Salamino (heleneΣαλαμίς,latineSalamis) estas greka insulo, fermanta istmon de Eleŭsina boko en norda parto deSarona golfo deEgea maro, proksimume 20 kilometrojn okcidente de laAteno en videbla distanco de la havenoPireo. Per etendaĵo de 93 km² ĝi estas la plej granda el laSaronaj insuloj. La plej alta punkto de la kalkŝtona masivo kreanta Salaminon atingas altitudon 365 metrojn super la marnivelo.
Mapo de la insulo
La insulo havas ĉirkaŭ 35 mil loĝantojn, apartenas al la regiona unuo "Insuloj" en la regionoAtiko, kaj tuta ĝia areo apartenas al la urboSalamino. La insulo Salamino estas preferata celo por loĝantoj de atena aglomeraĵo. Ankaŭ estas ĉi tie lokita la ĉefa bazo de la greka milita ŝiparo.
Laŭ la mita sciigo estis en tempo de laTroja milito reganto de Salamino la reĝoTelamono, kies filoAjakso apartenis antaŭ Trojo al la plej bravaj grekaj batalantoj.
En turnopunkto de la 7-a kaj la 6-a jarcento a.K. rivalis pri la insulo, situanta inter ili, urbojMegaro kaj Ateno. Fine ĝi fariĝis parto de la atena latifundio.
En mara malvastejo ĉe orienta bordo de la insulo okazis fine de septembro de la jaro 480-a a.K. maraBatalo de Salamino, en kiu kunigita greka ŝipanaro sub gvido deTemistoklo akiris decidan venkon super nombre pli forta persa floto.