OSI-modelo kun interretaj protokoloj deTCP-IP-stako
Kable kaj senkable:WAN (ekz. lainterreto),MAN,LAN,PAN.
Nur senkable:IPN,WMAN,WLAN (Wi-Fi),WPAN (ekz.Bluetooth).| Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havasRFC) |
|---|
| 7 | Aplikada tavolo | HTTP,SMTP,POP3,IMAP,FTP,SSH,IRC,SIP,DNS... |
| 6 | Prezenta tavolo | MPEG,MIME,SSL,TLS, ... |
| 5 | Seanca tavolo | NetBIOS,RPC,SAP,SDP... |
| 4 | Transporta tavolo | TCP,UDP,SCTP,RTP... |
| 3 | Reta tavolo | IPv4,IPv6,IPsec,ICMP,IGMP,ARP... |
| 2 | Kanala tavolo | Ethernet,802.11 Wi-Fi,MAC,HDLC,V.42bis,V.42),V.44... |
| 1 | Fizika tavolo | DSL,ADSL,WiMAX,802.11b,802.11g10BASE-T,V.90... |
SMTP estas interreta protokolo baze deTCP, per kiuretpoŝto estas sendata tra lainterreto. La nomo estas mallongigo deSimpleMailTransferProtocol (simpla retpoŝt-transiga protokolo). Kutime ĝi uzas la pordon 25.
La normala uzanto de retpoŝto ne bezonas rekte interagi kun laservilo (por kio oni uzasretpoŝtilon) kaj tial ne devas scii la detalojn de la protokolo.
SMTP nur estas uzata por forsendi retpoŝtojn (de uzanto al servilo aŭ inter serviloj). Por ricevi ilin, oni uzas la protokolojnPOP3 aŭIMAP.
Kutima SMTP-sesio aspektas jene:
> 220 mail.ekzemplo.com SMTP Foo Mailserver< HELO miakomputilo.ekzemplo.org> 250 Ok< MAIL FROM: <mia.nomo@ekzemplo.org>> 250 Ok< RCPT TO: <iualia@ekzemplo.com>> 250 Ok< DATA> 354 End data with <CR><LF>.<CR><LF>< From: <mia.nomo@ekzemplo.org>< To: <iualia@ekzemplo.com>< Subject: ekzempla retposhto<< test< .> 250 Ok< QUIT> 221 Bye
ESMTP ebligas aldoni pluajn funkciojn al la SMTP-servilo, ekz.SMTP-AUTH. Ĝi aktiviĝas, se lakliento salutas ne perHELO, sed perEHLO.
Aldone, ESMTP ankaŭ permesas la uzadon de 8-bitaj kodoj en la mesaĝo, dum la originala SMTP nur permesas 7-bitajn kodojn (nome laASCII-kodaron). Por akiri kongruecon kun ambaŭ protokoloj, retpoŝtiloj kutime enkodas mesaĝojn perMIME, kiu ebligas transskribon de diversaj datenformatoj al 7-bita ASCII kaj reen.
RFC 2821 "The Simple Mail Transfer Protocol"RFC 1869 pri ESMTP