Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Saadianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elSaadioj)
Saadianoj
Dinastio
dinastio • historia lando
Apero1549vd
Fino1659vd
Religiosunaismovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr
la saadiana regno dum sia plej granda etendiĝo (ĉ. 1591)

LaSaadianoj (arabe,عديون (saʿdīyūn) ,tamazirte ⵉⵙⵄⴷⵉⵢⵏ (Isɛdiyen) estis islama dinastio kiu regis de 1549 ĝis 1664 superMaroko.

Regantoj

[redakti |redakti fonton]

Sub la regado de lavatasidoj (1465–1549) Maroko estis en granda krizo, ĉar la dinastio nur havis malgrandan aŭtoritaton kaj povis kontraŭstariPortugalujon. Finfine la vatasidoj sub ĝiaŝerifoAbu Abdallah al-Qaim (1509–1517) transprenis la potencon. Per la konkero de la portugalaAgadiro la Saadianoj gajnis grandan subtenon kaj povas konkeri en la 1549 laŭattasidojn.

La sultanojMohammed eŝ-Ŝejĥ (1549–1557) kajAbdallah al-Galib (1557–1574) devis batali unue kontraŭ laosmanoj, kiuj intervenis en la okcidentaMagrebo kaj konkeris 1554 dum ia tempoFeson. La tronon povis konkeriAbu Marŭan Abd al-Malik (1576–1578) kun la helpo de la Osmanoj. Kiam la portugala reĝo Sebastiano la 1-a volis reentronigiAbu Abdallah (1574–1576) la invada armeo malvenkisapud Ksar el-Kebir.

Post la morto de Abu Marŭan Abd al-Malik en la batalo,Ahmad al-Mansur fariĝis reganto de 1578 ĝis 1603. Sub ties regado Maroko atingis ekonomie kaj kulture tre prosperajn jarojn. La regno vigle komercis kunAnglujo. Por pli bone kontroli latrasaharan komercon al Mansur detruis la konkurencon de laSonhaja regno ĉe laNiĝero kaj detruis la komercajn centrojnGaon kajTimbuktuon en la jaroj 1590–1591.

Post la morto de al-Mansur ekestis bataloj inter la sekvantoj. Dum tiu tempo Maroko akceptis multajnmoriskojn, kiuj estis forpelitaj el Hispanio. Parto de ili eksetlis en Sale, kie ili de 1603 kaj 1668 fondis sendependanBou-Regreg (DMG Abū Raqrāq). En la jaro 1626 ladila frataro perdis Feson kaj en la jaro 1659 laAlavidoj konkerisMarakeŝon. Per tio finiĝis la regado de la saadianoj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Ulrich Haarmann:Geschichte der Arabischen Welt. Herausgegeben von Heinz Halm. 4. überarbeitete und erweiterte Auflage. C. H. Beck, München 2001,ISBN 3-406-47486-1 (Beck's historische Bibliothek).
  • Stephan Ronart, Nandy Ronart:Lexikon der Arabischen Welt. Ein historisch-politisches Nachschlagewerk. Artemis Verlag, Zürich u. a. 1972,ISBN 3-7608-0138-2.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Saadianoj&oldid=8883074"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp