Malneta versio
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝonS-chanf (stacidomo). |
S-chanf | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 36′ 43″ N9° 58′ 55″ O / 46.61194 °N, 9.98194 °O /46.61194; 9.98194(mapo)Koordinatoj:46° 36′ 43″ N9° 58′ 55″ O / 46.61194 °N, 9.98194 °O /46.61194; 9.98194(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 682 |
Areo | 138,03 km² |
Alteco | 1660 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 7525 |
Komunumkodo | 3788 |
![]() | |
S-chanf (prononcusĥanf, en la germana lingvo kaj ĝis1943 oficiala nomoScanfs) estas komunumo de lakomunumaro Supra Engadino kaj ladistrikto Malojo enKantono Grizono,Svislando. Ĝi havis 682 loĝantojn je la 31-a de decembro2009.
S'chanf estas la plej orienta komunumo deSupra Engadino, ĉe la bordo de la riveroEno. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo S-chanf el la frakciojChapella,Cinuos-chel kajSusauna. La valo Trupchun en sudoriento de la komunumo apartenas al laSvisa Nacia Parko, kiu estas unu el la ĉefaj enspezofontoj de la komunumo. Tie situas ankaŭ la montoPiz Quattervals, kies kulmino kun alteco de 3165 ms.m. estas la plej alta punkto de la komunuma teritorio.
La komunumo S-chanf limas en nordo alDavos, en nordoriento alSusch, en oriento alZernez, en sudoriento alLivigno (Italio), en sudo alZuoz, en okcidentosudokcidento alMadulain, en sudokcidento alZuoz, kaj en sudsudokcidento alBergün/Bravuogn.
Tra S-chanf pasas la kantona ĉefovojo n-ro 27 deSamedan tra Engadino alTirolo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio deRetia Fervojo deSankta Maŭrico alScuol-Tarasp.
Kiel en la tutaEngadino ĝis en la 19-a jarcento la ĉefa kaj praktike unika lingvo en S-chanf estis la putera dialekto de laromanĉa lingvo. S-chanf estas unu el la malmultaj komunumoj en Engadino, kie ankoraŭ hodiaŭ la pli multo parolas la romanĉon, tamen ankaŭ en tiu-ĉi komunumo la nombro de germanlingvanoj dum la lastaj jaroj kreskis forte. Dum lapopolnombrado de1980 ankoraŭ 74,46% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 16,02% la germanan kaj 5,63% la italan. En la jaro2000 la nombro de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 51,77%, dum la nombro de germanlingvanoj kreskis al 37,26%. La itallingva grupo en absolutaj ciferoj ankaŭ kreskis en relativaj ciferoj restis kun 5,65% praktike identa.
La unua dokumenta mencio de S-chanf datiĝas el la jaro1137 kielScaneves. En la jaro1932 sur la rokokulmino Botta striera norde de la vilaĝo S-chanf estis sur alteco de 2050 ms.m. malkovrita setlejo de la mezabronzepoko de la tiel nomitaMelaŭno-Kulturo. Ĝis1543 S-chanf estis parto de Zuoz, tiam ĝi kadre de divido de Supra Engadino fariĝis aparta najbararo en la tribunalkomunumo Suot Funtauna Merla. Surbaze de la administracia reformo de1851 S-chanf fariĝis politika komunumo de lakomunumaro Supra Engadino en ladistrikto Malojo.[1]
|