Sangatte estasbanloko en lafrancanorda departemento proksime de Calais, sur laOpala marbordo. La nomo de la vilaĝo estis en la 14-a jarcentro ankoraŭ konata sub la flandra nomozantgate (1331), kiu estis francigita en la 17-a jarcento. La nomo estas derivata de la malnovanederlanda vortosanda (sablo) sekvata degata (aliro, malfermo) : «aliro al la sablo».
La Ĝangalo de Calais
En la oriento de la komunumo, proksime de Calais, situas la vilaĝeto Blériot-Plage. La antaŭa nomo estis Baraques, sed la nuna estis donita en honoro alLouis Bleriot.
Sangatte unuafoje kaptis la internacian atenton kiel rezulto de la konstruo de lamanika tunelo inter Francio kajAnglio. Sangatte denove kaj multege altiris la internacian atenton pro la proksima kaj kontestata rifuĝinta tendumejo, kiu estas populare konata ĉefe sub la nomo "Sans-gate" (franca por "sen barilo"), de kie mingrintoj daŭre provis atingi Anglion. En novembro 2002 Francio fermis tiun ĉi rifuĝintan tendumejon je instigo de Britio. Laŭ la franca Ruĝa Kruco, 67.611 migrintoj pasis tra la Sangatte-Centro dum la daŭro de ĝia malfermo[1].
Poste multaj migrintoj kaj rifuĝintoj restadis en improvizitaj tendoj en ladunoj. Tiu tendaro fariĝis konata sub la nomoLa Ĝangalo.[2]
La fervoja stacidomoCalais - Fréthun, situas je kelkaj kilometroj de Sangatte, kie haltas la trajnoj Eurostar (al Anglio), TGV kaj TERGV (alLille kajParizo), samkiel trajnoj TERNord-Pas-de-Calais.
↑(franca) Olivier Clochard,Le jeu des frontières dans l’accès au statut de réfugié : Une géographie des politiques européennes d'asile et d'immigration, Université de Poitiers, 2007, 493p.(arkivo : rete legebla), p. 254.