![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Salicornia | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Salikornio,[1] nome lasalikornioj, estas genro de 60 specioj de plantoj deHalofitoj apartenanta al lafamilio de laAmarantacoj, laŭ la klasifika sistemiko APG 3a (2009). En laklasika klasifiko, ĝi apartenis al tiu de laChenopodiaceae.
Etimologie la nomo derivas el latinaj vortojsal, la salo kajcornu la korno.
Tiu genro enhavas multnombrajn speciojn kaj estas malfacile rekoni la specojn: sur lafrancaj bordoj, oni povas citi ĉefe speciojn kiel la Salikornio de Eŭropo (Salicornia europaea),Salicornia emerici,Salicornia ramosissima,Salicornia disarticulata, ktp. EnNordameriko, la Salikornio de Virginio (Salicornia depressa).
Temas pri ĉiujaraj plantoj, malaltaj, pulpohavaj, kiuj kreskas sur riĉaj grundoj en mara salo (natria klorido). Ili estas konstituitaj de branĉetoj cilindroformaj kiuj ŝajnas artikigitaj kaj estas finitaj de fekundaspiko. La folioj estas reduktitaj al kontraŭaj ingoj du al du.
Unu el la specio, nomeSalicornia europaea ĉeestas en la zonoj harditaj de ĉiuj kontinentoj. Alta de proksimume 20 cm, ĝi estas vastigita en Francio sur ĉiuj maraj bordoj kaj enLoreno en la salaj marĉoj (lando de la Saulnois kie ĝi estas protektita). Ĝiaj teneraj ŝosoj estas manĝeblaj. Konfititaj envinagro, ili konsumiĝas kiel antaŭmanĝo, aŭ en omleto aŭ en lasalatoj. Oni povas ankaŭ prepari ilin kiel verdaj fazeoloj.
Oni uzas ankoraŭ hodiaŭ por produkti vegetalan sodon, kiu estis en la pasintaj tempoj uzita por la fabrikado desapo kaj kiu eniras ankoraŭ hodiaŭ en la komponon de la sapo de Halepo. Sodo devenante de la brulo de la salikorno servis ankaŭ por produktivitron (de kie la angla nomo de la salikornio,glasswort). Ankaŭ, al la 14a jarcento, oni rakontas ke la vitristoj delokis siajn atelierojn laù lokoj de kreskado de tiu planto.
En Francio, la plimulto de la salikornio produktita estas kolektita en bordoj de maro kaj pli aparte en la zonoj de salaj marĉoj. Lagolfo de Somme,Bretonio,Vendée kajCharente-Maritime estas la ĉefaj zonoj de kolektado de natura salikorno.Oni rikoltas salikorniojn inter la monatoj de majo kaj aŭgusto.
La salikornio, riĉa je oleoj, estas ankaŭ konsideritaj kiel fonto debiobrulaĵo: pro sia kapablo kreski en aridaj teroj kaj por esti nutritaj enmarakvo.
La specioSalicornia fruticosa aŭ «markoralo», kiu povas ankaŭ esti konsumita de la sama maniero, estas de nun klasigita en la najbara ĝenroSarcocornia. Ĝi nomas sin sekve nunSarcocornia fruticosa. Alia najbara planto estas la salikorna staŭdo (Sarcocornia perennis) kiu foriris en la pasintaj tempoj de la ĝenroSalicornia.
En la francarespublika kalendaro, la 12a tago de la monato deTermidoro estas nomita "Salicorne".