Laŭ la stato de 2020 en la insulopartoSaint Martin vivis32 358 loĝantoj sur areo de53,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de608 loĝantoj/km².
Administra centro estas la loĝlokoMarigot, kiu tamen ne havas la titolon "ĉefurbo".
Sint Maarten estas la nederlanda nomo por la suda parto de la insulo kaj estas sendependa lando. Ekde la 10-a de oktobro 2010 Sint-Maarten akiris apartan statuson (Status Aparte) kaj do ne plu estas parto de laNederlandaj Antiloj (kiuj cetere ne plu ekzistas nuntempe). Laoficiala lingvo estas la nederlanda. Sint Maarten havas la statuson de transmara lando kaj teritorio kaj ne estas parto de la Eŭropa Unio.
Ĝis la 22-a de februaro2007 Saint-Martin estis simpla komunumo de Francio en ladepartementoGvadelupo, kaj kune kun la najbara insuloSaint-Barthélemy (france por "Sankta Bartolomeo") konsistigisarondismenton de Gvadelupo, la "arondismento Nordaj Insuloj" (francearrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomataarrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbaraSaint-Barthélemy,transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer aŭ mallongeCOM).
Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas alEŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento.
Lavaluto deSaint-Martin estas laEŭro, kaj lausona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.