Malneta versio
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonValendas-Sagogn (stacidomo). |
Sagogn | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 47′ 24″ N9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O /46.79000; 9.25500(mapo)Koordinatoj:46° 47′ 24″ N9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O /46.79000; 9.25500(mapo) |
Areo | 6,85 km² |
Alteco | 779 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7152 |
Komunumkodo | 3581 |
![]() | |
Sagogn (malnovagermanlingva kaj ĝis1943 oficiala nomo:Sagens) estas komunumo de lakomunumaro Ilanz kaj ladistrikto Surselva enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 661 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
Sagogn situas ĉe la suda bordo deRejno en la ebenaĵo de Gruob en oriento deSurselva. La ebenaĵo Gruob estas la fundo de iama lago, kiu estiĝis antaŭ 10000 jaroj pro natura baraĵo de la prahistoria rokofalo de Flims. La komunumo konsistas el la du vilaĝojVitg Dadens (Vilaĝo Interna) kajVitg Dado (Vilaĝo Ekstera). Oriente de Sagogn komenciĝas la Rejnravino tra la restaĵoj de la flimsa montofalo.
La komunumo Sagogn limas en nordo alLaax, en nordoriento alFlims, en oriento alVersam, en sudoriento alValendas, en sudo alCastrisch, en okcidento alSchluein, kaj en nordokcidento alFalera.
Tra Sagogn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 deTamins traIlanz al laOberalppasejo. Sagogn estas konektita al la publika transportreto per lapoŝtaŭtolinio deLaax alIlanz.
La unua dokumenta mencio de Sagogn datiĝas el la jaro765 kielSecanio. Dummezepoko la Burgo Schiedberg estis la sidejo de la Senjoroj de Sagogn. Sagogn tiam estis la centro de la tribunalejo Gruob, kiun rolon en la jaro1380 transprenis la urboIlanz. La Burgo Schiedberg en1390 estis abandonita. La Kastelo Apsermont en Vitg Dado estis de1390 ĝis1538 la sidejo de laepiskopa administracio pri la anoj de la Diodoma Federacio en la regiono Surselva. Vokto tie tribunalis dufoje jare, sed en la malfrua mezepoko la administracio de Gruob transiris pro la ekonomia signifo de la kreskanta najbara urbo al Ilanz.[1]
|