The page has not been checked
SOČNE (Slepecká organizace českých nevidomých esperantistů = Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) estis organizo de blinduloj enĈeĥoslovakio inter la du mondmilitoj.
En 1832 estis en Prago fondita instituto Klár por edukado de blinduloj. En 1904 instruisto de la edukejo, nevidanta muzika komponistoKarel Emanuel Macan, estis atentigita de kelkaj personoj, ke franca profesoroThéophile Cart rekomendas al blinduloj la internacian lingvon Esperanto por reciproka komunikado, eĉ enbrajla skribo, ĉar tio faras la instruadon pli stimula. Lernado estas pli amuza, oni lernas samtempe internaciajn vortojn, legas verkojn de mondliteraturo, la cerbo estas ekzercata. Macan komence ne tre entuziasmis por la afero, sed li decidis provi. Ricevinte permeson de la direktoro, li mendis lernolibrojn kaj eklernis mem, poste komencis instrui lernantojn.
Paŝon post paŝo la lingvo lin ravis kaj li fariĝis ĝia fervora propagandanto. La laboron rompis launua mondmilito, sed baldaŭ post ĝia fino kaj ekesto deĈeĥoslovakio li denove aktivigis ĉirkaŭ si siajn vidantajn kunlaborantojn (Stanislav Stejskal,Božena Vlčková,Vuk Echtner k.a.). Stanislav Stejskal en 1920 fondis brajlan esperantlingvan gazetonAŭroro kaj redaktis ĝin. La ĉeĥaj esperantistaj blinduloj aranĝis la unuan kongreson de blindaj esperantistoj enPraha en1921, kiam en Praha okazis ankaŭ la 13-a Universala Kongreso de Esperanto (la 7-a de tiamaUEA) kaj estis fonditaSAT. En la sekva jaro la ĉeĥaj blindaj esperantistoj laŭ propono de Stejskal fondis sian organizon SOČNE, kies prezidanto estis K. E. Macan ĝis sia morto en 1925. La nombro de la membroj estis ĉirkaŭ sesdek.
Poste mankas informoj, sed en 1934 nekrologo priEmilie Wildmannová informas, ke ŝi mortis kiel prezidantino de SOČNE, kaj en 1935 en Mond-Ekspozicio pri Blindula Preso en Prago nova prezidanto de SOČNE, komponisto Antonín Kuchař, kun nova redaktoro de Aŭroro, Vuk Echtner prezentis la servojn, kiujn Esperanto proponas al blindularo.
SOČNE eldonis por sia membraroRaportaron de la „Unua“, transskribis al brajla skribo lernolibron deJulie Šupichová kaj vortaron deKühnl-Procházka kaj multajn beletraĵojn. Tiuj ĝis nun restis en la blindula biblioteko en Prago, kiu laŭ sia fondinto nomiĝas Macan-biblioteko (Macanova knihovna).