Sankt-Peterburgo (ruseСанкт-Петербург; la rusa prononco laŭIFA: [sankt pʲɪtʲɪrˈburk], Esperante: [sanktpiterbúrk]) aŭ simplePeterburgo estasurbo kaj, pli precize laŭ lafederaciaj subjektoj, "federacia urbo" (aŭ "urbo de federacia signifo") ĉe laBalta maro sur bordoj de riveroNeva ĉe ties enfluejo en la orientan flankon de laFinna golfo; ĝi estas la dua plej granda urbo deRusio kaj la ĉefahavenurbo de la lando. Ĝi funkcias kiel ĉefurbo deNordokcidenta federacia distrikto. Ĝi estas la plej norda inter la plej grandaj urboj de la mondo.
La urbo laŭdire ankaŭ en kelkaj esperantlingvaj fontoj nomiĝas Petroburgo respektive Sankt-Petroburgo.[mankas fonto] Ĝi estis nomataPetrogrado de1914 ĝis1924, kajLeningrado(urbo deLenino) de 1924 ĝis1991. Enrusa literaturo, neformalaj dokumentoj kaj diskursoj, la vorto "Sankt" (en la rusa: Санкт) estas kutime preterlasita, lasante nur "Peterburg" (en la rusa: Петербург). En pli neformala babilado rusoj povas eviti ankaŭ la finaĵon "burg" (en la rusa: бург), aludante al la urbo nur per "Piter" (en la rusa: Питер).
Sankt-Peterburgo estis fondita de lacaroPetro la Granda la27an de majo1703. Inter 1713–1728 kaj 1732–1918, Sankt-Peterburgo estis la imperia ĉefurbo de Rusio. En 1918, la centra registaro moviĝis el Sankt-Peterburgo (tiam nomita nur Petrogrado) reen alMoskvo.[1] Ĝi estas la 2a plej granda urbo el Rusio post Moskvo mem kun 5 milionoj da loĝantoj (2012) kaj la kvara plej loĝata federacia subjekto.
La urbo estas forta altirpunkto por turistoj el ĉiuj partoj de la mondo pro siaj imperiestraj palacoj (18-a-19-a jc.), multaj artmuzeoj, parkoj, teatroj ktp. Sankt-Peterburgo estas ofte priskribita kiel plej okcidentkultura urbo de Rusio, same kiel ties kultura ĉefurbo.[2] Ĝi estas la plej norda urbo en la mondo kun pli ol ĉirkaŭ unu miliono da loĝantoj.[3] La Historia Centro de Sankt-Peterburgo kaj ties rilataj grupoj de monumentoj konstituasMondan heredaĵon de Unesko. Sankt-Peterburgo ankaŭ estas hejmo de la MuzeoErmitejo, unu el plej grandaj artomuzeoj en la mondo.[4] En la urbo estas granda nombro de eksterlandaj konsulejoj, sidejoj detransnaciaj firmaoj, bankoj kaj aliaj entreprenoj, negocoj kaj interesaj institucioj.
La urbo estis fondita en1703 tuj kiam la rusa armeo konkeris la regionon ĉirkaŭ la estonta urbo Sankt-Peterburgo de lareĝlando Svedio. Unua strategia konstruaĵo en 1703 estis lapetropaŭla fortikaĵo en la riveroNeva, kiu de tiam protektis la konstruatan urboteritorion. La nova urbo estis projekto de la engaĝita rusa imperiestroPetro la Granda, kiu volis transloki la ĉefurbon de sia imperio pli proksime al la nove konkerita areo deBalta Maro. La eŭropema imperiestro volis per tio modernigi la tutan landon, forlasinte "aziecajn" tradiciojn en la malnova ĉefurbo,Moskvo. Petro la Granda nomis la novan urbonnederlandeSankt Pieter Burch — de tiu nomo ekestis lagermana nomoSankt Petersburg kaj sekve la nuna nomo.
De1712 ĝis1918 Peterburgo estis ĉefurbo de Rusio, de de1914 ĝis1924 kun la rusigita nomo Petrogrado.
LaJuliaj tagoj (ruse Июльские дни) estis periodo de maltrankvilo en tiama Petrogrado, inter la 16-a kaj 20-a de julio [la 3-a ĝis 7-a de julio laŭ la malnovajulia kalendaro] 1917. Ili estis karakterizitaj per spontaneaj armitaj manifestacioj fare de soldatoj, maristoj kaj industriaj laboristoj kontraŭ laPortempa Registaro de Rusio.
En aŭgusto 1917, dum Lenin estis en Finnlando, laGeneralo Lavr Kornilov,ĉef-komandanto de la Rusa Armeo, sendis trupojn al Petrogrado en tio kio aspektis militistapuĉo kontraŭ la Provizora Registaro. La ĉefministroAleksandr Kerenskij turnis sin al laPetrograda Soveto, inklude siajn Bolŝevikajn membrojn, petante helpon, kio permesis al la revoluciuloj organizi laboristojn kiel Ruĝa Gvardio por defendi la ĉefurbon. La puĉoklopodo elĉerpiĝis antaŭ atingi Petrogradon, sed la okazaĵoj estis permesintaj al labolŝevikoj reveni malferme al la politika scenejo.[5] Timante kontraŭ-revoluciajn klopodojn el dekstremaj fortoj malamikaj de socialismo, lamenŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj kiuj dominis en la Petrograda Soveto ludis gravan rolon por premi la registaron normaligi rilatojn kun la bolŝevikoj.[6] Kaj la menŝevikoj kaj la Social-Revoluciuloj estis perdintaj multon de la popola subteno pro sia apogo al la Provizora Registaro kaj ties nepopulara kontinuigo de la milito. La bolŝevikoj profitis tion, kaj tuj la bolŝevika marksisto Trockij estis elektita estro de la Petrograda Soveto.[7]
Rekonante, ke la situacio estis pli sekura por li, Lenin revenis al Petrogrado.[8] Tie li partoprenis en kunsido de la Bolŝevika Centra Komitato la 10an de oktobro, en kiu li denove proponis, ke la partio estru armitan insurekcion kontraŭ la Provizora Registaro. Tiun fojon la propono venkis per dek voĉoj kontraŭ du.[9] La partio komencis planojn por organizi la ofensivon, okazigante finan kunsidon ĉe laInstituto Smolnij en la 24a de oktobro.[10] Tiu estis la bazo de la Milit-Revolucia Komitato (MRK), nome armita milicio tre fidela al la bolŝevstoj kiu estis establita de la Petrograda Soveto dum la puĉoklopodo de Kornilov.[11]
Parolante surstrate.
En oktobro, la MRK ricevis ordonon ekregi la ŝlosilajn transportojn, komunikadon, presadon kaj instalaĵojn de Petrogrado, kaj faru tion sen sangelverŝado.[12] Bolŝevikoj sieĝis la registaron en laVintra Palaco, ekregis ĝin kaj arestis ties ministrojn post la krozŝipoAurora, kontrolita de la bolŝevikaj maristoj, pafis kontraŭ la konstruaĵo.[13] Dum tiu insurekcio, Lenin kursis al la Petrograda Soveto anoncante, ke la Provizora Registaro estis renversita.[14] La bolŝevikoj deklaris la formadon de nova registaro, nomeKonsilio de Popolaj Komisaroj, aŭ Sovnarkom. Lenin kaj aliaj bolŝevikoj anoncis la kreadon de nova registaro.
Pro supozata minaco de la Germana Armeo al Petrogrado, en marto 1918 Sovnarkom translokiĝis al Moskvo, dekomence kiel portempa prudento. Tie,Lenin,Trockij kaj aliaj bolŝevikestroj translokiĝis al laMoskva Kremlo, kaj ekde tiam Petrogrado jam ne plu estis ĉefurbo de Rusio.
Civitanoj de Leningrado en 1942 dum la 872-tagasieĝo, en kiu mortis pli ol unu miliono da civiluloj, ĉefe pro malsatego.
Dum laDua mondmilito la urbo eltenis severegan sieĝon fare degermanoj (de la8-a de septembro1941 ĝis la27-a de januaro1944), dum kiu mortis pli ol unu miliono da urbanoj. Vidu specialajn artikolojn:Sieĝo de Leningrado kajVojo de Vivo. La 1an de majo 1945Josif Stalin, per Suprem-Komanda Ordono No. 20, nomis Leningradon, kunStalingrado,Sevastopolo kajOdeso,Urbo-Herooj de la milito. Leĝo agnoskanta la honoran titolo de "Urbo-Heroo" estis aprobita la 8an de majo 1965 (nome 20a datreveno de la venko en la nomitaGranda Patriota Milito), dum la epoko deLeonid Breĵnev. La Prezidio de la Suprema Soveto de USSR premiis Leningradon kiel Urbo-Heroo per laOrdeno de Lenin kaj laOra stelo "pro la heroa rezistado de la urbo kaj tenaceco de la survivantoj de la Sieĝo". La Urbo-Heroa Obelisko kun la Ora stelo en la pinto estis instalita en aprilo 1985.
En oktobro 1946 kelkaj teritorioj laŭlonge de la norda marbordo de laGolfo de Finnlando, kiuj estis pasintaj al la USSR el Finnlando en 1940 laŭ la pactraktato post laVintra Milito, estis transigitaj el laLeningrada Oblasto al Leningrado kaj dividitaj en la distriktojSestroreck kaj Kurortni. Tiuj inkludis la urbon Terijoki (renomitaZelenogorsk en 1948).[15] Leningrado kaj multaj ĉefurboj estis rekonstruitaj dum la post-militaj jardekoj, parte laŭ antaŭ-militaj planoj. La ĝenerala plano de 1948 por Leningrad indikis radiusanurban disvolvigon en la nordo same kiel en la sudo. En 1953 la distrikto Pavlovskij en la Leningrada Oblasto estis abolita, kaj partoj de ties teritorio, inklude Pavlovsk, estis kunigitaj kun Leningrado. En 1954 la setlejoj Levaŝovo, Pargolovo kaj Pesoĉni estis kunigitaj kun Leningrado.[15]
Leningrado donis sian nomon al la Leningrada Afero (1949–1952), nome grava okazaĵo en la postmilita politika luktado en Sovetunio. Ĝi estis rezulto de la rivaleco inter la eblaj sukcedantoj de Stalin el kiuj unu flanko estis reprezentita de la estroj de la urba organizaĵo de laKomunista Partio — nome la dua plej grava en la lando post tiu de Moskvo. La tuta elita estreco de Leningrado estis detruita, inklude la iaman urbestron Kuznetsov, la tiutempan urbestron Pjotr Sergejeviĉ Popkov, kaj ĉiujn ties deputitojn; entute 23 estroj estis kondamnitaj almortopuno, 181 al prizono aŭ ekzilo (senkulipgitaj en 1954). Ĉirkaŭ 2 000 altrangaj funkciuloj tra la tuta Sovetunio estis elpelitaj el la partio kaj el Komsomol kaj forigitaj el estrecaj postenoj. Ili estis akuzitaj de rusanaciismo.[16]
Metrostacio deAvtovo konsiderata inter la plej lukse ornamitaj metrostacioj en la mondo.
LaLeningrada Metroo subtera metroa sistemo, desegnita antaŭ la milito, malfermiĝis en 1955 kun ok unuaj stacioj ornamitaj permarmoro kajbronzo. Tamen, post la morto de Stalin en 1953, la perceptita ornama troigo de la stalinisma arkitekturo estis rezignita. El la 1960-aj ĝis la 1980-aj jaroj multaj novaj loĝejaj kvartaloj estis konstruitaj en la ĉeurbo; kvankam la funkciismaj apartamentaroj estis preskaŭ identaj unuj al aliaj, multaj familioj translokiĝis el la urbocentraj "kommunalka" por loĝi en apartaj apartamentoj.
Terorisma atako en la metroo de Sankt-Peterburgo okazis la 3-an de aprilo2017 en tunelo inter la metrostacioj Sennaja ploŝĉad kaj Teĥnologiĉeskij institut. Pereis 14 kaj estis vunditaj 51 homoj, ĉiuj civiluloj. La 4-an de aprilo La Enketa Komitato konfirmis, ke la atakon plenumis Akbarĵon Ĝalilov (naskiĝis en 1995) el la urbo Oŝo (Kirgizio), de malgranda grupo ligita al la nomitaIslama Ŝtato.
La areo de la urbo Sankt-Petesburgo mem estas 605.8 km². La areo de la federacia subjekto estas 1,439 km², kio enhavas Sankt-Peterburgon mem (konsistantan el okdek unu municipaj "okrug"), naŭ municipajn urbojn – (Kolpino,Krasnoje Selo,Kronŝtadto,Lomonosov,Pavlovsk,Petergof,Puŝkin,Sestroreck,Zelenogorsk) – kaj dudek unu municipajn setlejojn.
Granda Sankt-Peterburgo (ruse Санкт-Петербургская агломерация) estas la urba metropolo, kreita ĉirkaŭ Sankt-Peterburgo kaj ampleksas la tutan teritorion de la federacia urbo Sankt-Peterburgo kaj parton de la teritorio de laLeningrada provinco. La tuta teritorio etendiĝas ĉirkaŭ 50 km de la urbocentro de Sankt-Peterburgo.
Ermitejo estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo, kiun konsistigas sep konstruaĵoj:Vintra Palaco,Palaco de Menŝikov, Ermitejo mem, Porcelana muzeo kaj aliaj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas laRusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.
LaSankt-Peterburga Rimskij-Korsakov Ŝtata Konservatorio (ruse Санкт-Петербургская государственная консерватория имени Н.А. Римского-Корсакова) estas plej malnova muzika akademio en Rusio. En ĝi funkcias sep fakultatoj: Piana, Orkestra, Popolaj muzikiloj, Komponado kaj Direktado, Vokala, Reĝisora, Muzikologia. En 2016 tie studis ĉirkaŭ 1400 studentoj.
LaNacia Biblioteko de Rusio, (enrusa, Российская Национальная Библиотека) en Sankt-Peterburgo, devenas de la iama Imperia Biblioteko fondita deKaterina la Granda en 1795, kiu jam posedis inter sia libraro la privatan bibliotekon deVoltero, inter aliaj. Ĝi enhavas tridek kvin milionoj de dokumentoj, inter kiuj, 15 milionoj de libroj,[17] kio faras ĝin la dua plej grava de Rusio, post laRusia Ŝtata Biblioteko enMoskvo.
LaRusa Geografia Societo (ruse Ру́сское географи́ческое о́бщество (РГО), mallongigita RGO) estas erudicia societo fondita la 6-an de aŭgusto 1845 en Sankt-Peterburgo.
LaMetroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas la sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la15-an de novembro1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251rulŝtuparoj, 1534vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[18]. La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31rubloj[19] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero). Ĝis la jaro1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[20].
LaInternacia flughaveno Pulkovo (ruse Международный аэропорт Пулково) (IATA-kodo:LED, ICAO-kodo:ULLI) estas internacia flughaveno kun federacia statuso, situanta 15 km de la centro de Sankt-Peterburgo en la distrikto Moskovskij. Ĝi estas la nura flughaveno en Sankt-Peterburgo servanta regulajn flugojn.
LaGranda haveno de Sankt-Peterburgo (ruse Большой порт Санкт-Петербург) estas marhaveno en la orienta parto de Balta Maro. Ĝi situas en Sankt-Peterburgo ĉe la marbordo de la Neva Golfo ĉe la enfluejo de la Neva. LaPasaĝera haveno de Sankt-Peterburgo (ruse Пассажирский порт Санкт-Петербург) estas marpasaĝera haveno en Sankt-Peterburgo, situanta en la okcidenta parto de la Vasilievski Insulo.
↑Zubkova, Elena Yurievna (1998)."Chronology of Major Events". En Ragsdale, Hugh (eld.). Russia after the war: hopes, illusions, and disappointments, 1945–1957. New York: M.E. Sharpe, Inc. pp. 132–133.ISBN 978-0-7656-0227-5.
Volkov, Solomon. St. Petersburg: A Cultural History. New York: Free Press, 1995.ISBN 0-02-874052-1.
White, James D. (2001). Lenin: The Practice and Theory of Revolution. European History in Perspective. Basingstoke, England: Palgrave.ISBN 978-0-333-72157-5.