Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ryuichi Sakamoto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

12 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je5 sep. 2022.
Ryuichi Sakamoto
Oskar-premiito
Persona informo
坂本龍一
Naskiĝo17-an de januaro1952 (1952-01-17)
en Nakano
Morto28-an de marto2023 (2023-03-28) (71-jaraĝa)
en Tokio
Mortis proNaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perKojlorektuma kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
Etnojapanojvd
Lingvojjapanavd
ŜtatanecoJapanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materSoshigaya Elementary School(en)Traduki
Tokyo Metropolitan Shinjuku High School(en)Traduki
Tokia Universitato de la ArtojRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
PatroKazuki Sakamoto(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAkiko Yano(en)Traduki(1979–2006)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojMiu Sakamoto(en)Traduki, Neo Sora(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoaktoro
klavaristo
filmkomponisto
universitata instruisto
diskografa artisto
pianisto
muzikproduktisto
aranĝisto
komponisto
dirigentoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva dum1975–2023vd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojYellow Magic Orchestra(en)Traduki
Alva Noto + Ryuichi Sakamoto(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Ryuichi SAKAMOTO (en japana: 坂本 龍一 - Sakamoto Ryūichi; naskiĝis la17-an de januaro1952 enTokio, mortis la28-an de marto2023) estis japanamuzikisto,kantaŭtoro,kantisto,komponisto, muzikproduktisto,pianisto kaj ekologia aktivisto[1]. Lia kromnomo estasKyōĵu, kiu signifas profesoro en lajapana lingvo.

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Kun siaj grupanoj Haruomi Hosono kaj Yukihiro Takahashi de laYellow Magic Orchestra (YMO), Sakamoto kune kun YMO influis kaj iniciatis kelkajn ĝenrojn deelektronika muziko nome elektropopo/teknopopo[2],sinteza popularmuziko,kiberpunko,ambientmuziko[3] kajelektroniko[2]. Unu el la klasikaj influoj de Sakamoto estisClaude Debussy[4].

Sakamoto lernis muzikon en Tokia Universitato de Artoj. Li studis etnomuzikologion kun la intenco fariĝi esploristo en tiu kampo, kaj pro sia intereso pri diversaj mondmuzikaj tradicioj, precipe la japanaj (precipe okinavaj), hindaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj[5].

Kiel muzikisto kaj komponisto, Ryuichi Sakamoto laboris en diversaj muzikaj direktoj:ĵazo, novklasika muziko, popmuziko kaj avangarda muziko. Li ankaŭ verkis muzikon por filmoj. Li estas konata kiel kontraŭulo dekopirajto, kiun li trovis malmoderna en la komputila epoko[6][7]. En 2006 Sakamoto, kunlabore kun la japana muzika kompanio Avex Group, fondis Commmons (コ モ ン ズ, Komonzu), platformo kiu celas ŝanĝi la manieron kiel produkti muzikon.

En 1992, Sakamoto komponis la muzikon por la malferma ceremonio de la Olimpiaj Ludoj en Barcelono (1992), kiu estis elsendita tutmonde kaj altiris pli ol miliardon da spektantoj.

Dum la lastaj jaroj li ofte parolis pri ekologiaj problemoj kajpaco en sia verkaro.

Li estis konata kiel kontraŭulo dekopirajto , kiun li trovis malnoviĝinta en la komputila epoko[8].

Verkaro

[redakti |redakti fonton]

Aperis preskaŭ 40 albumoj kaj pli ol 20 muzikpecoj pro filmoj i.a. por la filmojLittle Buddha,Babel,The Revenant,The Last Emperor (1987) pro kiu li gajnisOskar-premion por ties muziko. Inter liaj solo-albumoj troviĝas ekzempleBeauty (beleco) kiu montras integriĝon de okcidentapopmuziko kun tradicia muziko el Japanio, Mezoriento kaj Afriko.

Sakamoto ankaŭ laboris kiel komponisto kaj verkisto de scenaroj poranimeoj kajvideoludoj.

Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Unu el liaj albumoj portas la nomon "Esperanto" (1985).[9]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

sitesakamoto.com - la oficiala retejo de Ryuichi Sakamoto

Albumo 'Esperanto", Youtube

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. (en) Smith, Steve, "Sylvan Sounds, Meant to Be Seen",The New York Times, la 19-an de oktobro 2010.
  2. 2,02,1(en) Lewis, Joh, "Back to the future: Yellow Magic Orchestra helped usher in electronica – and they may just have invented hip-hop, too". The Guardian, la 4-an de julio 2008.
  3. (en) Lester, Paul, "Yellow Magic Orchestra",The Guardian, la 20-an de junio 2008.
  4. (en) Smith, Douglas Q. (la 18-an de oktobro 2010), "Gig Alert: Ryuichi Sakamoto". WNYC,arkivita de la originalo, la 22-an de oktobro 2010.
  5. (en) Freeman, Phil (2006), "Ryuichi Sakamoto Interview", Global Rhythm, World Marketing Inc., 15 (8–12), p. 16,
  6. (en)La filozofio de Ryuichi Sakamoto, TheGuardian.com, la 19-an de majo 2009.
  7. (en) Hoban, Alex, "Turning Japanese: The Philosophy of Ryuichi Sakamoto". The Guardian, la 19-an de majo 2009.
  8. (en)The Philosophy of Ryuichi Sakamoto TheGuardian.com, la 19-an de majo 2009.
  9. [1] en Jutubo.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ryuichi_Sakamoto&oldid=8889530"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp