Ĝenerale, en regionoj kie vivas multaj kristanoj,Sankta Lando (hebreeארץ הקודש;, en normahebreaÉreẓ haQodeš, enTiberia hebreaʾÉreṣ haqQāḏēš;latineTerra Sancta – "terram sanctam" estas la akuzativo) estaskristana nocio pri la teritorioj dePalestino,Israelo kaj ofte ankaŭ deJordanio.
Oni provis trovi per uzo de la esprimo neŭtralan nocion por la regiono, sed tio estis tre problema, ĉar tio rememorigas onin pri lakrucmilito.
La esprimo venas el la4-a jarcento, kiam fine de la persekutado kaj la (laŭ kelkaj) verŝajna trovo de la "vera kruco de Kristo" enJerusalemo, la interesiĝo pri kristanismo kreskis.
La plej frue dokumentita vojaĝo de anonima kristanapilgrimanto al la Sankta Lando okazis en333. Tio okazis traBordozo al Jerusalemo kaj estas surskribita per aldono de finstacio en vojaĝa manlibro.
Multaj okazoj de laMalnova testamento kaj la vivo deJesuo Kristo estis lokalizitaj, oni konstruis memorlokojn kaj kirkojn.
La nocio uzatas en historiaj tekstoj larĝe en la kristanradikaj landoj por la iama Palestino.
La trimonoteistaj religioj referas al laBiblio, pri kiuJerusalemo estas "Sankta urbo".
Por laislamanoj kaj en laKorano, la nocioSankta Lando (arabe الأرض المقدسal-Arḍ ul-Muqaddas) rilatas, laǔ la interpretoj de la tekstoj, alPalestino kun parto deJordanio aǔ eĉ kun aldono deSirio kajLibano.
Lajudoj ne kutime raportas al la landoIsraelo kiel "Sankta Lando" (hebree: אֶרֶץ הַקוֹדֵשׁ Eretz HaKodesh). Tamen laTanaĥo eksplicite raportas al ĝi kiel "sankta lando" en unu solaekstrakto, enZeĥarja 2:16. La termino "sankta lando" estas plue uzata dufoje en ladua-kanonaj libroj,Saĝeco 12: 3 kaj2 Makabeoj 1: 7. La sankteco de la Lando deIzraelo estas implicita en la Tanaĥo fare de la Lando donita deDio alizraelidoj, tio estas la "promesita lando" kiel integra parto de la interligo de Dio. En laTorao, multajmicvoj ordonitaj al la Izraelidoj nur eblas esti plenumitaj en la Lando de Izraelo.