Altometro,[1] mane tenebla mezurilo de 1915 por vidi la supermaran altecon aŭaltitudon
Supermara alteco (mallongigo:s.m.,super maro aŭsuper marnivelo) estas vertikala distanco (alteca diferenco) de certa loko sur la tero al lamarnivelo, do la surfaco de iu maro (kutime la plej proksima).
Oni indikas ĝin enmetroj super maro (msm), eventuale enfutoj super maro en anglousona mezursistemo.
Nuntempe ĝenerale uzata geografia situa sistemo GPS (Global Positioning System) por destinado de situo sur Tero uzas kiel baza nivelo surfacon de matematike kalkulitageoido WGS 84 (World Geodetic Systems), kiu povas de meza surfaco de maro diferenciĝi.
Supermara alteco de lokoj sub nivelo de mara surfaco (malaltaĵoj, profundaĵoj) estas indikata kiel negativa valoro.
La plej alta situanta loko sur Tero estas pinto de montoMount Everest (8848 msm).
La malplej alta situanta loko sur Tero estas surfaco deMorta Maro (−418 msm).
La malplej alta situanta loko en maro estasMariana fosego (−11020 msm).