Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Saŭromuzeo Aathal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saŭromuzeo Aathal
 
Estas
muzeo de natura historio,scienca muzeo,memora institucio[+]

Koordinatoj47° 20′ 20″ N,8° 45′ 43″ O(mapo)47.3388222222228.7618805555556Koordinatoj:47° 20′ 20″ N,8° 45′ 43″ O;CH1903: 700002 / 243950(mapo)

Estiĝo1993
Poŝtkodo8607[+]

Saŭromuzeo Aathal (Svislando)
Saŭromuzeo Aathal (Svislando)
DEC

Map
Saŭromuzeo Aathal

Vikimedia Komunejo:  Sauriermuseum Aathal[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

LaSaŭromuzeo Aathal estas muzeo pri dinosaŭroj enSeegräben enKantono Zuriko,Svislando. Ĝi estas monumento de nacia signifo.

Situo

[redakti |redakti fonton]

La muzeo situas ĉe la kantona ĉefvojo interUster kajWetzikon borde de la riveroUstermer Aa en la setlejo Unteraathal en la komunumoSeegräben. La muzeo troviĝas en la domoj de la iama ŝpinfabriko Aatal, kiu estas parto de laIndustrilernopado de Zurika Oberlando. La iamaj fabrikdomoj estas sub protekto de la federacio kaj formas kun la muzeo mem parto de la nacia monumento.

Kolekto

[redakti |redakti fonton]
Saŭromuzeo Aathal

La muzeo posedas riĉan palaontologian kolekton kun 200 ekspoziciaĵoj, inter kiuj troviĝas dinosaŭroj el la tuta mondo, de la etsaŭro ĝis la 23 metrojn longabrakiosaŭro-skeleto, Diplodokuso, Kamarasaŭro, Apatosaŭro, Saŭropodobebo, Otnielio, Stegosaŭro kaj la viandomanĝanta alosaŭro, flugsaŭroj, grandaj marsaŭroj kajfosilioj dekambrio ĝis laglaciepoko.

La muzeo ankaŭ funkciigas propran fosejon en la usona ŝtatoVajomingo. La fosteamo en Vajomingo ek de 1990 faris diversajn gravajn trovojn kiel ekzemple du preskaŭ komplete konservitaj alosaŭro-skeletoj kaj du same bone konservitaj stegosaŭro-ekzempleroj.

Flanke de la muzeo situas ankaŭ mineraloga muzeo kaj mineralvendejo.

Atingebleco

[redakti |redakti fonton]

La muzeo facile atingeblas per la trajnlinioj S14 kaj S9 deZuriko,UsterWetzikon ĝisAathal. De Uster estas biciklovojo ĝis la muzeo.

Horaro

[redakti |redakti fonton]

La muzeo estas malfermita marde ĝis sabate de la 10-a ĝis la 17-a horo kaj dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a horo. Lunde ĝi estas fermita kiel la plej multaj muzeoj enKantono Zuriko.

Asocio por la subteno de la saŭromuzeo

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas Asocio por la subteno de la saŭromuzeo (engermana lingvo:Verein zur Förderung des Sauriermuseums) kies celo estas la financa subteno de la muzeo kaj de la esplorlaboro pri saŭroj. La membroj de la asocio rajtas senpage viziti la muzeon kaj ricevas la informojn pri la diversaj aktivecoj de la muzeo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Oficiala retejo de la Saŭromuzeo Aathal

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • La muzeo vidita de la vojtransirejo
    La muzeo vidita de la vojtransirejo
  • Triceratopo antaŭ la Saŭromuzeo Aatal
    Triceratopo antaŭ la Saŭromuzeo Aatal
  • Enirejo de la Saŭromuzeo Aatal
    Enirejo de la Saŭromuzeo Aatal
  • La muzeo vidita de la vojtransirejo
    La muzeo vidita de la vojtransirejo
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Saŭromuzeo_Aathal&oldid=8444995"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp