Patro de Petőfi estisslavodevenanobeloStefanoPetrovics [petroviĉ], kiu naskiĝis enKartal, laŭprofesie estis buĉisto.[1] Li ĉiam konfesis sin hungaro kaj luterano.
La naskiĝo (la unua nasko de la patrino) okazis dumnoktomezo. Pruvo: laŭ la rememoroj post la naskiĝo iu tuj iris al la najbaro por peti ion kaj dumvoje vidis la preteririntan urbetogardiston. Ties tasko estis ekzemple ĝuste dum noktomezo ĉirkaŭrigardi.
En la tiutempe latina matrikulo skribiĝis:Petrovics Alexander. Poste la familio translokiĝis en la proksimaKiskunfélegyháza, kiun Petőfi konfesis sia naskiĝurbo. Ankaŭ nun ambaŭurboj rivaladas pro tio. La unusola pli junafrato István (=Stefano) naskiĝis en1825.
„ „Aszód! Nur unufoje vi devus awdi tiun vorton de mi, vi tuj divenus, ke mi lernis tie 3 jarojn, pli precize mi frekventis la lernejon. Ho, kiaj okazintorichaj 3 jaroj!
1. Tie mi komencis fabrikadi poemojn.
2. Tie mi estis unuafoje enamighinta.
3. Tie mi unuafoje volis aktorighi. La poemverkado estis rezulto de la amoro. Rezulto de volo por esti aktoro ne gravas, sed gravegas la sekvoj. Tio estas kurioza kaj trista." ”
Poste en1838 li lernadis enSelmecbánya, kie li multe lernis pri poezio, dume la patro bankrotiĝis, sekve li ne povis plu financi la lernadon. Lia debuta poemo aperis enAthenaeum (revuo).
Petőfi adiaŭas de la naskiĝdomo (pentraĵo de Munkácsy Mihály
Li perpiede iris al Pest, kie li servis enNacia Teatro (Budapeŝto). Tiutempe tio estis ago por la hungara lingvo, ĉar tiam la germana kaj la latina lingvoj estis oficialaj. Lia patro hejmenvenigis lin kaj sendis al parencoj enOstffyasszonyfa. Tie li komencis amindumadi al riĉulino (kiu ne estis bona ideo), sekve en1839 li soldatiĝis enSopron. Li multe suferis, ĉar li estis malalta kaj tre maldika viro. EnGraz li malsaniĝis, poste enZagrebo li ricevistifon. Tial li eksiĝis el laarmeo.
En1841 li revenis en Sopron, poste hejmenvenis alDunavecse. La gepatroj volis, ke la filo daŭriguprofesion de la patro, tamen li denove elektis la aktoradon kaj pasigis 3monatojn ĉe migrateatro. Aŭtune abrupte li denove iĝis lernanto enPápa, kie li lernis ankaŭ lafrancan lingvon. Posttagmeze li instruis iun kaj kopiis tekstojn. El tio li vivtenis sin. Tie li konatiĝis kunMór Jókai kajSoma Orlai Petrich. En1842 aperis lia debuta poemo enrevuoAthenaeum. La surskribo estisPetrovics Sándor, sed la sekva poemo jam aperis kun surskriboPetőfi Sándor. Spite la sukcesojn li jam triafoje iĝis aktoro en nova migra teatro. En1843 li aktoradis enFehérvár kaj en Kecskemét, kie la teatro bankrotiĝis. Tiutempe li konatiĝis kun fama aktoroGábor Egressy. Li ne povis aniĝi en teatroj de Pest kajPozsony, sekve li estis helpĵurnalisto. Lia mizero disfamiĝis, tial li ricevis de helpemuloj tradukajn laborojn kaj en Pozsony li manuskripte kopiis parlamentajn novaĵojn. Ili estis sukcesaj. Tio estis lia vera unua salajro.
La verkado ne ĉesis, Petőfi faris novan stilon en la poezio, tio estis la popoleca stilo. La hungaraj infanoj jam en lainfanĝardeno konatiĝas pri liaj mallongaj poemoj. En la1840-aj jarojBéni Egressy komponismuzikojn al la plej konataj poemoj de Petőfi.
La sekva urbo estisDebrecen, pri kio li tiel remenoris:"Ho, Debrecen… mi multe suferis en Vi!". Li denove mizeriĝis, iomete aktoradis. Tie li verkisJohano la Brava, dume li ne povis hejtadi laĉambron. La unusola varmo estis lapipo, per kio li varmigis siajn manojn. Lia samklasano el Pápa apogis lin. En1844 li hejmenvenis kelkajn monatojn alDunavecse, kie li verkis poemojn precipe pri la familio. Li jam estis fama poeto kaj havis postenon enrevuo. Tiam aperisA helység kalapácsa (=La Martelulo de la vilaĝo) kajJános vitéz (=Johano la Brava). Dume li ofte amindumis al diversajfraŭlinoj, ekzemple al aktorinoKornélia Prielle.
Printempe de1846 li fondis amikan rondonDekopo, kie li kolektis siajn literaturajn amikojn, ekzempleMór Jókai,Kolomano Lisznyai Damó kajMikaelo Tompa. Ili kune fiaskis eldoni novan revuon.
Septembre enbalo deNagykároly li konatiĝis kunJúlia Szendrey [sendrei], poste li vizitis ŝian familion enErdőd. Dufoje okazis fiaska svatiĝo, ĉar la riĉa patro malaprezis la poeton.
En1847 nova talenta poetoJános Arany aperis inter la poetoj. Petőfi tuj skribis al li poemecan leteron. Sekve granda amikiĝo naskiĝis inter ili. En la sama jaro volumo aperis: Ĉiuj poemoj de Sándor Petőfi, kiu furore elĉerpiĝis. La komenca strofo estis:
La amo kaj liber': plej karaj sur la ter'! Mi por mia am' oferas vivoflamon, mi por la liber' oferas mian amon. (Traduko de Kolomano Kalocsay)
Szendrey Júlia
En tiu jaro la poeto denove rondvojaĝis en Supra Hungarujo, vizitinte urbojnBeregszász,Munkács kajUngvár.
La geedziĝo kun Júlia Szendrey okazis en1847 sen partopreno de la patro Ignác Szendrey.GrafoSándor Teleki (unusola grafa amiko de Petőfi) invitis ilin enKoltó por pasigi la mielmonatojn. Estas historio pri konatiĝo de Petőfi kaj Teleki. En societo okazis la jena:
„ "Petőfi: - Vi estas la unua vivanta grafo, kun kiu mi manpremas!
Teleki: - Ĉu vi manpremis jam mortintan grafon?
Ambaŭ ekridis." ”
En Koltó li verkis ankaŭ imponajn poemojn, ekzempleFine de septembro. Poste ili vizitis enNagyszalonta Arany-on, fine ili komencis loĝi en Pest.
Enmarto de1848 jam enVieno okazisrevolucio, sekve la14-an de marto amika rondo de Petőfi decidis, ke en la sekva tago ili faros revolucion. Fakte ili frumatene kolektiĝis en kafejoPilvax (ankaŭ nun funkciantarestoracio enBudapeŝto). Ili kune verkis la12 postulatojn, krome Petőfi verkis sian plej faman poemonNacia Kanto-n aŭ ankaŭ tiel konatanEk! Hungaro. Ili varbis junulojn en launiversitato, kune ili iris al laHungara Nacia Muzeo, kie ili deklaris la menciitan poemon kaj la postulatojn. La poemo havisrefrenon, kiun la amaso tuj eklernis kaj ili jam kune deklaris:
Petőfi deklamas ĉe la Nacia Muzeo - desegnaĵo (la hungaroj false kredas, ke Petőfi tie deklamis)
Je la dio de l' hungaroj diras ni, ĵuras ni, ke jugon plu ne tiras ni! (Traduko de Kolomano Kalocsay)
Poste ili iris al presejo, kie la poemo kaj la postulato tuj presiĝis, kiel la unua LIBERA (nekontrolita) presaĵo. Dume la amaso daŭre pligrandiĝis. Posttagmeze ili kunvenis antaŭ la urbodomo, poste li iris alBuda por liberigi politikan arestitonMihály Táncsics. La tago finiĝis en laNacia Teatro, kie okazis solena prezentado. Resume ili faris sensangan revolucion. Tiun la hungaroj aprezas alte, sed tiutempe laĉefurbo estis en Pozsony.
Enjunio la poeto havis fiaskon: li ne sukcesis esti deputito enSzabadszállás. La15-an de decembro Patőfi patriĝis, naskiĝis unusolafiloZoltán Petőfi. Spite tion li denove iĝissoldato enarmeo deJozefo Bem. La armeestro kaj la poeto interakorde estimis unu la alian. Printempe de1849 abrupte mortis gepatroj de Petőfi.
Oficiale Petőfi mortis dum rifuĝo el batalkampo de Segesvár. Rusa oficiro rememoris: Mi vidis hungaran kadavron ĉeputo, kiu ekinteresis min, ĉar apude paperoj troviĝis. Se tio estas vera, la konstanta malriĉeco helpis la morton. Iam Jozefo Bem donacis al la poetoĉevalon, kiun li uzis multe, tamen li vendis ĝin por akiri monon. Rajdanta li rapide estus foririnta. La edzino poste longe serĉis lin. Fine ŝi denove elektis novan edzon. Tio forte skuis la publikon, inter ili Johanon Arany, kiu eĉ verkis poemon pri tio. Komence de lasocialismo denove okazis arkeologa serĉado sen rezulto. Nuntempe etendiĝis nova starpunkto. Laŭ tio Petőfi iĝis militkaptito derusoj kaj li mortis enSiberio.
En1988 rezulte la pli fruajn arkivajn esplorojn hungara grupo trovisostojn de la supozata Petőfi enBarguzin.Hungara Scienca Akademio deklaris ĝin nevera. En2015 ĉinaj sciencistoj konstatis, keDNS-oj de familianoj de Petőfi kaj la trovitaj ostoj en Barguzin estas identaj en 99,9 %.[1]Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivoWayback Machine
Kovrilpaĝo de Sándor Petőfi:Libero kaj amo; trad:Kálmán Kalocsay; eld: Corvina 1970
La avo / El la hungara originalo trad.László Somlai. - Purmerend : Muusses, 1937. - 31 p. - (Muusses Esperanto Biblioteko ; 8)
Hungara poemaro II : (Petőfi kajero) / esperantigis R. Fiedler, A. de Marich kaj Rudolfo Rajczy. - Budapest : Nagy, 1907. - 8 p. (Esperanta Universala Biblioteko ; 4)
Johano la Brava / El la hungara:Kálmán Kalocsay. - 2. eld. - Budapest: Literatura Mondo, 1948. - 65 p.Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : bildrakonto / adapt. de poemfabelo de SándorPetőfi. El la hungara trad. Kálmán Kalocsay. Bildoj laŭ freskoj de Béla Sándor. Proza teksto de Ada Csiszár. - Budapest, 1997. - 37 folioj : multaj ilustr.Originala titolo: János vitéz
Johano la Brava : popolfabelo en versoj / El la hungara originalo: K. de Kalocsay. [La ilustr. kreis Almos Jaschik]. - Budapest: Literatura Mondo,1923. - 84 p. : ilustr.Originala titolo: János vitéz
Libero kaj Amo : poemoj elektitaj / Sándor Petőfi. Trad.:Kálmán Kalocsay. - Budapest: Corvina, 1970. - 260 p.
„ Petöfi, la plej konata hungara poeto, estas speciale fama pro siaj poemoj. La avo estas unue tre simpla servisto sur la kamparo, poste bientulo (sic) mem. Li rakontas sian vivon. dum kiu li multe suferis en sia juneco pro la ĵaluzo kaj la ĉikanoj de l’ filo de sia mastro. Lanovelo temas amon dum ava tempo; tro dolca, tro malmulte impuls-energia. — La traduko estas tre bona. ”