Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Samper del Salz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samper del Salz
municipality of Aragon(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo50134
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro82  (2024)[+]
Loĝdenso7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 14′ N,0° 49′ U(mapo)41.234659-0.82464160000001Koordinatoj:41° 14′ N,0° 49′ U(mapo)[+]
Alto552 m[+]
Areo11,491084 km² ( 114 9.1 084 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Samper del Salz (Provinco Zaragozo)
Samper del Salz (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Samper del Salz
Samper del Salz (Hispanio)
Samper del Salz (Hispanio)
DEC
Situo de Samper del Salz

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoSamper del Salz[+]
vdr

Samper del Salz [samPER delSALZ] estas municipo deHispanio, en la centro de lakomarkoBelĉita Kampo kies ĉefurbo estasBelchite, en la sudo de laProvinco Zaragozo (regionoAragono).

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Samper del Salz estas longeca municipa teritorio en la centro de la komarkoBelĉita Kampo inter tiuj deAzuara okcidente kaj deLagata oriente kaj ĝenerale lime kun Letux, Lagata, Moneva kaj Azuara, ĉe la rivero Aguasvivas (alfluanto de la riveroEbro). La loĝloko estas je 63 km deZaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 582 msm. Ĝi estas komunikebla nur kunLagata oriente dum sude estas nur diglago.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Petro.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento.

Plue restis grava majoritato demoriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko.

Dum laHispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Samper del Salz kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 101 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al proksima grandurbo Zaragozo.

Aktualo

[redakti |redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kajrura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, brika turo, iama muelejo de la 13-a jarcento ĉe la rivero Aguasvivas, mezepoka akvedukto,azudoj Chorro, Presa Vieja kaj Moyuelos de la 13-a jarcento ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Samper_del_Salz&oldid=7791626"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp