Salmoneo | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Eolo |
Patrino | Enareto |
Edzo/Edzino | Alcidice • Sidero |
Infanoj | Tiro |
Laŭ lahelena mitologio,Salmoneo (el lagrekaΣαλμωνεύς, «amata de la diino Salmo») estis perversa[1] reĝo deTesalio kajEliso, kaj fondinto de la urboSalmonio, en okcidentaMesenio[2]. Li estis filo de la reĝoEolo,eponimo de laeolianoj, kaj deEnareto (ankaŭ nomatajLaodico aŭIfiso, laŭ alternativaj versioj); do fratoj liaj estisAtamaso,Sizifo[3],Kreteo,Periero,Dejoneo,Kanako,Alkiono kajPerimedo. Diversaj rakontoj asertas tamen, ke li estis filo deAtamo[4], aŭ deZeŭso kajProtogenio.
Salmoneo regis Tesalion kelkajn jarojn, sed poste li gvidis koloniigan ekspedicion de eolianoj al okcidentaPeloponezo. En Mesenio, li fondis la urbon Salmonio, proksime de la fonto deEnipeo, loka rivero alfluanta enAlfeon[4]. Li prezidis la unuajn funebrajn ludojn enGrekio: tiujn honore alAzano, filo deArkaso. Pro tio, ke la spektantaro sciis nenion pri ĉar-konkursoj, oni ne liberigis la vojon de la konkursantoj, kaj partoprenanto nomiĝintaEtolo surveturigis kelkajn el ili. PrincinoApiso mortis pro tio, do Salmoneo elpatrujigis Etolon, kiu donis sian nomon al la lando de li koloniita pro la ekzilo[5].
Salmoneo havis filinon, la belegan princinonTiro, sed lia edzinoAlkidiko mortis dumnaske. Post kelkaj jaroj, Salmoneo edziniĝis denove, alSidero[6], kiu kruele mistraktadis sian duofilinon, ĉar ŝi kulpis Tiron pri ilia ekzilo el Tesalio. Salmoneo kaj sia frato Sizifo malamis unu la alian, ĉar tiu lasta estis la plej maljuna, do la logika heredinto de Eolo anstataŭ lia frato. Sizifo konsideris sian fraton uzurpinto, kaj pro scii la manieron lin mortigi li konsultisapolonan orakolon. La divenisto aŭguris ke se li edziĝus al sia nevino Tiro, ili ekhavus infanojn kiuj mortigos Salmoneo. Sciante nenion, Tiro konsentis, edziniĝis al sia onklo kaj naskis du bebojn al li. Sed kiam ŝi malkovris la veran celon de ilia geedziĝo, ŝi mortigis sian idaron, plendolore sed fidele al ŝia patro. Ruze, Sizifo publike kulpis Salmoneon pri la krimo, do la loĝantaro forpelis la reĝan familion el la lando.
Laŭ alternativa aŭ kompletiga versio, Tiro enamiĝis en Eliso al la rivero Enipeo, kiu rifuzis ŝiajn proponojn. Tamen,Posejdono profitis la sentojn de la princino kaj, aliformite en Enipeo, allogis kaj seksperfortis ŝin. El tiu fia ago naskiĝis la ĝemelojPeliaso kajNeleo[7]. Tiro rakontis la okazintaĵojn al sia patro, sed Salmoneo nenion kredis kaj pensis, ke Sizifo kulpis pri la gravediĝo de sia filino kaj ordonis forlasi la bebojn sur monto kaj eĉ mortigi la princinon, sed la venĝo de Zeŭso preventis tion[8]. Plia versio rakontas ke estis Tiro, tiu kiu lasis siajn filojn en kamparo, pro timo al la reago de Sidero[9].
Salmoneo iĝis tiel orgojla kaj malpia reĝo, ke li neis oferadon al la gedioj kaj eĉ ordonis liajn regatojn honori lin laŭ la epitetoZeŭso. Li konstruis latunan ponton, sur kiu li rapidege veturis per sia militĉaro por tiel imiti tondron. Por pliigi la efikon, li ligis sekigitan ladon kaj kaldronojn al la ĉaro, dum li ĵetis torĉojn en la aeron por reprezenti fulmojn. Kelkaj el tiuj torĉoj bruligis senkulpajn homojn, do Salmoneo iĝis ege malamata de sia popolo. Pro tiuhibrisa peko, la vera Zeŭso frapis lin per sia tondrokojno kaj detruis la salmonean ĉefurbon kaj ĝian loĝantaron[9][10][11][12]. LaŭVergilio, Salmoneo ricevis plian punon enTartaro, kie oni suferigis lin por ĉiam[13].
Kontraŭ ĉia probablo, la filoj de Tiro kaj Posejdono fine supervivis kaj, plenkreskite, murdis Sideron kaj liberigis ilian patrinon. Neleo deklaris sin reĝo de la lando, kaj fondis novan ĉefurbon,Pizon. El ili fondiĝis reĝa familio kies membroj elstaris en multaj mitaj rakontoj, kiaj tiu pri latroja milito aŭ la ekspedicio de laargonaŭtoj.
Sofoklo teatrigis la travivaĵon de Salmoneo per perdita verko, samnoma.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj deTesalio | Poste: |
---|---|---|
Eolo | Salmoneo | Sizifo |
Antaŭe: | Mitaj reĝoj deSalmonio | Poste: |
---|---|---|
- | Salmoneo | Neleo |
LaŭFrazer, oni supozis ke la unuaj grekaj reĝoj kapablis produkti pluvon por kreskigi la kultuvaĵojn, per imitado de tondro kaj fulmo en la karaktero de Zeŭso[14]. LaŭKranono, troviĝis enTesalio bronza milita ĉaro, kiun onis frapadis dum arida periodo por, kune kun preĝoj kaj oferoj, alvoki pluvon[15].
Joseph Warton konsideris ke per la priskribo de Salmoneo en Tartaro, Vergilio celis kontraŭi la tiaman kutimon diigi homojn. Tamen, la plimulto de la mitologiistoj taksas tiun interpreton erara, ĉar ĝi ne koheras kun la ĝenerala sinteno de la vergilia verkaro.
Reinach asertis ke la rakonto pri Salmoneo frapita de fulmo estas simpla misinterpreto de bildo, sur kiu tesalia magiisto aperis portante pluvon kaj fulmadon el ĉielo. El tio devenis la ideo, ke li estis viktimo de la venĝemo aŭ ĵaluzo de Zeŭso kaj ke la bildo prezentis lian punon[16].