Cirkula sistemo de la homa korpo.Sekco el la homa koro.
Lakardiovaskula sistemo (aŭsangocirkula sistemo) estasorgana sistemo kiuj ebligas transportisangon tra la tuta korpo.
La sangocirkula sistemo de homo konsistas elsango,koro, kaj sistemo dearterioj,kapilaroj kajvejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpahisto; simile okazas ĉe aliajvertebruloj.[1][2] Ĉiuj sango-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alia, longas proksimume 160 000 kilometrojn, dum la totala longo de kapilaroj en la skeleta muskolaro de averaĝa homo estis ĉirkaŭkalkulita je inter 9 000 kaj 19 000 km.[3]
La "pulma cirkulado" transportasoksigenon de la aer-recesoj de lapulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), nome laeritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksigen-hemoglobinon. Lahemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos lakarbondioksidon reen al lapulmoj. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝiĝas en la pulmoj perosmozo.
La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstranatrion, pasas travalvo, kaj eniras la maldekstranventriklon. De tie, la sango fluas tra laaorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistema cirkulado".[4]
En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de ladigesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al larenoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra lapulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.
Homa kardiovaskula sistemo, kiu funkcias ankaŭ por ĉiuj mamuloj: Sistema cirkvito: sistemaj arterioj (en ruĝa koloro), sistemaj vejnoj (en blua) Pulma cirkvito: pulmaj arterioj (en ruĝa), pulmaj vejnoj (en blua).
La ĉefaj komponantoj de la homa kardiovaskula sistemo estas lakoro, lasango, kaj lasangaj vaskuloj.[5] La koro havas kvar kavojn, la sango fluas laŭ du diferencaj cirkvitoj: nome la "pulma cirkulado" kiu portas la sangon de ladekstra ventriklo al la pulmoj por ke ĝi ricevu oksigenon kaj la "sistema cirkulado" kiu portas la sangon oksigenhavan de lamaldekstra ventriklo al ĉiuj organoj kaj histoj de la organismo.[6] Averaĝa plenkreskulo havas proksimume kvinlitrojn da sango, kio estas proksimume la 7 % de ties totala korpa pezo.[7] La sango estas komponata deplasmo,ruĝaj globuloj,blankaj globuloj kajsangoplateto. La cirkulanta sango fluas laŭ la kompleta cirkvito averaĝe unu fojon por minuto se oni estas en ripozo, kaj ĉirkaŭ ses fojojn por minuto dum intensa aktivaĵo.[8]
La kardiovaskula sistemo estas ĉefe sistemo de transporto kiu faciligas la veturadon tra la organismo de diferencaj substancoj, ĉefe de la oksigeno kaj de la nutraĵojn. Tamen, la listo de funkcioj estas tre ampleksa kaj inkludas la jenajn:
Transporti oksigenon el la pulmoj al la histoj kaj karbonan dioksidon el la histoj al la pulmoj por ties eliminado pere de la elspirata aer.
Distribui la nutraĵon al ĉiuj histoj kaj ĉeloj de laorganismo.
Transporti forĵetendajn produktojn kiuj estas produktitaj de la ĉeloj ĝis larenoj por ties eliminado pere de laurino.
Transporti substancojn ĝis lahepato por ke ili estumetabloligitaj de tiu organo.
Distribui lahormonojn kiujn oni produktas en laglandoj de interna sekrecio. Pere de la vaskula sistemo la hormonaj substancoj povas funkcii en lokoj tre for de la loko en kiu ili estis produktitaj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloSanga vaskulo.
En la skemo montriĝas kiel arteria vaskulo branĉiĝas en vaskuloj kiuj poste grupiĝas por formi vejnajn vaskulojn.
La sango alvenas al ĉiuj organoj kajhistoj pere de kompleta reto de duktoj kiuj nomiĝas sangaj vaskuloj. Inter ili distingiĝas laarterioj kiuj transportas la sangon elirintan el la koro kaj lavejnoj kiuj faras la inversan vojon kaj transportas la sanon kiu eniros en la koron.
La arterioj branĉiĝas enarterietoj kiuj estas de pli malgranda kalibro. La arterietoj branĉiĝas en la kapilaroj kiuj estas tre fajnaj vaskuloj senmuskola tavolo kaj tie estas kie okazas la interŝanĝo de substancoj kun la histoj. Je la revenvojo al la koro la sango pasas de la kapilaroj al malgrandajn vejnetoj kiuj siavice ariĝas por formi la vejnojn.
Lalimfo estas travidebla likvo kiu trairas la limfajn vaskulojn kaj ĝenerale mankas al ĝipigmentoj. Ĝi produktiĝas pro la troa likvo kiu eliras de la sangaj kapilaroj al la interĉela aŭ interhista spaco, kaj estas kolektita de la limfaj kapilaroj, kiuj drenas al limfaj vaskuloj pli dikaj ĝis kunverĝi en duktoj kiuj fluas en la subklaviajn vejnojn.[9]
La homa koro havas la proksimuman grandon de fermitapugno kaj pezas ĉirkaŭ 200-350gramojn, disponas de kvar kavoj, duaŭriklojn kaj duventriklojn. La dekstra aŭriklo estas konektata kun la desktra ventriklo tra latrikuspida valvo, dum la maldekstra aŭriklo estas konektata kun la maldesktra ventriklo tra lamitrala valvo. La koro estas en la centro de latorako, super ladiafragmo, inter la dekstra kaj la maldekstra pulmoj, iom devojiĝinta al la maldekstra flanko, pro kio ĉirkaŭ du trionoj de la organo estas en la maldekstra duontorako kaj nur unu triono estas en la dekstra duontorako.
La koro kuntiriĝas aŭtomate je averaĝa frekvenco en ripozo de inter 60 kaj 80 korbatoj por minuto. La normalaj korbatoj estas kontrolitaj per la propra koro mem. Por ke la koro funkciu, necesas la enaŭrikla nodeto kiu troviĝas en la dekstra aŭriklo. Tiu nodeto pafas proksimume ĉiun sekundon nervan elanon kiel kuntiriga ondo kiu faras, ke la aŭrikloj kuntiriĝas; poste tiu elano alvenas al alia nodeto kiu estas inter la du atrioj nomita "aŭrikloventrikla nodeto", tuj super la ventrikloj; tiu lasta nodeto plenumas la funkcion transigi la nervan elanon tra la sistemo de kora kondukado ĝis la ventrikloj por okazigis ties kuntiriĝo.
La koro de ripozanta persono pumpas proksimume kvin litrojn da sango por minuto, tio estas 75 ml por korbato. Dum 70 jarok de averaĝa vivo de individuo, ties koro batas ĉirkaŭ 2 600 milonojn da fojoj. Ĉiu korbato konsistas de kuntiriĝo aŭsistolo, sekvita de malstreĉiĝo aŭdiastolo. Inter ĉiu korbato la koro ripozas proksimume 0.4 sekundojn.[10]
La supra kava vejno kiu refluigas la sangon de la kapo kaj la brakoj kaj lamalsupra kava vejno kiu devenas de la malsupra parto de la korpo, enfluas en la desktran aŭriklon. El la desktra aŭriklo, la sango pasas tra latrikuspida valvo ĝis ladekstra ventriklo kiu pelas ĝin al lapulmarterion, kiu disiĝas en du branĉojn kiuj portas la sangon al la kapilaroj de ĉiupulmo, kie la oksigeno eniras en la sangon kaj la karbona dioksido eliras el ĝi. Poste, la sango revenas tra la pulmovejnoj ĝis la maldekstra aŭriklo kaj de tie, pasinte tra la mitrala valvo, alvenas al la maldekstra ventriklo. La maldekstra ventriklo pelas la oksigenhavan sangon tra la aorta valvo al laaorta arterio kiu distribuas ĝin tra la diversajarterioj ĉiam pli kaj pli malgrandaj ĝis la kapilaroj kie kompletiĝas la ciklo.[11]
La pulma cirkulado estas la parto de la kardiovaskula sistemo en kiu la sango malriĉa je oksigeno estas pumpata el la dekstra parto de la koro al la pulmoj laŭlonge de lapulmarterio, kaj revenas oksigenhava al la maldekstra korparto laŭlonge de la pulma vejno.[12] La sango malriĉa je oksigeno eliras el la dekstraventriklo de la koro tra lapulmarterio kiu dubranĉiĝas en po du trunkoj por ĉiu el lapulmoj. En la kapilaroj kiuj estas en lapulmaj alveoloj la sango oksigeniĝas pere de procezo konata kielhematozo kaj oni rekondukas ĝin laŭ la kvar pulmaj vejnoj kiuj kondukas la sangon riĉa en oksigeno ĝis la maldekstra aŭriklo de lakoro.
Ĝi estas la parto de la kardiovaskula sistemo kiu transportas la sangon oksigenhavan el la maldekstra ventriklo al la cetero de la korpo tra laaorta arterio kaj ties branĉoj. La sistema cirkulado estas, laŭ distanco, multe pli longa ol la pulma cirkulado. La vojaĝo de la sango startas en la maldekstraventriklo de la koro, pluas tra la arteriaaorto kaj ties branĉoj ĝis lakapilara sistemo. El la kapilaroj la sango malriĉa en oksigeno estas kondukita tra diversajvejnoj kiuj kunverĝas en la supra kava vejno kaj lamalsupra kava vejno kiu enfluas en la dekstra aŭriklo de lakoro.[13]
La poligono de Willis (aŭ cerba arteria cirklo) sekurigas la konstantan liveradon de sango al la cerbo.
La volumeno de la homa cerbo estas nur ĉirkaŭ 2 % de la totalo de la korpo, sed ĝi ricevas la 16 % de la korfluaĵo, tio estas inter 750 kaj 1250 cm³ de sango por minuto. La metabola aktiveco de la cerbo konsumas grandan kvanton de oksigeno kaj glukozo en 24 horoj. La sango alvenas al la cerbo tra la du arteriojinternaj karotidaj kaj la duvertebraj arterioj kiuj kuniĝas por formi la bazan arterion. Are ili formas en la bazo de la cerbo strukturon nomitan "poligono de Willis" pere de la ekzistado de la arterioj komunikantaj antaŭaj kaj malantaŭaj kiuj kunigas la diversajn vaskulojn formante vaskulan ringon. La ĉefa funkcio de la poligono de Willis estas egaligi la premojn inter la diversaj vaskuloj kiuj transportas sangon al la cerbo, garantii la liveradon de sango al ĉiuj areoj kaj havigi alternativan vojon se okazas la baro de unu de la branĉoj.[14]
La havigo de sangofluo al larenoj estas tre alta, ĉirkaŭ 1200 ml/minuto, kiu ekvivalentas al 20 % de la kora volumeno. La rena cirkulado karakteriziĝas pro la havo de du kapilaraj retoj. La rena arterio estas la sanga vaskulo kiu transportas la sangon al la reno, branĉiĝas iom post iom ĝis ĝis alveno al la aferentaj arterietoj de kiuj eliras la glomerularaj kapilaroj. La glomerularaj kapilaroj kunfluas en la eferentaj arterietoj de tiuj kiuj eliras dua reto de kapilaroj, nome la peritubetaj kapilaroj, el kiuj originiĝas la vejnaj vaskuloj kiuj kunfluas en la rena vejno.[15]
Diagramo montranta la hepatan portalan vejnon kaj ties teritorio.
La portala sistemo estas subtipo de la ĝenerala cirkulado origininta el vejnoj devenaj de kapilara sistemo, kiu denove formas kapilarojn fine de la vojo. Ekzistas tri portalaj sistemoj en la homa korpo, nome la jenaj:
Hepata portala sistemo: La vejnoj kiuj originiĝas en la kapilaroj de ladigesta tubaro el lastomako ĝis larektumo kiu transportas la produktojn de ladigesto, transformiĝas denove en kapilaroj en la hepataj sinusoidoj de lahepato, por formi denove vejnojn kiuj enfluas en la sistema cirkulado tra lahepataj vejnoj kiuj enfluas en lamalsupra kava vejno.
Hipofiza portala sistemo: La supera hipofiza arterio devena de la interna karotido, branĉiĝas en unua reto de kapilaroj situantaj en la meza elstaraĵo. De tiuj kapilaroj formiĝas la hipofizaj vejnoj kiuj descendas laŭ la tigohipofiza kaj originiĝas dua reto de kapilaroj en la "adenohipofizo" kiuj drenas en la internajugola vejno.
Rena portala sistemo: La aferenta arterieto, en la glomerulo, kiu poste iras al la eferenta arterieto.
Bildo de normala arterio kaj alia suferanta proarteriosklerozo kio okazigas malpliigon de la sangofluo.
La korvaskulaj malsanoj estas ĉiuj tiuj kiuj suferigas la korvaskulan sistemon, ĉefe la koron kaj la sangajn vaskulojn. En la okcidenta mondo ili estas la unua kaŭzo demorto; ekzemple enHispanio laŭlonge de la jaro 1999 ili estis kaŭzantoj de la 36 % de la totalo de forpasoj. La malsanoj kiuj okazigis plej grandan nombron de mortoj estis la koraiskemio inkludante laakuta korinfarkto, lakora malsufiĉo kaj lacerbovaskula akcidento. Tre ofte la origino de tiuj misordoj estas laarteriosklerozo en kies apero ege gravas la nesanaj vivkutimoj, kiel la manko de fizika ekzercado, latabakismo, la maltaŭga manĝado enhavanta troajn kvantojn dekuirsalo kajsaturitaj grasoj kio kondukas al latrodikiĝo. Ege gravas ankaŭ la medina kontrolo de la korvaskulaj riskofaktoroj inter kiuj elstaras laalta sangopremo, ladiabetes mellitus kaj la altaj niveloj dekolesterolo en sango ("hiperkolesterolemio").[16]
Insektoj. Ĉe insektoj, la cirkula sistemo estas de tipo malferma aŭ lageca. Ties ĉefa celo estas la transporto de nutraĵoj, ĉar laoksigeno moviĝas tra aliaj vojoj. La cirkuligalikvo ne estas sango sedhemolimfo, la koro havas formon tubecan, ĝi estas en dorsa pozicio kaj havas variajn flankajn truojn nomitajnostioloj. La koro pumpas la hemolimfon al la arterioj kiuj elfluas en la lagecaj spacoj, la reena vojo al la koro de la insekto estas farata tra la ostioloj.[17]
Sekcio de la korpo de anelido en kiu estas videbla la dorsa kaj ventra duktoj kiuj troviĝas konektitaj en ĉiu segmento de la animalo.
Anelidoj. La anelidoj aŭ segmentohavaj vermoj disponas de fermita cirkula sistemo kiu utilas kaj por la distribuado de oksigeno kaj por la transportado de nutraĵoj. Ili havas sangon kiu enhavashemoglobinon aŭ aliajn molekulojn parencajn kiel la hemeritrino (rozkoloreca) aŭ klorokruorino (verdeca). Ekzistas ĉefa dorsa dukto kiu portas la sangon en direkto al la antaŭa parto de la animalo kaj alia ventra dukto kiu faras la reenan vojon. Latervermoj, por ekzemplo, havas kvin parojn de malgrandaj koroj kiuj estas nur malgrandaj segmentoj de sangokonduktoj kiuj havas la kapablon kuntiriĝi periode por peli la sangon.[17]
Cefalopodoj. Kajpolpoj kajkalmaroj havas fermitan cirkulan sistemon. La cirkulanta likvo estas hemolimfo kiu estas pumpita tra la duktoj per aro de 3 koroj, el kiuj unu ĉefa aŭ sistema kaj du helpaj, po unu en ĉiu branko. La hemolimfo transportas oksigenon pere de la pigmentohemocianino.[17]
Ĉiujvertebruloj disponas de fermita cirkula sistemo specializita kiu transportas lasangon el la koro al lahistoj kajlimfan sistemon kiu elfluas en la antaŭa kaj transportas lalimfon. La cirkula sistemo de la vertebruloj estas ĉiam formata per koro enhavanta fortan muskolon kiu kuntiriĝas kaj eltiriĝas ritme kun frekvenco variebla dependa de la specio kaj de la grado de aktiveco. La duktoj povas estivejnoj kiuj transportas la sangon el la histoj al la koro,arterioj kiuj transportas la sangon en la mala direkto, tio estas el la koro al la histoj kajkapilaroj kiuj estas malgrandaj duktoj en kiuj kuniĝas la arteria sistemo kun la vejna sistemo.
En lafiŝoj la cirkulado estas simpla, ekzistas unusolacirkvito kaj la koro havas nur du ĉambrojn: nome unu aŭriklo kaj unu ventriklo. Laamfibioj prezentas unusolan ventriklon kaj du aŭriklojn, pro tio la sango de la du aŭrikloj miksiĝas en la ununura ventriklo (nekompleta cirkulado). En la reptilioj ekzistas muro kiu separas parte la ventriklon en du partoj, sed kiu ne malhelpas la mikson inter la du sangoj, pro tio ili havas ankaŭ nekompletan cirkuladon. En labirdoj kaj lamamuloj inklude lahomon, la koro enhavas kvar ĉambrojn kaj la cirkulado estas duobla kaj kompleta, ekzistas muro kiu separas totale la dekstran ventriklon disde la maldekstra ventriklon malhelpante la mikson de la du sangoj.[18]
Lafiŝoj posedas fermitan cirkuladon,[19] kaj simplan (la sango pasas nur unusolan fojon tra la koro en ĉiu turno) kaj kompletan (ne estas mikso de sango kaj oksigenhava kaj senoksigena).
Gadus morhua.
La koro estas tuboforma kaj rekta, kaj montras vejnan sinon kiu kolektas la sangon, unu aŭriklon kaj unu pelantan ventriklon. La sango venas el la vejnoj de la korpo ŝarĝita de CO2 al la koro. La ventriklo pelas la sangon tra la branka arterio al labrankoj, kie ĝi ricevas oksigenon kaj cirkulas tra arterioj por disiĝi tra la tuta korpo. La reveno de la sango senoksigena al la koro fariĝas tra vejnoj.
En la unuaj pulmohavaj vertebruloj (nomeamfibioj kaj reptilioj nekrokodilaj) la koro estas en toraka situo kaj estas duobla cirkulado, ĉar ekzistas malgranda aŭ pulma cirkvito, kiu portas la sangon tra la vejnoj al la pulmoj kaj reportas al la koro la sangon arterian el tiuj, kaj granda aŭ ĝenerala cirkvito, kiu portas la arterian sangon al la cetero de la korpo kaj reportas la vejnan sangon al la koro.
En tiuj animaloj la koro havas tri kavaĵojn: nome du aŭriklojn (kaj dekstra kaj maldekstra) kaj ununuran ventriklon tre muskolecan. La dekstra aŭriklo ricevas la vejnan sangon devenan de la cetero de la korpo, kaj sendas ĝin al la ventriklo por ke tiu pumpu ĝin al la pulmoj tra la pulma arterio. La maldekstra aŭriklo ricevas la arterian sangon devenan de la pulmoj kaj sendas ĝin al la ventriklon kiu pumpu ĝin al la cetero de la korpo tra laaorto. Inter la du arterioj estas tubeto nome arteria dukto aŭ dukto de Botal. La aŭrikloj kutiriĝas sincekve, pro kio la mikso de sangoj en laventriklo estas malabunda. Ĉiuokaze, la duobla cirkulado estas nekompleta.
Lareptilioj havas fermitan cirkulan aparaton, duoblan kaj nekompletan; tio estas, la sango ne eliras el la duktoj dum sia fluado, pasas dufoje tra la koro kaj en la ventriklo miksiĝas la sango kiu alvenas al la pulmoj kaj tiu kiu alvenas el la cetero de la korpo. La koro estas dividata en tri kavaĵoj; nome du aŭrikloj kaj unu ventriklo kun maldika separaĵo, escepte ĉe lakrokodiloj kiu estas perfekte murigita. El la maldekstra aŭriklo eliras la pulma vejno kiu portas sangon (oksigenhava) el la pulmoj kaj el la dekstra aŭriklo, la kava vejno kiu portas la sangon (senoksigenan) de la cetero de la korpo. El la ventriklo eliras unusola arterio kiu portas la sangon al la di cirkvitoj; nome kaj pulma kaj sistema.
Eritrocitoj debirdo. Oni notu, ke ili havas elipsan formon kaj havas po unu kernon.
La cirkula sistemo de labirdoj estas fermita, duobla kaj kompleta. La koro konsistas el kvar kavaĵoj, nomedu aŭrikloj kaj du ventrikloj kaj ties funkciado estas simila al tiu de la mamuloj. Unu diferenco disde tiuj estas ke la ruĝaj globuloj de la sano estas elipsaj kaj havas po unu kernon.
La mamuloj disponas de fermita, duobla kaj kompleta cirkula sistemo. La koro havas kvar kavaĵojn, nome du aŭrikloj kaj du ventrikloj. Ne miksiĝas la sango oksigenhava kun la ne oksigenhava kiel okazas ĉe la reptilioj. La modelo de homa kardiovaskula sistemo povas esti aplikita al ĉiuj mamuloj.
Lavaskulaj plantoj disponas de cirkula aparato, kvankam ili ne havas sistemon de pumpado komparebla al la koro de la animaloj. La duktaj histoj specializitaj kiuj transportas lasevon tra la vegetaloj povas esti de du tipoj:[20]
Lignaj duktoj aŭksilemo kiu portas la malnetan sevon el la radekoj al la folioj. La malneta sevo enhavas akvon,mineralajn salojn kaj aliajn nutraĵojn.
Liberianaj duktoj aŭfloemo kiu portas la sevon prilaboritan en kontraŭa direkto el la folioj al la radikoj. La prilaborita sevo enhavas akvon, sukerojn, plantoregulilojn kaj mineralajn salojn.
La homa koro dum atria sistolo. La sango fluas el la atrioj en la ventrikloj.La homa koro dum ventrikla sistolo. La sango fluas el la ventrikloj al laaorto kaj lapulma arterio.
Sistolo estas la parto de la korbata ciklo, dum kiu ĉambroj de la koro kontrahiĝas post repleniĝo per sango. La malo de sistolo estasdiastolo, dum kiu la koraj muskoloj malkontrahiĝas.
Koagulado estas la procezo per kiu lasango perdas sian likvecon kaj iĝasĝelo, kiu siavice formaskoagulon aŭtrombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino.
↑«El latido cardíaco». Centro de Kardiovaskula Informado de laTexas Heart Institute. Konsultita la 14an de novembro de 2016.
↑Dr. Javier Pascuzzi.«ciclo cardiaco»Arkivigite je 2016-11-18 per la retarkivoWayback Machine. Arkivita el la originalo la 18an de novembro 2016. Konsultita la 12an de novembro 2016.
↑17,017,117,2Biología: la vida en la tierra. Teresa Audesirk, 2008. Konsultita la 20an de februaro 2018.
↑Ciencias naturales y su didáctica Julia Morros Sardá, pp. 121-122.
↑Hill, Richard W., Fisiología animal[2] Alirita la 1an de oktobro 2018, 2006, eldonejo Ed. Médica Panamericana, isbn=9788479039905, hispana, kun Wyse, Gordon A., kaj Anderson, Margaret.
↑Patricia Campos.Biología, volumen 2. 2002. Editorial Limusa, S.A. Konsultita la 28an de februaro 2018.
Ettore Bartoli,Medicina Interna: Metodologia, Semeiotica, Fisiopatologia, Clinica, Terapia Medica, Genova, Restless Architect of Human Possibilities sas (R.A.H.P.sas), 2010,ISBN 978-88-904381-1-0.
Silvio Fiocca et al.,Fondamenti di anatomia e fisiologia umana, 2a eld., Napoli, Sorbona, 2000, pp. 189-277,ISBN 88-7150-024-5.
William Francis Ganong et al.,Fisiologia medica, Padova, Piccin, 2011,ISBN 978-88-299-2113-3.
Uwe Gille:Herz-Kreislauf- und Abwehrsystem, Angiologia. En: Franz-Viktor Salomon u. a. (Hrsg.):Anatomie für die Tiermedizin. 2., überarbeitete und erweiterte Auflage. Enke-Verlag, Stuttgart 2008,ISBN 978-3-8304-1075-1, S. 404–463.
B. Gołąb, W. Traczyk:Anatomia i fizjologia człowieka. Łódź: Ośrodek doradztwa i szkolenia Jaktorów, 1997.ISBN 83-86212-42-X.
Philippe Gorny,Storia illustrata della cardiologia dalla preistoria ai giorni nostri, Milano, Editiemme, 1988, ISBN mankas.
Karel F. Liem et al.,Anatomia Comparata dei Vertebrati - Una visione funzionale ed evolutiva, Napoli, Edises, 2006, p. 649,ISBN 88-7959-255-6.
Mario Mattioli,La scoperta della circolazione del sangue, Napoli, Edizione Scientifiche Italiane, 1972, ISBN mankas.
Rita Monahan-Earley, Ann M. Dvorak, William C. Aird:Evolutionary origins of the blood vascular system and endothelium. En:Journal of Thrombosis and Haemostasis. Band 11, Supplement 1, Junio 2013, S. 46–66,COI:10.1111/jth.12253, PMC 5378490.
Léo Testut kaj André Latarjet,Miologia-Angiologia, enTrattato di anatomia umana. Anatomia descrittiva e microscopica – Organogenesi, vol. 2, 5a eld., Torino, UTET, 1973, ISBN mankas.
Bruno Trimarco et al.,Cardiologia, Napoli, Idelson Gnocchi, 2013,ISBN 978-88-7947-568-6.