Sérgio Cabral Filho | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Sérgio de Oliveira Cabral Santos Filho | ||||
Naskiĝo | 27-an de januaro1963 (1963-01-27) (62-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Lingvoj | portugalavd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo![]() | ||||
Alma mater | UniverCidade | ||||
Partio | PMDB (1980-1992) PSDB (1992-1999) MDB (1999-nuna) | ||||
Familio | |||||
Patro | Sérgio Cabral![]() | ||||
Edz(in)o | Susana Neves (1986-2001) Adriana de Lourdes Ancelmo (2004-2011) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Braziljovd | ||||
| |||||
![]() 61-a Guberniestro deRio-de-Ĵanejrio | |||||
Dum | 1-a de januaro2007 –3-an de aprilo2014 | ||||
Antaŭulo | Rosinha Garotinho | ||||
Sekvanto | Luiz Fernando Pezão | ||||
![]() Senatano | |||||
Dum | 1-a de januaro2003 –15-a de Decembro2006 | ||||
![]() Deputito de Rio-de-Ĵanejrio | |||||
Dum | 1-a de februaro1991 –1-a de februaro2003 | ||||
Membro de MDB | |||||
Dum | 1999 – | ||||
Arestita | |||||
Dum | 17-a de novembro2016 – | ||||
vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Sérgio de Oliveira Cabral Santos Filho (Rio de Ĵanejro,27-a de januaro,1963),estaspolitikisto kajĵurnalisto, iama reganto de laŝtato Rio-de-Ĵanejrio, nuntempe en malliberejo prokorupto. Lia kondamno atingas pli ol 280 jarojn. Cabral estis citita de "Revista Época" kiel unu el la 100 plej influaj brazilanoj en2009.[1]
Filo de ĵurnalistoSérgio Cabral, unu el la fondantoj deO Pasquim, Sérgio Cabral Filho estas ankaŭ ĵurnalisto, kiu studis je la universitato Faculdade da Cidade, nuntempe nomata (UniverCidade).
Li eniris politikon je la komenco de la1980-aj jaroj, en la Junularo de la partioPMDB. Je1982, li laboris por la kandidateco de lia patro Sérgio Cabral al Urba Konsilantaro. En1984, li laboris kiel kunordiganto de la Komitato Pedro Ernesto, apogante alTancredo Neves. En marto,1987, li eniris publikan vivon, fariĝante Operacia Direktoro de TURISRIO – Turisma Kompanio de la Ŝtato Rio de Ĵanejro - dum la guberniestrado deMoreira Franco.[2]
Je1992, Sérgio Cabral fariĝis urbestr-kandidato de partioPSDB. Profitante la grandan popularakceptadon de la tiam urbestroMarcello Alencar, kaj mal-akceptado alLeonel Brizola en ŝtata guberniestro, Cabral lanĉis sloganon "Mi deziras esti nova Marcello, sen Brizola por malhelpi". Sed li finis en la lastaj lokoj, pro manko de gravaj apogoj.
En1996, li denove kandidatiĝis por esti urbestro de Rio de Ĵanejro, sed denove perdis, nun en la dua vicbalotado.
En2001, Sérgio Cabral Filho estis preskaŭ kandidato de PMDB al urbestro de Rio, tamen preferis apogi kandidaton Luiz Paulo Conde dePFL.
Dum la balotado je1990, li estis elektita kiel ŝtata deputito de Rio de Ĵanejro per 12,000 voĉdonoj, kaj estis re-elektita en la du sekvantaj balotadoj, de1994 kaj1998.[3]
En1994, dum li ekis sian novan mandaton kiel ŝtata deputito per partioPSDB, sama partio de la ĵus-elektinta Marcello Alencar, Sérgio Cabral Filho estis re-elektita kiel prezidanto deLeĝa Asembleo de Rio de Ĵanejro, ofico pri kio li laboris ĝis2002. Dum ĉi-balotado, li gajnis 125 mil voĉdonojn, kaj fariĝis la plej-voĉdonata kandidato de Rio de Ĵanejro en tiu jaro. Tio ebligis lin gajni la oficon de Prezidanto de la Deputitoj en la jaroj1995,1997,1999 kaj2001.[4]
Tuj en la komenco de1995, li kreis aŭditorecon en Alerj, kiu rezultis en la kreado de la unua salajra tegmento en brazila historio. Ankoraŭ en la prezidanteco de Alerj, Cabral finigis privilegian emeritiĝon de parlamentanoj.[2]
En1999, Sérgio Cabral Filho revenis al partioPMDB, kaj, ankoraŭ kiel Prezidanto de ALERJ, alproksimiĝas al la tiama gubiernestro de la ŝtato de Rio de Ĵanejro,Anthony Garotinho.
En2002, li estis elektita kielsenatano por la ŝtatoRio de Ĵanejro, aliance alRosinha Garotinho (edzino de Anthony Garotinho), kiu fariĝis guberniestrino. Li gajnis 4,2 milionojn da voĉdonoj en ĉi tiu balotado.[4]
Kiel senatano, Cabral klopodis aprobi la Regularon por Maljunuloj,[4] kaj ankaŭ estris la Komision por Maljunuloj.[3]
Sérgio Cabral Filho rezignis sian mandaton kiel senatano por fariĝi guberniestro de Rio de Ĵanejro, kaj estis anstataŭigita en laSenato per sia dua anstataŭiganto,Paulo Duque, ĉar sia unua anstataŭiganto, Regis Fitchner, fariĝis estro de la Ŝtata Civitana Domo.
Je la29-a de oktobro,2006, apogita de la eks-guberniestroj Anthony kaj Rosinha Garotinho, Sérgio Cabral Filho estis elektita kiel guberniestro de Rio de Ĵanejro per la partio PMDB, kune alLuís Fernando de Sousa, kun 5.129.064 voĉdonoj (68% de la tut-ŝtata voĉdonaro), venkanteDenise Frossard el partioPPS.
Li fariĝis guberniestro de Rio de Ĵanejro je la1-a de januaro,2007.
En oktobro2010, li estis re-elektita kiel guberniestro, kun pli ol 66% de la voĉdonoj.[5]
Kiel guberniestro deRio-de-Ĵanejrio, Sérgio Cabral laboris pli en la areoj de Sano kaj Sekureco. Por la sano-areo ĝi kreis Krizhelpajn Unuojn (UPAs), kiuj helpis malplenigi publikajn hospitalojn. La UPAoj estis kopiitaj de la nacia registaro kaj eĉ de aliaj landoj. En la kampo de Sekureco, la kreado de UPP-oj (Pacaj Policaj Unuoj) reduktis kriman agadon en regionoj antaŭe estritaj de drogkomercistoj. En la faveloCidade de Deus, murdo kaj ŝtelo estis inter tiuj, kiuj malkreskis. La rezultoj de la pacemaj politikoj de guberniestro Sérgio Cabral estis laŭdataj eĉ de laNew York Times, konsiderata unu el la plej influaj ĵurnaloj en la mondo.[6]
Kun malalta populareco (12%), Cabral eksiĝis la3-an de aprilo2014[7]
En2016 li estis arestita enOperacio Lava Jato kaj fariĝis akuzito pro pasiva korupto, lavado de mono kaj evasio de fremdaj valutoj. Dum la sekvaj jaroj, pli multaj krimoj estis malkovritaj, lia palaco estis vendita kaj li estis kondamnita al 280 jaroj.[8][9]
Li estas nuntempe malliberigita enRio-de-Ĵanejrio.