Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sammy Davis Jr.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sammy Davis Jr.
Persona informo
Sammy Davis Jr.
NaskonomoSamuel George Davis
Naskiĝo8-an de decembro1925 (1925-12-08)
en Nov-Jorko
Morto16-an de majo1990 (1990-05-16) (64-jaraĝa)
en Beverly Hills
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perkapa-kola kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboForest Lawn Memorial Park(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Etnoafrik-usonanojvd
Lingvojanglavd
ŜtatanecoUsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
MemorigiloSammy Davis Jr.
Familio
PatroSammy DavisRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoElvera Sanchez(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAltovise Davis(en)Traduki(1970–)
May Britt(en)Traduki(1960–1968)
Loray White(en)Traduki(1958–1959)Redakti la valoron en Wikidatavd
Infanoj4
Profesio
Okupotelevida aktoro
aktoro
kantisto
dancisto
diskografa artisto
vaudeville performer(en)Traduki
televida prezentisto
ĵazmuzikisto
teatra aktoro
filmaktoro
aŭtobiografo
distristoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1928–1990vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojRat PackRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Samuel George "Sammy" DAVIS Jr. (Harlem, 8a de decembro 1925 –Beverly Hills, 16a de majo 1990) estis usonakantisto, plur-instrumentistamuzikisto (vibrafono,trumpeto kajdrumoj),dancisto,aktoro kaj komediisto. Li estis parto de la grupo "Rat Pack" en kiu membrisFrank Sinatra,Dean Martin,Peter Lawford kaj Joey Bishop inter aliaj.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Sammy devenis de familio de dancistoj. En lamilitservo devis suferi prorasismadiskriminacio kion li superis per partopreno en spektakla ensemblo. Poste li plue ludis kun la familia trio, kio ascendis en 1947 kiam la trio malfermis la prezentadon de Frank Sinatra (kun kiu Davis tenos ekde tiam porvivan amikecon kaj konstantan artan kunlaboradon) en la Teatro Capitol en Novjorko. Poste li turneis kunMickey Rooney.

En 1954 li suferis akcidenton kaj perdon de okulo kiun li devis anstataŭi perprotezo nome vitra okulo. Durante la rekupero, li konvertiĝis aljudismo, ĉar li trovis komunajn punktojn inter la subpremado suferita de la komunumoj kaj de nigruloj kaj de judoj. La vundoj ne bremsis lian karieron, li produktis diskojn, partoprenis en filmoj kaj en televidprogramoj, inter iliAnna Lucasta (1958, kun Eartha Kitt),Porgy and Bess (1959, kun Dorothy Dandridge kajSidney Poitier) kajThe Frank Sinatra Show (1958). En tiu epoko Davis debutis enBroadvejo, protagoniste en la sukcesamuzikalo de 1956Mr. Wonderful, kun samfamilianoj kaj alia legenda dancistino, nome Chita Rivera.

Kun membroj de la legenda grupoRat Pack, nome Sinatra, Dean Martin, Peter Lawford kaj Joey Bishop, li ludis en festoj de la noktokluboj deLas Vegas kajLos Angeles. Davis aperis kun membroj de la grupo en filmoj kielOcean's Eleven (1960),3 Sargents (1962) kajRobin kaj la 7 sonoriloj (1964). Davis krome ludis aparte ankaŭ en filmoj kielViro nomita Adamo (1966), kunLouis Armstrong kaj lia protektulino dancistino kaj kantistino Lola Falana aŭ en sukcesa muzikalo de Bob Fosse nomeSweet Charity (1969) kunShirley MacLaine.

Dum la1960-aj jaroj li partoprenis aktive en lausona movado por la civilaj rajtoj, kaj partikukare en lamarŝo de 1963 en Vaŝingtono kaj malakceptis ludi en dancejoj kaj noktokluboj rase diskriminaciitaj, pro kio oni konsideris lin unu de la ĉefaj defendantoj de la rasintegrigo en Las Vegas kajMiami Beach. Davis ankaŭ defiis la tiaman maltoleremon kiam edziĝis en 1960 kun la sveda aktorino May Britt kiam lainterrasaj geedzecoj estis malpermesitaj jure en 31 usonaj subŝtatoj. La PrezidentoJohn F. Kennedy fakte petis al la paro, ke ili ne aperu en lia ekposedo, por ne kolerigi blankulojn de Suda Usono.

Parta diskaro

[redakti |redakti fonton]

Decca Records

[redakti |redakti fonton]
  • 1955 Just for Lovers
  • 1955 Starring Sammy Davis Jr.
  • 1956 Mr. Wonderful
  • 1956 Here's Looking at You
  • 1957 Boy Meets Girl
  • 1957 Sammy Swings
  • 1958 Mood to Be Wooed
  • 1959 Porgy and Bess
  • 1959 Sammy Davis Jr. at Town Hall
  • 1960 Got a Right to Swing
  • 1960 Sammy Awards
  • 1961 Mr. Entertainment
  • 1963 Forget-Me-Nots for First Nighters
  • 1965 Try a Little Tenderness

Reprise Records

[redakti |redakti fonton]
  • 1961 Wham of Sam!
  • 1962 All-Star Spectacular
  • 1962 Belts the Best of Broadway
  • 1963 As Long As She Needs Me
  • 1963 Johnny Cool
  • 1963 Sammy Davis Jr. at the Cocoanut Grove
  • 1964 California Suite
  • 1964 Salutes the Stars of the London Palladium
  • 1964 Sings the Big Ones for Young Lovers
  • 1964 The Shelter of Your Arms
  • 1965 Our Shining Hour
  • 1965 Sammy's Back on Broadway
  • 1965 If I Ruled the World
  • 1965 The Nat King Cole Songbook
  • 1966 The Sammy Davis Jr. Show
  • 1966 The Sounds of '66
  • 1966 That's All!
  • 1966 Man Called Adam
  • 1966 Sammy Davis Jr. Sings and Laurindo Almeida Plays
  • 1967 Sings the Complete 'Dr. Doolittle'
  • 1968 Lonely Is the Name
  • 1968 I've Gotta Be Me
  • 1968 Salt and Pepper
  • 1969 The Goin's Great

Motown Records

[redakti |redakti fonton]
  • 1970 Something for Everyone

MGM Records

[redakti |redakti fonton]
  • 1972 Sammy Davis Jr. Now
  • 1977 In Person '77
  • 1979 Hearin' Is Believin'

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sammy_Davis_Jr.&oldid=8600990"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp