Safed (hebree:צְפַת, [cfat]) estas urbo en laNorda Distrikto deIsraelo. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis35 700 loĝantoj sur areo de29,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 221 loĝantoj/km². Laŭ laIsraela Centra Oficejo de Statistiko en2003, ĝi havas 26.600 loĝantojn.
Krome, ĝi ankaŭ estas konsiderita la regiona "ĉefurbo" de lasupra Galileo la plej norda regiono de Israelo.
Safed estas rigardata kiel unu el la judajKvar Sanktaj Urboj, kunJerusalemo,Tiberiado, kajHebron, kaj ĝi estas centro por laKabalo, formo de juda mistikismo. Ĝi ankaŭ estas fama kiel populara feriejo kun plaĉaj someroj kaj neĝaj vintroj kun multe da plantaĵo danke al ĝia alteco de 900 metroj kaj alta precipitaĵo.En la centro de la urbo estas fortreso de la tempo de krucmilitiroj.
Dum ĉirkaŭ 20 jaroj, ĝis2014, Safed ankaŭ havis ĝemelan aliancon kun la urboLilo /Lille,Francio. Post laOperaco Ŝirma Marĝeno, la Urba Konsilio de Lilo, kiu havas similan aliancon kunNablus, unuflanke decidis frostigi la ĝemelan aliancon en protesto kontraŭ la agoj de Israelo en laGaza Sektoro.