Rusaj junulinoj en kampara regiono ĉe rivero Ŝeksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.
Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la grandaeŭropida raso. La loĝantoj de centra Rusio havas fortan ĉeeston de fin-ugraj elementoj de vestaĵo kaj ĉiutaga vivo, proksime al mordovaj (indiĝena populacio kiu vivis ĉi tie long antaŭ la alveno de la slavoj en la 12-a jarcento). Ili parolas en larusa lingvo, ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvastiĝinta religio estasorienta ortodoksismo, multaj estasateistoj.
Plejparto de rusoj loĝas en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de eŭropa Rusio kaj enUralo. Laŭ datumoj de la jaro2002, inter la subjektoj deRusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havasVologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ĉefe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la sudaSiberio. La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas enĈeĉenio,Dagestano kajInguŝio.
Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:
Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigorusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.
Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj ankaŭ pro la disvastiĝo deradio,televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.
Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ:kozakoj,molokanoj ka.
En Rusio la rusoj plu konsistigas la plejmulton, sed en iuj regionoj ilia procentaĵo draste falis, ĉefe enKaŭkazo. EnInguŝio rusa loĝantaro oble malkreskis kaj nun estas inter la plej etaj en Rusio, komparebla nur kun tiu enĈeĉenio.
Antaŭ la aliigo deKrimeo ene de Rusio okazinta en marto de2014, estis en Ukrainio kie loĝis pli da rusoj ekster Rusio nome 7 866 275 el totalo de 45 469 800 ukrainaj civitanoj, kio estas ĉirkaŭ la 17,3%, kun ĉefaj teritorioj en Krimeo, Donecko kaj Lugansko[31]. Dua loko estasKazaĥio, kun 3 712 000 el totalo de 17 099 000 kazaĥaj civitanoj, kio estas 22%, eĉ pli alta ol en Uktainio (Vidu artikolonRusoj en Kazaĥio). Same kiel okazis ĉe Krimeo, ankaŭ en Kazaĥio plej parto de rusoj loĝas en nordaj teritorioj kiuj iam estis el Rusio, parto el kiuj estis interŝanĝitaj inter Kazaĥio kaj Rusio en 1924.[31]
Laŭ nombro de loĝantoj sekvasBelorusio kun 1 420 211 el totalo de 9 468 074, tio estas 15%, kaj Uzbekio kun 1 200 000 el totalo de 30 183 400, tio estas ĉirkaŭ 2,2%. Tamen laŭ procentaĵo sekvasLatvio, kie loĝas 802 000 rusoj el totalo de iom pli ol 2 milionoj da loĝantoj, tio estas alta 40%, kio jam okazigis politikajn problemojn kaj apartisman movadon, same kiel en la najbaraEstonio. Larusa lingvo ne estas oficiala en Latvio, dum enKirgizio, kun nur 7%% da rusoj ja estas oficiala.[31]
Speciala kazo estas la pli ol 200 000 rusoj deMoldavio, fakte ĉeĈednestrio, teritorio sendependa "de facto", kies estroj jam foje petis aliigon al Rusio. Tiuj rusoj estus ĉirkaŭ 6% el la totalo de moldavaj civitanoj.[31]