Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Sète

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonSète (stacidomo).
Seto (Sète, Seta)
komunumo
komunumo en FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
RegionoOkcitanio
DepartementoHérault
ArondismentoMontpeliero
KantonoSète / Seta
 
Ĝemelurboj
Cetara(2003–)
El Jadida(1992–)
Neuburg an der Donau(1986–)
Hartlepool(1976–)Redakti la valoron en Wikidatavd
INSEE kodo34301[+]
Poŝtkodo34200
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro45 090  (2022)[+]
Loĝdenso1 862 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo43° 24′ N,3° 42′ O(mapo)43.4044444444443.6966666666667Koordinatoj:43° 24′ N,3° 42′ O(mapo)[+]
Alto4 m[+]
Areo24,21 km² (2 421 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Seto (Sète, Seta) (Hérault)
Seto (Sète, Seta) (Hérault)
DEC
Situo de Seto (Sète, Seta)
Seto (Sète, Seta) (Francio)
Seto (Sète, Seta) (Francio)
DEC
Situo de Seto (Sète, Seta)

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoSète[+]
vdr

Sète (esperantigita alSeto, antaŭeCettesɛt;okcitaneSetaˈseta) estaskomunumo deFrancio. Ĝisituas en ladepartementoHérault, en la nuna administra regionoOkcitanio (france Occitanie [ɔksitaˈni],okcitane Occitània [utsiˈtanjɔ],katalune Occitània [uksiˈtanjə]) kaj en la historia regionoLangvedoko-Rusiljono (okcitane Lengadòc-Rosselhon). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis45 090 loĝantoj sur areo de24,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de1 862 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al laarondismentoMontpeliero kaj al lakantonoSète / Seta.

Ankaŭ nomata “l'île singulière” (“la neordinara insulo” laŭ la poeto Paul Valéry), Seto estas aparta urbo posedanta fortan kulturan identecon, kun siaj tradicioj, sia kuirarto, kaj sia aparta ĵargono. En tiu urbo vivis la artistojPaul Valéry,Georges Brassens, Manitas de Plata,Jean Vilar, kaj fratoj Di Rosa. Ĝi balanciĝas inter tradicio kaj avangardo.

Ĝis 1927, Seto plurvoje ŝanĝis sian nomon. La nomon oni ŝuldas al la formo de la monteto Saint-Clair videbla el la najbaraj urbetoj, ĉar ĝi pensigas pri baleno aperanta super la maro. El Ceta, Seta, aŭ Cetia en la Mezepoko (laŭ iu hipotezo el la latinacetus, aŭ el la grekakêtos, baleno, same kiel la hispana “Ceuta” situanta sur la maroka marbordo), ĝi dumtempe estis nomita Montmorencette post la konstruo de fortikaĵo fare de la duko de Montmorency. Laŭ alia hipotezo, la nomo fontas el laprahindoeŭropa radiko*set, kiu signifas “monto”[1]. En1666, dum la reĝado deLudoviko la 14a, ekas la konstruo de la haveno kaj oni plej ofte skribis Sète, sed ankaŭ Sette aŭ Cette (eldirita [set'] ĉiukaze).

En la komenco de la 18-a jarcento “Cette” fariĝis la oficiala formo; tamen iuj aŭtoroj uzas aliajn skribmanierojn. La 23-an de oktobro 1793, la urbestraro decidis, ke “ĉar ‘Cette’ ambigue samskribiĝas kiel la pronomo” (cette en la franca estas ina formo de la pronomo “tiu”) la nomo de la urbo estu skribita “Sète”. Tamen kelkajn jarojn poste reaperis “Cette” ĝis 1927. La 27-an de aŭgusto 1927, la urbestraro prezidita de la urbestro Honoré Euzet, apogis sin sur la argumentoj prezentitaj en 1793 por peti la nomŝanĝon de la publika potenco. Tiu peto estis kontentigita per dekreto je la 20-a de januaro 1928.Georges Brassens aludas tion en sia kanzonoJeanne Martin.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Seto havas maksimuman alton de176 m super marnivelo. La urbo estas fiŝkapthaveno (havenurbo) kaj kantonĉefurbo, ĉe laMediteranea maro kaj ĉe la lago deThau,france Étang de Thau. Ĝis1927, la literumado de ĝia nomo estis Cette.

Plano el 1777
Mapo
Kelkaj stratoj de la urbo, kanaloj, funkcias kiel haveno

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Lahaveno de Seto estas unu el la ĉefaj resursoj de la urbo. Ties regado estas respondeco de la regionoOkcitanio kaj la Ĉambro de komerco kaj industrio. La haveno de Sète estas je la 11-a rango de la francaj havenoj kun 3,6 milionoj de tunoj traktataj en 2005. La haveno utilas ankaŭ kiel ligilo kun la landoj de Nordafriko.

Ĝi estas ankaŭ la unua fiŝkapta haveno franca en la Mediteraneo (je franca nivelo estasBoulogne-sur-Mer).

Ĝemelurboj

[redakti |redakti fonton]

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

De 1978 ĝis 2010 okazadis ĉiujare finaŭguste Internacia Semajno[2] kun diversnivelaj kursoj en la feriejo "Le Lazaret"[3]. En aprilo 2011 okazis en tiu sama feriejoInterasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo[4] en kies kadroSAT-Amikaro kajEspéranto-France havis siajn ĉiujarajn ĝeneralajn kunvenojn.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Franck R. Hamelin,Les Noms de lieux du département de l'Hérault, nouveau dictionnaire topographique et étymologique, Éd. Lacour, 1988
  2. Internacia Semajno de Esperanto
  3. Le Lazaret
  4. IREM

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
departementoHérault
Ĝermo pri Francio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priFrancio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Sète&oldid=9078574"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp