj Leono la 8-a postulis la papecon ĝis 964 kiam Johano la 12-a mortis). Tio aparte revivigis la konflikton kun laOrienta Imperiestro en Konstantinopolo, speciale post la filo de Oto nomeOto la 2-a (r. 967–83) adoptis la kromnomonimperator Romanorum (imperiestro de la romianoj). Krome, Oto la 2-a formis geedzan ligojn kun Oriento kiam li edziĝis al la Bizanca princinoTeofano.[64] Ilia filo,Oto la 3-a, surtroniĝis estante nur tri-jaraĝa, kaj devis suferi povoluktadon kaj serion de regentejoj ĝis sia plenaĝeco en 994. Ĝis tiam, li restis en Germanio, dum elpostenigita duko, nome Krescentio la 2-a, regis super Romo kaj parto de Italio, elmontrante sin anstataŭ li.

En 996 Oto la 3-a nomumis sian kuzon papoGregorio la 5-a kiel unua germana papo.[65] Eksterlanda papo kaj eksterlandaj papfunkciuloj estis viditaj malfide fare de Romiaj nobeloj, kiuj estis estritaj de Krescentio la 2-a al ribelo. La iama tutoro de Oto la 3-a nomekontraŭpapo Johano la 16-a por mallonge regis en Romo, ĝis laSankta Romia Imperiestro regis la urbon.[66]

Oto mortis juna en 1002, kaj estis sukcedita de sia kuzoHenriko la 2-a, kiu centriĝis en Germanio.[67] La diplomataj aktivecoj de Oto la 3-a (kaj de sia mentoro la papo Silvestro) koincidis kun kaj faciligis la kristanigon kaj la etendon de la Latina kulturo en diversaj partoj de Eŭropo.[68][69] Ili aligis novan grupon de nacioj (ĉefe slavaj) en la kadro de Eŭropo, kaj ilia imperio funkciis, kiel kelkaj notis, kiel "Bizanceca prezidenteco super familio de nacioj, centrita en la papo kaj en la imperiestro en Romo".[70][71][72][73] La frua morto de Oto tamen faris sian regnon "la rakonto de ege nerealigita potencialo".[74][75]

Henriko la 2-a mortis en 1024 kajKonrado la 2-a, unua el laSalia dinastio, estis elektita reĝo nur post ioma debato inter dukoj kaj nobeloj. Tiu grupo finfine disvolviĝis al la kolegio deElektistoj.

La Sankta Romia Imperio finfine estis komponita de kvar reĝlandoj. Tiuj reĝlandoj estis jenaj:

Meza Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Investitura kontroverso

[redakti |redakti fonton]

Germana orienta koloniigado

[redakti |redakti fonton]

DinastioHohenstaufen

[redakti |redakti fonton]

Reĝlando Bohemio

[redakti |redakti fonton]

Fina Mezepoko

[redakti |redakti fonton]

Protestanta Reformacio kaj Renesanco

[redakti |redakti fonton]

LaImperia dieto en Worms de la jaro1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭraj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.

Laimperia reformo estis la provo entreprenata ripetfoje en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, adapti la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco al la necesoj de frumodernaŝtato, doni al ĝi unuecan regadon aŭ sub stata aŭ imperiestra superregado kaj forigi la juran malsekurecon. Aldone laimperiaj statoj certigis al si kundecidorajton en imperiaj aferoj, krome ankaŭ la kompetentecoj de la imperiestro devis estis limigitaj.

Baroka periodo

[redakti |redakti fonton]

Modernepoka periodo

[redakti |redakti fonton]

Imperiestroj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojImperiestroj de la Sankta Romia Imperio kajSankta Romia Imperiestro.

Titolo estisRomia Imperiestro aŭ pli malfrueImperiestro de la Sankta Romia ImperioSankta Romia Imperiestro. Origine ekde la kronado deKarolo la Granda por estiimperiestro, kronado de la papo okazanta enRomo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa, danĝera kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon deOto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado fare dehistoriistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".

La imperiestroj estis elektitaj de 7princoj-elektistoj.

Heredaĵo

[redakti |redakti fonton]

La nomo esprimis la aserton, ke tiu imperio estis la heredanto de la siatempaRomia imperio; la saman aserton faris, ĝis la falo deKonstantinopolo en1453, ankaŭ laBizanca imperio. Ironie, neniu el tiuj du imperioj inkluzivis la urbonRomo mem, regata rekte de lapapo kaj, dum la jaroj756 ĝis1870, ĉefurbo de laEklezia ŝtato.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]

La imperio estis strukturo sufiĉe loza, precipe post1648. Ĝi havis nek centranregistaron, nekĉefurbon, kajVoltaire diris, kela "Sankta Romia imperio" estas "nek sankta, nek romia, nek imperio". Kvankam la reĝoj de la unuopaj germanaj landoj estis, oficiale, subuloj de la imperiestro, kiu estis samtempe reĝo deAŭstrio, tio neniel malhelpis militojn inter, ekzemple,Prusio kaj Aŭstrio. KiamSvedio dum la17-a jarcento konkeris kelkajn nord-germanajn urbojn, tiuj urboj tamen ne eliris el la imperio; ili havis do duoblan jurisdikcion.

Laimperia dieto, germaneReichstag, latineDieta Imperii, estis la asembleo de laimperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio, konsiderebla kiel antaŭulo deparlamento en modernaj ŝtatoj. La imperia dieto evoluis ekde la 12-a jarcento el senregulaj kortegaj tagoj kaj en 1495 fariĝis fiksita institucio de la imperia konstitucio, kiu kontraŭpezis la centraligitan potencon de la imperiestro.

Teritorioj

[redakti |redakti fonton]

La Sankta Romia Imperio konsistis el pluraj centoj da unuopaj teritorioj, de plej diversaj tipoj kaj rangoj. Inter ili troviĝis:

Imperia grafo estas alta alitipa posteno. DumTruchsessseneskalo estas titoloj pli malaltarangaj.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]
  • Blazono kun la dukapa aglo.
    Blazono kun la dukapa aglo.
  • La krono de la Sankta Romia imperio (dua duono de la 10-a jarcento), nun en la Viena Schatzkammer.
    La krono de la Sankta Romia imperio (dua duono de la 10-a jarcento), nun en laVienaSchatzkammer.
  • Sep princelektistoj.
    Sep princelektistoj.
  • La Okcidenta Imperio, kiel dividita je Verdun, 843. De la Atlaso de Freeman Historia Geografio, redaktita de J.B. Bury, Longmans Green and Co. Tria Redakto 1903.
    La Okcidenta Imperio, kiel dividita jeVerdun,843. De la Atlaso de FreemanHistoria Geografio, redaktita de J.B. Bury, Longmans Green and Co. Tria Redakto 1903.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Holy Roman Empire, Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.
  2. James Bryce, The Holy Roman Empire (The MacMillan Company, 1913),p.183.
  3. 3,03,13,2Joachim Whaley, Germany and the Holy Roman Empire: Volume I: Maximilian I to the Peace of Westphalia, 1493–1648 (2012),pp. 17–20.
  4. 4,04,1Lonnie R. Johnson,Central Europe: Enemies, Neighbors, Friends (1996), Oxford University Press,p. 23.
  5. Norman F. Cantor (1993), Civilization of the Middle Ages, pp. 212–215 
  6. Bamber Gascoigne History of the Holy Roman Empire.
  7. Norman Davies, A History of Europe (Oxford, 1996), pp. 316–317.
  8. Dum Karlo la Granda kaj liaj sukcedantoj uzis variantojn de la titoloimperiestro, neniu uzis por si la terminoRoma imperiestro ĝis Oto la 2-a en 983.Holy Roman Empire, Encyclopædia Britannica Online. Konsultita la 15an de Februaro 2014.
  9. 9,09,1Bryce,pp. 2–3
  10. Heer, Friedrich. (1967)The Holy Roman Empire. Nov-Jorko: Frederick A. Praeger, p. 1–8.ISBN 978-0-297-17672-5.
  11. Davies, pp.317,1246.
  12. Martin Arbage, "Otto I", inMedieval Italy: An Encyclopedia, Volume 2 (Routledge, 2004), p. 810: "Otto can be considered the first ruler of the Holy Roman empire, though that term was not used until the twelfth century."
  13. The Holy Roman Empire, Heraldica.org.
  14. 14,014,1Wilson 1999, p. 2.
  15. 15,015,1Whaley 2011, p. 17
  16. Moraw 1999, col. 2025–2028.
  17. Garipzanov 2008.
  18. 18,018,1Whaley 2012a, pp. 17–21.
  19. Whaley 2011, pp. 19–20
  20. Schulze 1998, pp. 52–55.
  21. német-római birodalom – Magyar Katolikus Lexikon. Alirita 2022-08-03 .
  22. Wilson 2006, p. 719.
  23. Voltaire 1773, p. 338.
  24. Jorio & Braun 2016.
  25. Lauryssens 1999, p. 102.
  26. Bachrach, David S.. (2014)Warfare in Tenth-Century Germany (angle). Boydell & Brewer Ltd, p. 3,5,12,60,73,103,180,254.ISBN 978-1-84383-927-9.
  27. 27,027,1Brown, Warren (Februaro 2015). “Warfare in Tenth-Century Germany [Book Review]”,Early Medieval Europe 23 (1),p. 117–120.doi:10.1111/emed.12090. Alirita 31a de Julio 2022.. 
  28. Bryce 1899, p. 183.
  29. Johnson 1996, p. 23.
  30. "Italy in the 14th and 15th centuries".Encyclopædia Britannica Online. Alirita la 18an de Decembro 2020.
  31. Innes 2000, pp. 167–170.
  32. Bryce (1913), p. 35.
  33. Davies 1996, pp. 232, 234.
  34. Bryce (1913), pp. 35–36, 38.
  35. McKitterick 2018, pp. 48–50.
  36. "France: History, Map, Flag, Capital, & Facts".Encyclopædia Britannica Online.
  37. Bryce (1913), pp. 38–42.
  38. Johnson 1996, p. 22.
  39. Kohn 2006, pp. 113–114.
  40. Duffy 1997, pp. 62–63.
  41. 41,041,1Bryce, pp. 44, 50–52
  42. 42,042,1McKitterick 2018, p. 70.
  43. 43,043,1Collins 2014, p. 131.
  44. Chambers, Mortimer. (1974)The Western Experience (angle). Knopf, p. 204.ISBN 978-0-394-31806-6.
  45. Witt, Ronald G.. (19a de Marto 2012)The Two Latin Cultures and the Foundation of Renaissance Humanism in Medieval Italy (angle). Cambridge University Press, p. 27.ISBN 978-0-521-76474-2.
  46. Taylor & Hansen-Taylor 1894, p. 117.
  47. Taylor & Hansen-Taylor 1894, p. 118.
  48. Taylor & Hansen-Taylor 1894, p. 121.
  49. Hoyt & Chodorow 1976, p. 197.
  50. Magill 1998, p. 706.
  51. Cantor 1993, pp. 212–213.
  52. Bernhardt, John W.. (22a de Aŭgusto 2002)Itinerant Kingship and Royal Monasteries in Early Medieval Germany, C.936–1075 (angle). Cambridge University Press, p. 23.ISBN 978-0-521-52183-3.
  53. Wickham, Chris. (15-a de oktobro 2016)Medieval Europe (angle). Yale University Press, p. 131.ISBN 978-0-300-22221-0.
  54. Cantor 1993, pp. 214–15.
  55. 55,055,1Magill 1998, p. 707.
  56. Tucker, Spencer C.. (23a de Decembro 2009)A Global Chronology of Conflict: From the Ancient World to the Modern Middle East [6 volumes: From the Ancient World to the Modern Middle East] (angle). ABC-CLIO, p. 412.ISBN 978-1-85109-672-5.
  57. Geanakoplos, Deno John. (1979)Medieval Western Civilization and the Byzantine and Islamic Worlds: Interaction of Three Cultures (angle). D. C. Heath, p. 207.ISBN 978-0-669-00868-5.
  58. Otto I - Legacy Britannica (angle). Alirita 2a de Marto 2022 .
  59. Otto I. - Deutsche Biographie (germane). Alirita 5a de Marto 2022 .
  60. Davids, Adelbert. (15a de Aŭgusto 2002)The Empress Theophano: Byzantium and the West at the Turn of the First Millennium (angle). Cambridge University Press, p. 188.ISBN 978-0-521-52467-4.
  61. Jansen, S.. (17a de Oktobro 2002)The Monstrous Regiment of Women: Female Rulers in Early Modern Europe (angle). Springer, p. 153.ISBN 978-0-230-60211-3.
  62. MacLean, Simon. (2017)Ottonian Queenship (angle). Oxford University Press, p. 169.ISBN 978-0-19-880010-1.
  63. Digby, Kenelm Henry. (1891)Mores Catholici: Books VII-IX (angle). P. O'Shea, p. 939.
  64. Magill 1998, p. 708.
  65. McBrien 2000, p. 138.
  66. Sladen 1914.
  67. Cantor 1993, pp. 215–17.
  68. Bideleux, Robert. (10a de Aprilo 2006)A History of Eastern Europe: Crisis and Change (angle). Routledge.ISBN 978-1-134-71985-3.
  69. Lewis, Archibald Ross. (1988)Nomads and Crusaders, A.D. 1000-1368 (angle). Georgetown University Press, p. 83.ISBN 978-0-253-34787-9.
  70. Fried, Johannes. (13a de Januaro 2015)The Middle Ages (angle). Harvard University Press, p. 138.ISBN 978-0-674-74467-7.
  71. Rowland, Christopher. (2002)Apocalyptic in History and Tradition (angle). Bloomsbury Academic.ISBN 978-0-8264-6208-4.
  72. Arnason, Johann P.. (1a de Januaro 2005)Eurasian Transformations, Tenth to Thirteenth Centuries: Crystallizations, Divergences, Renaissances (angle). BRILL.ISBN 978-90-474-1467-4.
  73. (1966)German Polish Dialogue: Letters of the Polish and German Bishops and International Statements (angle). Ed. Atlantic-Forum, p. 9.
  74. Emmerson, Richard K.. (18a de Oktobro 2013)Key Figures in Medieval Europe: An Encyclopedia (angle). Routledge, p. 497.ISBN 978-1-136-77518-5.
  75. Muldoon, J.. (19a de Aŭgusto 1999)Empire and Order: The Concept of Empire, 800–1800 (angle). Springer, p. 35.ISBN 978-0-230-51223-8.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • James Bryce,The Holy Roman Empire, 1863.
  • Cantor, Norman F. (1993).The Civilization of the Middle Ages. Harper Perennial.ISBN 978-0-06-092553-6.
  • Collins, Paul (2014).The Birth of the West: Rome, Germany, France, and the Creation of Europe in the Tenth Century.ISBN 9781610393683.
  • Davies, Norman (1996).A History of Europe. Oxford.
