Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Saša Pilipović

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je10 nov. 2023.
Saša Pilipović
Kabaredo dum UK 2008
Kabaredo dumUK 2008
Persona informo
Naskiĝo16-an de marto1963 (1963-03-16) (62-jaraĝa)
en Kragujevac
LingvojEsperantoserbokroataserba
ŜtatanecoSerbioRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoaktoro
esperantistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr
Spektaklo de Saša Pilipović dum la92-a SAT-Kongreso

Saša PILIPOVIĆ (naskita en 1963) estas profesia aktoro elKragujevac,Serbio, fondinto de scenejoShelter ĉe lateatro"Joakim Vujić" en Kragujevac.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Li estis membro deSEK en Zagrebo kaj kun la sama teatra trupo ludis en 1987 enIJK-Krakovo la teatraĵon deKarel ČapekInsektoj. De 1987 ĝis 1991 li laboris kielanoncisto de Esperanto-elsendoj deRadio Zagrebo,Kroatio, kie li tiam vivis. Li partoprenis multajnTEJO-kongresojn kaj laUKon en Kubo, ludante kunVida Jerman. Poste li ludis kunjagodina gimnazia teatra trupo la teatraĵonRekviemo por la perdintoj deVladimir Krstić dum laUK en Montpeliero, kaj li sukcesplene partoprenis laUK-on en Zagrebo, ludante kun sia kolegoMilić Jovanović la komedionMalfermilo. Li ludis ankaŭ la komedionAmo per proverboj kun Vida Jerman en laFortaleza UK en Brazilo, kajKabaredo kunSanja Matejić enGotenburga UK. Li prezentis kunShelter ScenoKiel mortigi sian edzinon deAntonio Amurri en Esperanto-traduko deTereza Kapista en la90-a Universala Kongreso de Esperanto enVilno,Litovio.

Verda Banano

[redakti |redakti fonton]
Verda Banano dum la 80a Hispana Esperanto-Kongreso

Verda Banano estas teatra duopo kiu prezentas kabaredajn skeĉojn pri esperantistoj. Saša Pilipović kunGeorgo Handzlik prezentas originalajn kaj tradukitajn komediojn sur Esperantaj scenejoj vekante ridon en dekoj da landoj.[1] Ili ekzemple prezentis sian kabaredon dum la 80a Hispana Esperanto-Kongreso en 2022, la 74-a IFEF-kongreso en Antverpeno kaj la 100-a Germana Kongreso en Braunschweig en 2023

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Kultura programo de la Germana Kongreso 2023https://www.esperanto.de/de/node/2604

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Saša_Pilipović&oldid=9203970"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp