San-Marino aŭSanmarino (oficiale:Respubliko San-Marino,itala:Repubblica di San Marino, kromnomo en la itala:La Serenissima, kiu signifasla tre serena) estas unu el la plej malnovaj ekzistantajrespublikoj en la mondo kaj la sola ŝtaturbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la evoluo de la demokratiaj modeloj en Eŭropo kaj en la tuta mondo[1]. Ekde 2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore estas agnoskataj kielmonda heredaĵo de Unesko[2].
Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la jaro 301 fare de la sanktuloSanta Marino.
San-Marino troviĝas je la orienta flanko de la montarolaApeninoj kaj estas plena enklavo en Italio. La oficiala lingvo estas la itala.
Pro ĝia malgrandeco ĝi ankaŭ estasmikroŝtato. San-Marino estas kun surfacamplekso de pli ol 61 km² kaj ĉirkaŭ 33 500 loĝantoj (2017)[3] la kvina plej malgranda ŝtato de la mondo kaj la tria plej malgranda lando en Eŭropo, postVatikano kajMonako, apartenante al la ses eŭropaj etŝtatoj.
San-Marino havas iom pli ol 33 500 loĝantojn (2007)[3] el kiuj pli ol 10 500 loĝas en la plej granda urboSerravalle, kaj pli ol 4 100 loĝas en la ĉefurbo same nomataSan-Marino. San-Marino en 2010 havis pli davehikloj ol loĝantoj.[4] La averaĝa atendatavivdaŭro je naskiĝo estas unu de la plej altaj en la mondo t.e. 83,3 jaroj en 2017.[3] Unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, kaj tion oni ne forgesis. Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo. Dum la lasta mondmilito ĝi akceptis pli ol 100 000 rifuĝintojn, dum la malriĉa loka loĝantaro konsistis el 13 000 homoj[5].
Panorama vido super la urbo San-Marino en la direkto de la Maro Adriático (NO) super la regionoj San Marino kaj Romagna (Italio). Sur la marbordo videblas la areo inter Cervia kaj almenaŭ Gabicce Mare, kun Cesenatico, Rimini videblas inter la du. En la antaŭa plano, la sanmarinaj komunumoj Borgo Maggiore, Valdragone, Cailungo, Domagnano, Serravalle kaj aliaj.
La nomo de la lando venas de la dalmatia sanktulo, sanktaMarino, ŝtonhakisto kaj monaĥo, kiu vivis en insulo, kiu nun apartenas alKroatio, kaj kies nuna nomo estasRab. En tiu tempo (proksimume en la jaro 257 p.K) la romia imperiestro estisDioleciano, kiu persekutis la kristanojn. Kun sia eta kristana komunumo Marino venintus al Italio la3-an de septembro301, ekloĝinte sur la montoTitano[7]. Tial la jaro 301 validas laŭ la legendo kiel la oficiala fondiĝo de la lando kaj depost, kiam komenciĝus la historio. Tamen la vera fondiĝo ŝajne okazis pli malfrue[8], ĉar la unua konata mencio de San-Marino kiel «specifa teritoria referenco» datas el la jaro 885. Tial eblas, ke la rakonto, minimume parte, estas falsita por defendi la sendependecon de San-Marino kontraŭ la episkopo de Rimini[9].
Post Marino (laŭ la legendo) ankaŭ aliaj kristanoj rifuĝis sur la monton por trovi protekton kontraŭ la persekuto de imperiestro Diokleciano. Post laedikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare deKonstantino la 1-a, Marino fariĝisdiakono. La romapatricioDonna Felicissima («Feliĉega Virino») donacis al li la monton Titano. Strato en la ĉefurbo nun portas ŝian nomon. Kiam Marino laŭ la legendo mortis en 366, onidire la komunumo ĉiam fondis sian sendependecon sur la liberectema citaĵo «lasas vin libera de ambaŭ viroj» (latinerelinquo vos liberos ab utroque homine, ŝajne, la imperiestro de Romio, kaj la papo).
La unuaj evidencoj de komunumo sur Titano estas dokumentoj verkitaj de la monaĥoEugippius, kiu pli frue en la jaro 511 mencias, ke alia monaĥo tiam loĝis tie.
Ĉiam zorgema por promocii pacajn rilatojn kaj bonvolon, la Arengo redaktis kaj proklamis la unuajn leĝojn, la Statutojn, inspiritajn de la principoj de demokratio. Kvankam en 1253 ekzistas pruvoj pri la ekzisto de la unuaj Statutoj, en 1295 la unua aro de leĝoj estas disponebla en la Respubliko de San-Marino.
La unua plej malnova skribita leĝo-libro datiĝas de 1295. Dum la sekvaj 300 jaroj, la leĝaj reguloj estis pli rafinitaj; la sesa kaj lasta leĝo, publikigita la 21an de septembro 1600, atestas pri detala leĝdona aktiveco kun siaj ses libroj kaj 314 rubrikoj.
En 1849, kiamgeneraloGiuseppe Garibaldi[10] estis ĉirkaŭita de tri malamikaj armeoj post la falo de la Romia Respubliko, li trovis en San-Marino neatenditan sekurecon por si kaj siaj ĉirkaŭ 2 000 postvivantaj soldatoj por eskapi la armeojn deAŭstrio kaj Romo[11]. En 1861 Garibaldi eĉ ricevis la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.
San-Marino flegis esceptan tradicion de gastamo. Ĉi tiu libera lando neniam rifuzis azilon aŭ helpon al tiuj, kiuj estis persekutataj pro malfeliĉa sorto aŭ tiraneco, kia ajn estis ilia kondiĉo aŭ ideoj. Ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj elKroatujo, unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo.
Dum la lasta mondmilito, San-Marino restis neŭtrala kaj kvankam ĝi konsistis nur el 13 000 loĝantoj[1][11], ĝi ja donis azilon kaj sekurecon en siaj submontaj trajntuneloj al ĉirkaŭ 100 000 evakuitaj personoj venantaj el la ĉirkaŭaj areoj de Italio, kiuj estis bombarditaj[11], kvankam estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.
La Brita Reĝa Aer-Armeo je la26-a de junio1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn, kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.
LaBatalo de San Marino estis konflikto en la 17a–20a de septembro 1944 dum laKampanjo de Italio de laDua Mondmilito, en kiu fortoj de laGermana Armeo okupis la neŭtralan Respubliko San Marino, kaj estis poste atakitaj de la fortoj de la Aliancanoj. Ĝi estis foje konata ankaŭ kiel Batalo de Monte Pulito.
La registaro konsistas el asembleo de la familiestroj, nomataarengo, prezidata de «rektoro», nomataCapitano Difensore[11].
La Granda kaj Ĝenerala Konsilantaro estas la nuna parlamento kaj la “regantaj kapitanoj”, nomataj italecapitani reggenti, estas duoblaj ŝtatestroj, kiuj oficas nur dum 6 monatoj kaj apartenas al malsamaj partioj, por ke unu kontrolu la alian. Estis nur en 1243, ke oni enkondukis ilin kiel konsulojn, kiuj helpis disdividi la respondecon de la leĝfarantoj. Ili senĉese viciĝis ĝis la nuna tago, kio konfirmas la validecon kaj efikecon de la institucioj[11].
Ĉar San-Marino neniam havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej antikva respubliko de la mondo. En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 lafaŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum laDua Mondmilito konservis neŭtralecon, post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo deBenito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943.
Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.
En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan respektive pasivan elektorajton por virinoj.
En 1992 la lando aniĝis enUnuiĝintaj Nacioj, sed ĝi ne estas membro deEŭropa Unio, kvankam ĝi partoprenas en laEŭropa Mona Unio (EMU) kaj fabrikigas (en Italio) proprajneŭro-monerojn, kiuj kutime ne estas en cirkulado, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estaspoŝtmarkoj por kolektantoj.
La aŭtonomaj municipoj ('castelli') de San-Marino.
San-Marino estas dividita en naŭaŭtonomaj municipoj, nomataj "kasteloj" (castelli).
Jen listo kun la nombro de la loĝantaro (en 2012):
Castello
Poŝtkodo
Loĝantaro
Urbo San Marino
47890
4.214
Acquaviva
47892
2.096
Borgo Maggiore
47893
6.609
Chiesanuova
47894
1.087
Domagnano
47895
3.256
Faetano
47896
1.180
Fiorentino
47897
2.548
Montegiardino
47898
910
Serravalle
47899 / 47891
10.571
sumo:
32.471
La plej granda urbo,Dogana en areoSerravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Ĉiuj aliaj limas al Italio, kvankam la areo de la ĉefurbo havas nur etan italan limon.
La bazo de la statutoj de San-Marino, kiuj estas la fondaĵo de la leĝo kaj rego, estis aprobita en la jaro 1600, kaj tiel ĝi povas esti la plej malnova ankoraŭ uzata bazleĝaro en la mondo.
San-Marino ne havas veran konstitucion,[12] sed la leĝaron – latine:Statuta Decreta ac Ordinamenta Illustris Reipublicae ac Perpetuae Libertatis Terrae Sancti Marini, – kiu estas la bazo de ĉiuj leĝoj en la lando, jam estis aprobita la8-an de oktobro1600. Tiel, la San-Marina leĝbazo povas esti la plej malnova en la mondo. Ĝi simbolas la liberan ŝtaturbon, ilustritan en la politika debatado, la literaturo kaj la artoj dum jarcentoj.
Kun pli ol 100 unikaj skulptaĵoj sur malgranda areo, San-Marino havas kelkajn mirindajn artverkojn, kies plej fama estas la Damo de Libereco situanta antaŭ la urbodomo, en la Palazzo Publicco[13].
Kelkaj elstaraj arkitekturaĵoj estas la preĝejo La Beata Vergine della Consolazione (Giovanni Michelucci, 1961-1967), la elementa lernejo de Ca' Caccio en San Marino (Gilberto Rossini, 1966-1972), la malnovaj montaj vojoj (Pelacchi, 1776; restaŭro fare de Gino Zani, 1925-1941); la Cisterne del Pianello (Michele de Giohannino, 1476-1478); fervojaj tuneloj Rimini–San Marino, (Filippo Tajani, 1928-1932); transformo de Villa Manzoni (Giancarlo De Carlo, 1990); renovigo de la Palazzo Pubblico (Francesco Azzurri, 1884-1994; restaŭro fare de Gae Aulenti kun Francesca Fenaroli, 1991-1996); World Trade Center, (Norman Foster kaj Partneroj, 1999-2004)[14].
San-Marino fieras pri multaj futbalistoj kiel Nicola Albana. La teamo neniam partoprenis en monda futbalpokalo kaj ne kvalifikis por eŭropa ĉampioneco.
San-Marino estas kvazaŭ lando sen armeo. La armeo de Italio provizas lanacian defendon. Pro la simboligo de la sendependeco ĝi tamen havas propran armeeton, unu el la plej malgrandaj en la mondo, kiu ĉefe ludas ceremonian rolon.
San Marino estas unu de la landoj kun la plej alta individuamalneta nacia produkto (MNP) en la mondo,[15] en nivelo kun la aliaj plej evoluintaj regionoj en Eŭropo, kaj ĝia ekonomio estas stabila. La ĉefaj enspezoj de la respubliko estas bankado. Turismo reprezentas nur 2% de la MNP[13]. Krom la propraj malabundaj eŭromoneroj, populara intermonerkolektantoj ankaŭ lapoŝtmarkoj de San-Marino, kiuj validas nur ene de la lando mem, estas plejparte vendataj alfilatelistoj kaj tiel konsistigas alian fonton de enspezoj. La ĉefaj terkulturaj produktoj estasvino kajfromaĝo. Plie,vestado-komerco,elektroniko kajceramiko estas gravaj. La propraj eŭromoneroj, kiuj estas tre malabundaj, estas samkiel la antaŭaj 'sanmarinaj liroj'.
San Marino - kablolifto, konata sub la nomo 'Gondola'.
Plej multaj turistoj, kiuj alvenas per aviadilo alteriĝas ĉe la flughaveno Federico Fellini en Rimini, Italio, kaj poste pluvojaĝas per buso.
Regula buslinio (23 km) interRimini (ekiro i.a. apud la stacidomo) kajSan-Marino. De Borgo Maggiore estas loka buslinia konekto alDogana, la plej dense loĝata loko en San-Marino.
La aŭtovojo, nomata de la loka loĝantarosuperstrada, longas nur 8,9 km inter Borgo Maggiore, irante traDogmanano al Dogano por poste eniri en Italion. Limigita licenca taksio-servo funkcias tutlande. Ekzistas sep licencaj taksiaj kompanioj, kiuj laboras en la respubliko[16], [5] kaj italaj taksioj regule funkcias ene de San-Marino, kiam ili transportas pasaĝerojn de Italio al San-Marino (RSM).
LaFunivia di San Marino estaskablolifto, kiu ligas la due plej dense loĝatan urbon,Borgo Maggiore, sub la monto Titano al ĝia supro, la ĉefurboSan-Marino.
Ekzistas muzeo pri historio kaj kulturo, sed ankaŭ pli malkutima muzeo pritorturo-instrumentoj kaj prisciencfikcio[13]. Ekzistas 40-minuta ekskurso pere de porturista trajneto, kiu ebmigas vidi malfacile atingeblajn vidindaĵojn de San-Marino[16].
UNESCO skribas pri San-Marino, ke ĝi estas speco de «sendependa respubliko ekde la 13-a jarcento», kaj ke ĝi fondiĝis «kiel urbo-lando en la 13-a jarcento».[17]
La urbo Borgo Maggiore, la historia urbocentro de San-Marino kun siaj stratoj, palacoj kaj preĝejoj kaj pro la aparta valoro de la pejzaĝo ankaŭ la montoTitano, sur kiu San Marino troviĝas, ricevis prestiĝan agnoskon je la 7-a de julio 2008 kaj estis samjare registrita en lamonda heredaĵo-listo deUNESCO, ĉar elstare atestante pri kultura tradicio dum pli ol 700 jaroj[9]. Sur ĉiuj tri flankoj de la monto Titano troviĝas fortikaĵo, kiu formas parton de la San-marina naciaflago.
Laŭ la deklaro pro ĝia speciala kaj universala valoro, proklamita de la Unesko-komitato pri tutmonda heredaĵo, San Marino estas unika pro la videblaj spuroj de seninterrompa longa ekzistado kiel ĉefurbo de la Respubliko, sia geopolitika kunteksto neŝanĝita kaj siaj juraj kaj instituciaj roloj, kiuj aperas en ĝia strategia situo sur la pinto de la monto Titano, en ĝia historia urbomodelo, urbaj areoj kaj multnombraj monumentoj. San Marino kune kun Borgo Maggiore kaj la monto Titano konsistigas eksterordinaran ateston pri la kreiĝo de reprezenta demokratio, kiu baziĝas sur civita aŭtonomio kaj memregado[18].