  • Alois Dempf,Sacrum Imperium. Geschichtsschreibung und Staatsphilosophie des Mittelalters und der politischen), 1988.
  • Duffy, Eamon (1997).Saints & Sinners: A History of the Popes. Yale University Press.
  • Garipzanov, Ildar H. (2008).The Symbolic Language of Authority in the Carolingian World (c.751–877). Leiden: Brill.
  • Friedrich Heer,Das Heilige Römische Reich, 1967.
  • Hoyt, Robert S.; Chodorow, Stanley (1976).Europe in the Middle Ages. Harcourt brace Jovanovich.
  • Innes, Matthew (2000).State and Society in the Early Middle Ages: The Middle Rhine Valley, 400–1000.ISBN 9781139425582.
  • Johnson, Lonnie (1996).Central Europe: Enemies, Neighbors, Friends.ISBN 9780198026075.
  • Jorio, Marco; Braun, Bettina (la 25-an de aprilo 2016), "Heiliges Römisches Reich",Historisches Lexikon der Schweiz (HLS,Historia leksikono de Svislando, krom la germana ankaŭ havebla en volumoj franca, itala kaj grizon-romanĉa), alirita la 7an de septembro 2021
  • Kohn, George C. (2006).Dictionary of Wars.ISBN 9781438129167.
  • Lauryssens, Stan (1999).The Man Who Invented the Third Reich: The Life and Times of Arthur Moeller van den Bruck. Stroud: Sutton.ISBN 978-0-7509-1866-4.
  • Magill, Frank (1998).Dictionary of World Biography. Vol. II. London: Fitzroy Dearborn.
  • McBrien, Richard P. (2000).Lives of the Popes: The Pontiffs from St. Peter to Benedict XVI. HarperCollins.
  • McKitterick, R. (2018).The Frankish Kingdoms Under the Carolingians 751–987. Taylor & Francis.ISBN 978-1-317-87248-1.
  • Moraw, Peter (1999) [1977]. "Heiliges Reich".Lexikon des Mittelalters. Vol. 4. Munich & Zürich: Artemis.
  • Schulze, Hans K. (1998).Grundstrukturen der Verfassung im Mittelalter [Bazaj strukturoj de konstitucio en la Mezepoko] (germane). Vol. Bd. 3 (Kaiser und Reich). Stuttgart: Kohlhammer Verlag.
  • Sladen, Douglas Brooke Wheelton (1914).How to See the Vatican – traWikisource.
  • Taylor, Bayard; Hansen-Taylor, Marie (1894).A history of Germany from the earliest times to the present day. New York: D. Appleton & Co. p. 117.
  • Voltaire (1773) [1756]."Chapitre lxx".Essais sur les mœurs et l'ésprit des nations. Vol. 3 (nova eld.). Neuchâtel. p. 338. "Ce corps qui s'appelait, & qui s'appelle encore, le Saint-Empire Romain, n'était en aucune manière, ni saint, ni romain, ni empire"
  • Whaley, Joachim (24a de Novembro 2011).Germany and the Holy Roman Empire: Volume II: The Peace of Westphalia to the Dissolution of the Reich, 1648–1806. OUP Oxford.ISBN 978-0-19-162822-1. Retrieved 5 February 2022.
  • Whaley, Joachim (2012a).Germany and the Holy Roman Empire, Volume I: Maximilian I to the Peace of Westphalia, 1493–1648. Vol. I. Oxford: OUP.ISBN 978-0-19-873101-6.
  • Whaley, Joachim (2012b).Germany and the Holy Roman Empire, Volume II: The Peace of Westphalia to the Dissolution of the Reich, 1648–1806. Vol. II. Oxford: OUP.ISBN 978-0-19-969307-8.
  • Wilson, Peter H. (23a de Julio 1999).The Holy Roman Empire 1495-1806. Bloomsbury Publishing.ISBN 978-1-349-27649-3.
  • Wilson, Peter H. (2004).From Reich To Revolution: German History, 1558-1806.
  • Wilson, Peter H. (Decembro 2006). "Bolstering the Prestige of the Habsburgs: The End of the Holy Roman Empire in 1806".The International History Review. 28 (4): 709–736. doi:10.1080/07075332.2006.9641109. S2CID 154316830.
  • Wilson, Peter H. (2009).Europe's Tragedy: A History of the Thirty Years War. Allen Lane.
  • Wilson, Peter H. (2016).Heart of Europe: A History of the Holy Roman Empire. Belknap Press.ISBN 978-0674058095.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sankta_Romia_Imperio&oldid=9232759"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp