satelita bildo de Saint-BarthélemySituola insula haveno
Saint-Barthélemy (aŭ mallongeSaint Barts, ambaŭ formojfrance por "Sankta Bartolomeo") estas insulo de laMalgrandaj Antiloj en laKariba Maro. Ekde februaro2007 la insulo estastransmara kolektivo deFrancio. Ĝi havas areon de 24 km² kaj 9 131 loĝantojn, do proksimume 380 loĝantojn po km². La geografiaj koordinatoj estas 17° 55′ norde kaj 62° 50′ okcidente, situante proksimume 35 kilometrojn sudoriente de la insulo Saint Martin, kaj nordoriente de la nederlandaj insulojSaba,Sint Eustatius, kaj la sendependa lando deSankta-Kito kaj Neviso.
La tuta insulo estas unukomunumo de Francio. Ĝis februaro 2007, kune kun la najbara insulopartoSaint-Martin (france por "Sankta Marteno") ĝi konsistigisarondismenton de latransmara departementoGvadelupo de Francio, laArondismento Nordaj Insuloj (francearrondissement des Îles du Nord, alternative ankaŭ foje nomataarrondissement Saint-Martin - Saint-Barthélémy. Administra centro de Saint-Barthélemy estas la loĝlokoGustavia, kiu ankaŭ enhavas la ĉefan havenon, tamen ĝi ne havas la titolon "ĉefurbo" - administra sidejo de la arondismento estas la loĝlokoMarigot en la najbaraSaint-Martin.
Sankta Barthélemy estis dum multaj jaroj franca komunumo konsistiganta parton deGvadelupo, kiu estas eksterlanda regiono kaj departemento de Francio. En 2003 la insulo voĉdonis porsecesio de Gvadelupo por krei apartaneksterlanda kolektivumon (collectivité d'outre-mer) de Francio. La kolektivumo estas unu el kvar teritorioj inter laDeventaj Insuloj en nordorientaKaribio kiuj konsistigas lafrancajn antilojn, kune kun Saint Martin,Gvadelupo (200 kilometrojn (120 mejlojn) sudoriente), kajMartiniko.
Saint Barthélemy, vulkana insulo plene ĉirkaŭita de malprofundaj rifoj, havas areon de 25 kvadrataj kilometroj (9.7 kvadrataj mejloj) kaj loĝantaro de 9961 laŭ la censo de januaro 2017. Ĝi estas la nura Karibia insulo kiu estis sveda kolonio dum ajna grava tempo (antaŭ la fino de laNapoleonaj Militoj, Gvadelupo estis sub sveda regado dum jaro antaŭ la Traktato de Parizo). Ĝi restis tiel dum preskaŭ jarcento antaŭ ol ĝi revenis al franca regado postreferendumo. Simboleco de lasveda blazono, la Tri Kronoj, ankoraŭ aperas en la blazono de la insulo. Tamen la lingvo, kuirarto, kaj kulturo estas klarefrancaj. La insulo estas populara turisma celloko dum la vintra feria sezono, plejparte por la altranga, luksa turisma merkato.
Ĝis la 22-a de februaro2007 Saint-Barthélemy estis simpla komunumo de Francio en ladepartementoGvadelupo. Ekde tiu dato ĝi estas, samkiel la najbaraSaint-Martin,transmara kolektivo de Francio (Collectivité d'outre-mer (COM). Krom la formala distingiĝo malmulte ŝanĝiĝis: la administrado daŭre samas al tiu de kutima komunumo, daŭre la teritorio apartenas alEŭropa Unio kaj ne-francoj el alia lando de la Eŭropa Unio kunvoĉdonas pri la komunuma parlamento. Lavaluto deSaint Barthélemy estas laEŭro, kaj lausona dolaro nur en iuj vendejoj aldone akceptiĝas kiel pagilo.
La insulo origine estis loĝata de la etnokariboj. Dum la jaro1493 la navigistoKristoforo Kolumbo malkovris kaj nomis ĝin laŭ sia frato Bartolomeo.
Dum1648 francajkoloniistoj setlis sur la insulo. Dum1651 la franca reĝo tamen vendis la insulon al laordeno de Malto. Kvin jarojn pli poste, dum1656, la karibaj indiĝenoj tamen forpelis la eŭropanojn de la insulo, ĝis dum la jaro1763 denove francaj setlistoj ekvivis sur la teritorio.
Dum1785 la reĝoLudoviko la 16-a de Francio interŝanĝis la liaopinie relative senvaloran insulon kontraŭ komerca rajto en la haveno deGotenburgo kun la reĝoGustavo la 3-a de Svedio. Saint-Barthélemy eĉ ne havis proprajn provizojn de subtera trinkakvo, tial ke akvo devis esti alportata de la najbaraj insuloj. Laŭ la sveda reĝo Gustavo nomiĝis la ĉefa insula loĝlokoGustavia. Laŭ statuso de libera komercado lahaveno ekprosperis ĝis dum1852 granda fajro detruis gravajn partojn de Gustavia.
La 10-an de aŭgusto1877 la franca ŝtato reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000francaj frankoj.
Sur la insulo ekzistasflughaveno, kiu nomiĝas kiel la insulo (ĝiaIATA-kodo estasSBH). Pilotoj de privataj aviadiloj, kiuj volas surteriĝi tie, bezonas specialan licencon, ĉar la surteriĝo pro daŭre ŝanĝiĝantaj ventoj kaj la monta situo relative danĝeras.
Ĉiusemajna revuoJournal de St. Barth eldoniĝas en lafranca lingvo. ĝiaanglalingva mallongigita versio eldoniĝas kielSt. Barth Weekly nur dum la vintraj monatoj (por anglalingvaj turistoj). Pro la populareco de la insulo je riĉaj kaj famaj homoj, la altmoda revuoL'Officiel eldonas sezonan lokan eldonon. Alia turisma informo haveblas ĉe la flughaveno kaj en la oficejoj de la Turisma Aŭtoritato.[2]
La insulo ne havas lokan televidan dissendstacion. Tamen, la insulo havas tri radiokanalojnFM, kaj du uzas ripetilojn. La insulo havas plene alirebla telefona sistemo kun kapablo de rekta konekto je fiksaj kaj sendrataj sistemoj.[3]
Populara legendo rilata al Saint Barthélemy prirakontas maristan brutulon, kiu rabis hispanajn ŝipojn. Franca pirato Daniel Montbars, kiun oni kromnomis "Montbars la Ekstermisto", venis al Saint Barthélemy kaj kaŝis la rabaĵon en la sablohavaj golfetoj ĉe Anse du Gouverneur.[5]