Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj:55° 45′ 20″ N37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O /55.75556; 37.61750(mapo)
Rusia Federacio
ruse Российская Федерация
(Rossijskaja Federacija)
lando
Rusio (teritorio agnoskita deUnuiĝintaj Nacioj en malhelverda,Krimeo disputita en striata kolorigo)
Membreco
Parto deEŭropo kajAzio
Najbaras kun
Grandaj urboj
ĈefurboMoskvo
 - mezoMoskvo
 - koordinatoj55° 45′ 20″ N37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O /55.75556; 37.61750(mapo)
Plej alta punktoElbruso
 - situoGranda Kaŭkazo
 - alteco5 642 m s. m.
Areo17 125 191 km² (1 712 519 100 ha)
Loĝantaro146 780 700 (2019)
Denseco8,57 loĝ./km²
Estiĝo862
PrezidentoVladimir Putin
 - ĈefministroMiĥail Miŝustin
HorzonoUTC+2 al +12 (sensomera tempo)
Telefona antaŭkodo+7
ISO 3166-1RU
Interreta domajno.ru,.su,.рф
MonunuoRusia rublo (RUB)
Lingvorusa kaj multaj aliaj
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Vikimedia Komunejo: Russia
Retpaĝo: gov.ru
Rusia Esperantista Unio

Rusio[1],Rusujo[2]Ruslando[3] (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estasRusia Federacio, ruseРоссийская Федерация) estasfederaciaŝtato enAzio kajEŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭareo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Unu kvarono de ĝia teritorio troviĝas en Eŭropo kaj tie loĝas pli ol tri kvaronoj de la loĝantaro. Laĉefurbo estasMoskvo.

Rusio estas federacia respubliko. La prezidento estasVladimir Putin kaj la ĉefministroMiĥail Miŝustin (ekde la 16-a de januaro 2020).

Geografio

Rusio estas vastega lando, duoble pli granda ol Usono kaj kovras la plejparton de la norda teritorio de laeŭropazia kontinento, kaj pro tio ĝia teritorio estas bunta kaj diversspeca laŭ pejzaĝo, klimato, plantaro kaj bestaro.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkstremaj punktoj de Rusio.

La plejparton de la rusia teritorio konsistas el ebenaĵoj, kie leviĝas malaltaj montetoj; altaj montoj nur troviĝas ĉe la sudaj limoj de la lando (montarojKaŭkazo kajAltajo kaj en ĝia plej orienta parto. La plej alta pinto estas montoElbruso, en laKaŭkazo.

Preskaŭ la tutan eŭropan parton de la lando, kaj analoge ankaŭ okcidentanSiberion, konsistigas ebenaĵoj, apartigitaj de la meza montoĉenoUraloj. La regionoSiberio entute kovras areon da preskaŭ kvar milionoj da kvadrataj kilometroj.

La plej orienta parto de la lando estas geografie escepta pro la abundo de montoj, kiuj preskaŭ atingas supermarnivelan altecon de 5000 metroj en la duoninsuloKamĉatko.

Pluraj maroj limas al Rusio: okcidente laBalta maro, oriente laOĥotska Maro kaj laBeringa Maro, norde laBlanka Maro,Karaa Maro,Lapteva Maro kajOrientsiberia Maro.

La ĉefaj insuloj estasNova Zemlo,Lando de Francisko Jozefo, laNovsiberiaj Insuloj, laVrangela insulo kaj, en laPacifika oceano, laKurilaj insuloj kajSaĥaleno.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloInsuloj en Rusio.

Rusio limas kun 16 landoj (la plej granda kvanto en la mondo):

Riveroj de Rusio estasVolgo,Dnestro,Dnepro,Don,Donec,Peĉora,Obo,Jeniseo,Lena,Irtiŝo ktp. Krome estas multajlagoj en Rusio.

Lingvoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolojLingvoj de Rusio kajListo de oficialaj lingvoj en Rusio.

La nuntempa Rusio estas ĉefa teritorio por (proksimume) 170 etnaj grupoj kaj 110 lingvoj[4].

La sola tutŝtata oficiala lingvo kaj samtempela plej parolata estasrusa. Ennaciaj respublikoj estas 37 lokaj ŝtataj lingvoj.

Esperanto en Rusio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto en Rusio.

La Esperanto-komunumo en Rusio estas oficiale reprezentita de la tutlandaRusia Esperantista Unio kaj lokaj kluboj.

Du esperantistaj eldonejoj funkcias en Rusio, nomeImpeto kajSezonoj.

Turismo

Eksterlanda turismo en Rusujo koncentriĝas precipe en la dumetropoloj deMoskvo kajSankt-Petersburgo. Sankt-Petersburgo estas konsiderata kiel laVenecio de la nordo kaj havas riĉan kulturan oferton kaj historian urbocentron, kiu estas sur laUNESKO-listo deMonda Heredaĵo. Inter rusiaj turistoj plej popularasAltajo,Kaŭkazio,Krasnodara regiono,Krimeo,Bajkalo. Kreskas populareco deSiberio,Tatario,Baŝkirio kajFora Oriento.

Ekde la1-a de aŭgusto 2023 civitanoj de 55 landoj povasricevi elektronikan vizon por viziti Rusion dum 16 tagoj.

Politiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPolitiko de Rusio.

Rusio estas federacia lando; la prezidanto elektiĝas por ses jaroj, kaj detenas plejparton de la povo. La prezidanto loĝas enKremlo kaj nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn, inkluzive de la ĉefministro, kiun aprobasDumao, la malalta ĉambro de laparlamento. Se Dumao trifoje rifuzas la nomumitan ĉefministron, la prezidanto rajtas eksigi Dumaon. LaSocia Ĉambro de la Rusia Federacio (ruse Общественная палата Российской Федерации, latinliterigiteObŝĉestvennaja palata Rosijskoj Federacii) estas ŝtata institucio kun 126 membroj kreita en 2005 en Rusio por analizi planatajn novajn leĝojn kaj observi la agadojn de la parlamento, registaro kaj aliaj registaraj institucioj de Rusia Federacio kaj ties administraj unuoj. Ĝi havas rolon simila al kontrola komitato kaj havas konsultajn povojn.

Laĝenerala prokuroro de Rusio aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigiteGeneralnaja prokuratura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo.

LaKonstitucia Tribunalo de Rusia Federacio estas unu el la tri federaciaj tribunaloj konsiderata en la Konstitucio de 1993 kiel la rekta heredanto de la supera tribunalo instituciita en la jaro 1991 fare de la Kongreso de la Deputitoj de la Popolo de Rusio. Ĝi okupiĝas pri la interpretado de la alta ĉarto, kaj estas la plej grava el ties atribuoj solvi laŭ la Konstitucio de la Federacio pri la konstitucieco de la tekstoj aperigitaj de la diversaj organoj de la ŝtato, kvankam ĝi rajtas ankaŭ interveni en konfliktoj de kompetencoj.

LaŜtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto.

Rusio membras en laUnuiĝintaj Nacioj ekde1945, kaj adoptis sian nunan konstitucion la19-an de decembro 1993.

La lando estas fifama pro lakorupteco de ŝtatoficistoj: en la jaro2000 ĝi havis rangon 2,1 en la skalo CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta).

LaKomunista Partio de la Rusia Federacio (KPRF, ruse Коммунистическая Партия Российской Федерации; КПРФ;Kommunistiĉeskaja Partija Rossijskoj Federacii, KPRF) estas komunisma politika partio en Rusio. La partio estas ofte konsiderata la senpera posteulo de la KPSU, kiu estis malpermesita en 1991 fare de la tiama prezidantoBoris Jelcin. Ĝi estas la dua plej granda politika partio en Rusia Federacio, postUnueca Rusio. La politika partio LDPR (ruse Политическая партия ЛДПР), antaŭe laLiberal-Demokratia Partio de Rusio (ruse Либерально-Демократическая Партия России –Liberal'no-Demokratiĉeskaja Partija Rossii) estas dekstre ekstremisma naciisma politika partio en Rusia Federacio. La karisma kaj tre kritike pridiskutata politikistoVladimir Ĵirinovskij gvidis la partion ekde ĝia fondo en 1989 kaj ĝis sia morto.

Administradaj subdividoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloFederacia strukturo de Rusio.

Rusian Federacion konsistigas 85 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:

  • 22 aŭtonomaj respublikoj; (ruse –республика);
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse –автономная область);
  • 4 aŭtonomaj distriktoj (ruse –автономный округ);
  • 9 regionoj (ruse –край [kraj]);
  • 46 provincoj (ruse –область);
  • 3 federaciaj urboj (ruse –федеральный город).

Ekzistas tendenco al malmultigo de la federaciaj subjektoj per kunigo: jam okazis kelkaj referendumoj pri tio, estas planataj pliaj.

Laŭ kalkulo de la jaro1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).

Aŭtonomaj respublikoj

Adigeio,Respubliko Altaj,Baŝkirio,Burjatio,Ĉeĉenio,Ĉuvaŝio,Dagestano,Ĥakasio,Inguŝio,Kabardio-Balkario,Kalmukio,Krimeo,Karaĉajio-Ĉerkesio,Karelio,Komiio,Mariio,Mordvio,Nord-Osetio,Saĥao (Jakutio),Tatarstano,Tuvio,Udmurtio

Aŭtonoma provinco

Hebrea Aŭtonomio

Aŭtonomaj distriktoj

Ĉukĉio,Jamala-Neneca,Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra,Nenecio.

Regionoj

Altaja,Ĉemara,Ĥabarovska,Kamĉatka,Krasnodara,Krasnojarska,Permja,Stavropola,Transbajkala (de la 1-a de marto 2008).

Provincoj

Amura,Arĥangelska,Astraĥana,Belgoroda,Brjanska,Ĉeljabinska,Irkutska,Ivanova,Jaroslavla,Kaliningrada,Kaluga,Kemerova,Kirova,Kostroma,Kurgana,Kurska,Leningrada,Lipecka,Magadana,Moskva,Murmanska,Niĵnij-Novgoroda,Novgoroda,Novosibirska,Omska,Orenburga,Orjola,Penza,Pskova,Rjazanja,Rostova,Saĥalena,Samara,Saratova,Smolenska,Sverdlovska,Tambova,Tjumenja,Tomska,Tula,Tverja,Uljanovska,Vladimira,Volgograda,Vologda,Voroneĵa.

Federaciaj urboj

Moskvo,Sankt-Peterburgo,Sebastopolo.

Ekonomio

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkonomio de Rusio.
La Internacia Komerca Centro en Moskvo. La urbo havas unu el la plej grandaj urbaj ekonomioj de la mondo.[5]
La nombro da diplomiĝintoj jare, en institucioj de supera edukado en Rusio. Ĉi tiu nombro estas la plej alta en Eŭropo.

La rusia ekonomio estasmiksa ekonomio kun registara proprieto en strategiaj areoj. Rusio estas unu el la plej grandaj ekonomioj en la mondo (la 11-a plej granda en la mondo) kaj dependas grandparte de enspezoj elnaturresursoj, ĉefepetrolo,tergaso kaj metaloj, por plifortigi ĝian kreskon. La valuto de Rusio estas larusia rublo.

La ekonomio de Rusio suferis grandan malkreskon okaze de la disfalo deSovetunio, en1992. Ekde tiam, la ekonomia modelo transiris de centraligiteco kaj kontroliteco fare de la registaro alkapitalismo kajlibera merkato.

La rusiaj kapitalmerkataj reformoj de la 1990-aj jaroj post la dissolvo de Sovetunio, kaŭzis ampleksanprivatigon en industrio kaj agrikulturo kaj laŭ pli malgranda mezuro en la energio kaj defendindustrioj. Kiel parto de la privatigo, kelkaj komercistoj, ĝenerale konataj kieloligarkoj, aĉetis registarajn firmaojn kiuj estis privatigitaj, je malaltaj prezoj, kaj tiel akumulis grandan riĉaĵon.

Komence de la21-a jarcento Rusio apartenas al laBRICS-landoj,akronimon en esperanto BRBĈ (Brazilo, Rusio,Barato kajĈinio). Tamen, ekde2008 ankaŭ Rusio estis grave trafita de laekonomia krizo, kiu dubindigis multajn pri la progresoj faritaj dum la antaŭa dekjara ekonomia disvolviĝo. Rusio estas unu el la plej ekonomie malegalaj landoj en la kampo de ekonomio, kieoligarĥoj reprezentas konsiderindan pezon. La 1%  plej riĉaj homoj posedas preskaŭ duonon de la riĉaĵo de la lando[6].

La lando riĉas je minejaj kaj energiaj rimedoj, inkluzive deuranio (vidu artikolon priRosatom),terkarbo,nafto,tergaso (vidu artikolon priGazpromo), sed ankaŭfero,mangano,aluminio,oro,plateno kajdiamantoj. Eksportado de tiuj produktoj (ĉefe forme de krudaj materialoj) konsistigas gravan parton de la rusia eksporto kaj la ekonomio entute. La unua naftogasa regiono formiĝis enĈevolgio kie estis malkovrita laVolga-Urala naftogasa provinco. SekvisOkcidenta Siberio, kie post malkovro de laOkcidentsiberia naftogasa provinco ekde la1960-aj formiĝis laOkcidentsiberia naftogasa komplekso. Enspezoj de eksportado de nafto kaj tergaso konsistigas 45—56% elcentojn de rusia eksporto, depende de jaro. Tiuj enspezoj plenigas ĉirkaŭ trionon de laŝtata buĝeto[7].

Unu el la ĉefaj ekonomiaj fakoj ankoraŭ estas la tradiciaj okupoj deterkultivado,bestobredado,forstumado kajfiŝkaptado, pro la granda abundo da teritorio.Turismo estas grava fonto je enspezo nur en la ĉefaj okcidentrusiaj turismaj vidindaĵoj: Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj laOra Ringo.

Ekde 2008, la urbo Moskvo estas nomita la monda ĉefurbo demiliarduloj laŭ la revuoForbes. Sekvante la konstantan plialtiĝon de lavivnivelo, Rusio revenis en 2005 al la sama nivelo dehoma disvolviĝo kiel ĝi estis antaŭ la disfalo de Sovetunio. En la jaroj 2000-2012, la energia eksporta indico duobliĝis kaj reala enspezo saltis je 160%. Aktuale en 2012, la gassektoro respondecis pri 16% de MEP, 52% de impostoj kaj la federacia buĝeto kaj pli ol 70% de totaleksportoj.

Rusio havas tre evoluintan armean industrion, kiu inkluzivas la evoluon kaj dezajnon de altnivela teknologio, inkluzive dekvina generacio (en)ĉasaviadiloj. Aktuale en 2013, la volumeno de eksportaĵoj estis 15.7 miliardoj da dolaroj, dua nur post Usono.

En 2014, okcidentaj landoj, gviditaj de Eŭropa Unio kaj Usono, trudisekonomiajn sankciojn al Rusio, pro lainvado al Krimeo kaj laukraina krizo en kiu estas suspekto de rekta rusia armea implikiĝo en la konflikto. Tio rezultigis redukton de ekonomia kresko kaj plonĝon en la valoro de la rublo. Ĉi tio okazas kune kun akra falo en la prezo de petrolo, kiu estas grava enspezo por la rusia ekonomio. Pliaj sankcioj estis truditaj pro larusa invado de Ukrainio en 2022, kaj kiel rezulto la valoro de la rublo plonĝis al senprecedenca malalta, multaj internaciaj firmaoj forlasis la landon, kaj kredittaksaj kompanioj signife malaltigis la kreditrangigon de la lando. Rusio restas izolita kaj iuj bankoj estis forigitaj de laSWIFT-pagsistemo, kvankam ĉirkaŭ 20 procentoj de rusia bankado estas kondukita per la sistemo por transdono de financaj mesaĝoj (SPFS), la rusia ekvivalento de SWIFT. La rusia ekonomio estis grave difektita per la sankcioj, rezultigante severan ekonomian krizon en la lando. Krome, komerco en la Moskva Borso estis suspendita dum la 33 tagoj post la altrudo de la sankcioj en februaro 2022. Ĉiuj menciitaj eventoj kaŭzis redukton de eksterlandaj kaj lokaj investoj en Rusio, al la neefikeco de la ekonomio kaj gravacerbofuĝo, kiu estis eĉ pli forta pro laamasa mobilizado fine de 2022.

Malfacilaĵoj

La ĉefa malfacilaĵo alfrontata de la rusia ekonomio estas la instigo de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (kiuj komence de la 21-a jarcento konsistigas malpli ol 20% de la MEP). Ĉar la ekonomio estas plejparte administrata de grandegajmonopoloj, laMonda Banko provis iniciati reformitan banksistemon, sed sen sukceso relative malmultaj. Kadre de intenca politiko de la rusia registaro, eksterlandaj kompanioj en la banka sektoro ne rajtas penetri la rusian ekonomion. Sed kiel parto de la interkonsento por la eniro de Rusio en laMondan Organizon pri Komerco en 2012, Rusio subskribis interkonsenton kun Usono kun la celo doni partan partoprenspacon al bankaj firmaoj en Rusio.

Troa koncentriĝo de industria produktado kaj la financa sektoro en la ĉefurboj, rezultigis gravan ekonomian malegalecon inter la urboregiono kaj specife la Moskva regiono - kaj inter aliaj grandaj partoj de la lando. Dum la Moskva regiono produktas trionon de rusia MEP, nur unu dekono de la loĝantaro loĝas tie.

Komence de la 21-a jarcento, lavivokosto en Moskvo estas alta: ekzemple la prezoj de loĝejoj tie altiĝis misproporcie rilate al la nivelo de la salajroj (ĉirkaŭ 5 000 dolaroj porkvadrata metro, kompare kun averaĝa salajro de 1 045 dolaroj monate). Tiu ĉi fakto grave influas la vivnivelon tie. Konsekvence por ĉi tiu vivokosto, la financaj revuojThe Economist kajForbes vicigis Moskvon kiel la plej multekosta urbo en la mondo.

Rusio estas konsiderata unu el la plej koruptaj landoj en Eŭropo, fakto kiu malhelpis ĝin pliigi eksterlandajn investojn en ĝi dum la transira periodo. La kialo de la granda skalo dekorupto kuŝas en la fakto, ke grandaj partoj de la rusia ekonomio estas en la mallumo (neraportitaj enspezoj aŭ elspezoj); Multaj financoj estas en privataj manoj kaj ne en bankokontoj, kaj estas uzataj por pagisubaĉetaĵojn al altrangaj registaraj oficistoj, kiuj havas multe da koncentrita potenco. Korupto disvastiĝas ankaŭ pro la malalta buĝetado de la registaro de ĝiaj oficejoj: pro la malaltaj salajroj, registaraj dungitoj kaj oficistoj estas devigitaj akcepti subaĉetaĵojn - por kompletigi sian enspezon. Alia kialo de la kreskanta korupto kuŝas en la nivelo de salajroj en lapublika sektoro, kiu estas signife pli malalta ol la meza nivelo de salajroj en laprivata sektoro.

Transporto

La vasta areo de la Rusia Federacio malfaciligas movi materialojn kaj varojn tra la lando. La ĉefa transportvojo estas laTranssiberia Fervojo. Ĝenerale, la plej granda parto de la trafiko tra la lando estas efektivigita pertrajnoj. Ne ekzistas grandskala aŭ signifa interurba vojo en Rusio, kiu ligas la malsamajn partojn de la lando (kiel ekzemple laTrans-Kanada Ŝoseo), sed unu el la plej gravaj interurbaj vojoj en Rusio estas la vojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo (M11). Grava parto de la transporta infrastrukturo de Rusio estas la marhavenoj, la plej gravaj el kiuj estas enVladivostoko,Primorsk,Murmansko,Sankt-Peterburgo,Magadan kajArĥangelsko. La plej gravaj flughavenoj en la lando estasŜeremetjevo kajDomodedovo en Moskvo kajPulkovo en Sankt-Peterburgo.

Vidu ankaŭ pri ekonomio

Historio

Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas alserio
Frua historio
Orientaj slavoj,Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
GrandprinclandoVladimir-Suzdalo 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Ekde la revolucio
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
vdr
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de Rusio.

Prahistorio

1 p.K.

En la 5-a jarcentoslavoj komencis migri el la okcidento. Ili vivis ĉefe en la nordokcidenta parto de nuntempa Rusio

Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Majo 2025)

.

En la 9-a jarcento en nordo de Rusio (Novgorodo) kaj en sudo (Kievo) komencis aperi slavajpraŝtatoj.

Meze de la 9-a jarcento en Novgorodo estis elektita kiel princo de la Novgoroda ŝtatoRuriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" aŭvarengoj - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis aligita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperis la unua unueca rusaŝtato - Kievo regno. La ĉefurbo estis transigita elNovgorodo enKievon.

1000

Meze de la 12-a jarcento, Jurij Drlgorukij, la 6-a filo de la kiva princo Volodymyr Monomaĥ, sen havi la rajton je la trono, fondis plurajn urbojn, inkluzive de Moskvo, sur la teritorio de la moderna centra Rusio, kie antaŭ lia alveno vivis finnugraj triboj, dum la orientaj slavoj delonge loĝis sur la teritorio de Novgorod. En 1169, Kievo prirabita kaj malbone difektita fare de la gvidanto de 11 nordorientaj princlandoj, Andrej Bogolyubskij (filo de Jurij Drlgorukij) kiu regis Suzdal, Novgorod, kaj Jaroslavl (nuntempa Rusio). Estis dum la fragmentiĝo de la Kieva regno ke la teritorioj de Zalesje ("preter la arbaroj") ĉesis senti unuecon kun la princlandoj de la sudokcidento.

En1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de lamongoloj, ankaŭ nomitaj latataroj. El ilia ĉefurbo,Saraj surVolgo, ili regis Rusion (konservante la potencon de la rusaj princoj, kiuj tamen estis plene kontrolataj de tataroj) dum du jarcentoj, sed neniam konkerisNovgorodon kaj aliajn nordajn terenojn.

Aleksandro Nevskij iĝis adoptita filo de Batja, helpis lin konkeri Novgorodon kaj tiel gajnis lian favoron, kaj la 16-jaraĝa filo de Aleksandro, Daniil, iĝis la unua princo de la Moskva princlando kiu apartiĝis de la Vladimi princlando kaj iĝis la center de teroja konkeritaj fare de la Hordo, kun la permeso de ĥano Mengu Timur. Moskva princoj este vasaloj de la tataroj dum jarcentoj kaj ricevis la rajton kolekti tributon de aliaj princoj. La Hordo helpis Moskvon konkeri Tver, Kaluga, kaj Pereyaslavl. Ğenerale, estis miksado de slavaj kaj fin-ugraj grupoj, laŭpaŝa asimilado.

En la jaro1380 okazisKulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de laMoskva princlando. Finfine, la rusaj nobeluloj deMoskvo restarigis rusan potencon, unuigas ĉirkaŭ si la aliajn princlandojn kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en1480.

En la 14-a-16-a jarcentoj, aŭtoritatema Moskvo faris sangajn militojn kontraŭ demokrata Novgorodo kaj, kun la subteno de ĝiaj vasaloj, en 1479 buĉis la tutan respublikon.

1500

En1547,Ivano la Terura fariĝis la unua caro. Li konkeris la ĉefurbojn de la ŝtatoj kiuj formiĝis post la disfalo de la Hordo - Kazan kaj Astraĥano.

1600

La bataloj kunPollando farigis la krizon en Rusio, t.n.Granda Malordo. Okazis pola invado al Rusio kaj pola armeo venkis kontraŭ rusa-sveda armeo en laBatalo de Kluŝino (1610) sub gvido de pola hetmanoStanisław Żółkiewski (juŭkjevski). En1610 jaro polaj taĉmentoj komencis okupi Rusion kajMoskvon. La caroBazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) faris laomaĝon al la pola reĝoSigismondo la 3-a Vasa, kies filoLadislao estis kronigita al la nova caro de Rusio, post la detronigo deBazilo Ŝujskij. Komencis la granda krizo en Rusio nomataGranda Malordo interrompanta per la teruro de la falsaj idoj de la rusa caro – Demetrioj, ekz.Dmitrij Samozvanec.

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondisSankt-Peterburgon, kaj enkondukas okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En1721 li fondisla Rusan Imperion kaj proklamis sin kiel imperiestro.

Inter 1773 kaj 1775, okazis ribelo en la Rusa Imperio gvidata de Jemeljan Pugaĉov. Al ĝi aliĝis multaj kamparanoj, kaj ĝia celo estis la forigo de servuto. Pro lia deziro iri al la Sič por kolekti novan armeon tie, la rusa registaroen 1775 ordigis la detruon de la lasta centro de la ukrainaj kozakoj.

Dum dekduoj da militoj kun la Otomana Regno, la Rusa Imperio akiris la Nordan Nigran Maron kaj Krimeon, kie novaj grandurboj estis establitaj anstataŭe de la kozakoj kaj tataraj setlejoj.

1800

Ora epoko de Rusia Imperio kaj de la rusaliteraturo:Aleksandr Puŝkin,Nikolaj Gogol,Lev Tolstoj,Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

Naciaj lingvoj krom la rusa estis malpermesitaj de la registaro, antaŭ 1861 80% de la loĝantaro de la Rusa Imperio estis analfabetaj servutuloj.

1900

Malneŭtrala teksto
Ĉi tiu artikolo pri Rusio ne respektasneŭtralan vidpunkton.
Konsideru do ĝian enhavon singardeme. Bonvolu diskuti en ladiskutpaĝo por restarigi la neŭtralecon. Malneŭtralaj asertoj povas esti forigitaj. (Aŭgusto 2010)

En1905,Rusio batalis Japanion porManĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de laUnua mondmilito malfortigis la potencon de lacaro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis politikaj liberoj.

En1917, laRusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratia periodo sub la gvido de la Provizora registaro deAleksandr Kerenskij, la7-an de novembro 1917 (la 25-a de oktobro laŭ laJulia kalendaro) okazis la vica revolucio, rezulte de kiu la potenco estis uzurpita de la Rusia Socialisma Demokratia Laborista Partio (debolŝevikoj) (RSDLP (b) sub gvido deVladimir UljanovLenin. Lenin aplikis la ideojn deMarkso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Rusia Federacia Socialisma Respubliko kaj posteSovetunio, unuiginta landojn preskaŭ en la limoj de la eksa Rusia Imperio.

Inter1919 kaj1920, okazis lapola-bolŝevika milito dum kiu pola armeo okupis Okcidentan Ukrainion, Okcidentan Belorusion kaj parton de Litovio kun ties ĉefurbo Vilno. Provoj de sovetia armeo restarigi regadon super tiuj ĉi okcidentaj partoj de la Rusia imperio fiaskis — la Pollando ekregis ilin kaj komencis amasan setladon de polaj koloniistoj (pole osadnicy). LaVintra milito kontraŭ Finnlando en 1939–1940 celis malproksimigi de Leningrado nordokcidentan ŝtatlimon kaj finiĝis per malgajno de la finna flanko, cedinta resoektivajn teritoriojn.

En la una duomo de la 20-a jarcento, formiĝis la aŭtoritata reĝimo de Stalin, eksterminta aŭ subpreminta siajn eventualajn malamikojn dum laGranda purigo kaj kreinta tiucele sistemon depuntendaroj.

Post la morto de Lenin en1924,Josif Stalin ŝanĝis demokratian proceduron en la [[Tutunia Komunista Partiode bolŝevikoj]] (TKP(b), havigis al si preskaŭ nelimigitan potencon kaj regis Sovetunion ĝis1953. Lia regado estis kruela, milionoj da homoj estis mortigitaj, pluraj el ili laŭ falsaj akuzoj (i. a. multaj esperantistoj), sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉHitleron.

En1939, Sovetunio kajGermanio interkonsentis dividiPollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. Sovetunio aligis al si grandajn terenojn de la orienta Pollando. Pro la ordono de Stalin estis terure murditaj kelkaj dekoj da miloj da polaj, ukrainaj, belorusaj kaj aliaj soldatoj enKatin (viduMasakro de Katin),Bikivnio,Charków,Kurapaty. Ili estas unu el plej gravaj amasaj murdoj de Stalin kaj ankaŭ la faroj kontraŭ la homaro.

La 22-an de junio1941 Germanio atakis Sovetunion. La milito daŭris kvar jarojn ĝis la8-a de majo 1945. La kriza batalo estis tiu deStalingrado (septembro1942 ĝis februaro1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en1945, kaptisBerlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio; en Sovetunio kaj moderna Rusio tiu parto de laDua mondmilito estas nomataLa Granda Patria Milito.Britio kajUsono helpis Sovetunion venki Germanio per livero deŝipoj,aviadiloj,kamionoj, armilioj kaj, fine, per atako kontraŭ Germanio el la okcidento en1944.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis aliancanoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur laTero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945), kaj tiel aperis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis laMalvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la Malvarma milito okazis en la aŭtuno de1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn enKubo, kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo (Kariba krizo).

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuropor laLuno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuansateliton ("sputniko",1957) kaj la unuan homon en kosmon (Jurij Gagarin,1961), sed Usono metis la unuan homon sur laLunon (Neil Armstrong,1969).

Je la fino de la 1970-oj, la sovetaekonomio kadukiĝadis kajbezonis reformon.

Anstataŭ reformo,Leonid Breĵnev elektis militon: en1979 li atakisAfganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamajtaliboj. Inter ili estis eĉUsama bin Laden.

Fine en1987Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj en1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. LaSovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en1989 la naciojde Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis.

Larespublikoj en Sovetunio — ekzemple,Litovio — rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio.Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En1994, Jelcin sendis la armeon alĈeĉenio, malgranda montara respubliko en la sudo de Rusio, kiu gvide deĜoĥar Dudajev penis sendependiĝi surbaze denaciismaj ideoj, sed lamilito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasinte la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En1999 Jelcin nomis sian posteulonVladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de laKGB kajSankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj alDagestano, Putinresendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon enKaŭkazo. La islamistoj estis venkitaj kaj transiris al nura teroro, plejparte ekster Ĉeĉenio. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis enBeslan (Nord-Osetio) 1-3-an de septembro2004.

Ekde2001, Rusio helpadis alUsono en ĝia milito kontraŭ laTaliboj enAfganio — usonaj militaviadiloj portis kargon tra teritorio de Rusio.

Milito en Sud-Osetio

En aŭgusto2008 Rusio enkondukis armeon enSud-Osetion, responde al atako kontraŭCĥinvalo fare de kartvelaj trupoj. La kartvela atako estis haltigita, kaj la rusiaj trupoj avancis en internon de Kartvelio ĝis la urbojPoti kajGori, sed poste retiriĝis al Sud-Osetio. Enketkomisiono de Eŭropa Unio konkludis, ke la militon komencis Kartvelio, rompinte la internacian juron, kaj ke Rusio rajtis respondi al tiu agreso[8].

Tuj post la milito Rusio agnoskis sendependecon de la memregataj respublikojSud-Osetio[9] kajAbĥazio.

Milito en Ukrainio

En 2014 en kievo okazis ŝtatrenverso, kiun ĝiaj subtenantoj nomisEŭromajdano, sekve de kiu la prezidanto Viktor Janukoviĉ estis forpelita, kaj ukrainaj naciistoj komencis sturmokupi ŝtatajn instituciojn tra la lando. Reage al tio en sudorientaj regionoj de Ukrainio, tradicie senaj je ukraina naciismo, eksplodis protestoj, kies partoprenintoj konfliktis kun ukrainaj naciistoj kaj siavice komencis sturmokupi sidejojn de ŝtataj institucioj. Iliaj ĉefaj postuloj estis ebleco plu uzi publike la rusan kiel denaskan lingvon por plejparto de lokanoj, kaj kontraŭstaro al naciisma propagando. En Ĥarkova kaj Odesa provincoj la protestoj estis subpremitaj dum en Luganska kaj Donecka provinco la protestantoj estis pli sukcesaj.

La13-an de aprilo 2014 Ukrainio lanĉis Kontraŭ-terorisman Operacion (ukraine АТО), sendinte armeon por subpremi la protestojn. Komenciĝis armita konflikto ofte nomataDonbasa Milito, pro ties lokiĝo enDonbaso. En 2014–2015 la milito estis haltigita kun perado de Rusio. Ukrainio unuflanke kaj reprezentantoj de la separiĝintaj Donecka Popola Respubliko kaj Luganska Popola Respubliko subskribis en Minsko interkonsentojn surbaze de kiuj ambaŭ regionoj devus esti reintegritaj je Ukrainio kun certaj kondiĉoj, el kiuj ĉefaj estis granda aŭtonomio kaj defendo de lingvaj rajtoj. Dum sekvintaj 8 jaroj Kievo plenumis eĉ ne unu el siaj promesoj kaj fine malkaŝe rezignis je ili, postulinte modifi la interkonsentojn. Post pluraj sensukcesaj intertraktoj kaj rifuzo de Francio kaj Germanio, garantiintaj plenumon de la Interkonsentoj de Minsko, influi tiucele la ukrainan registaron, la22-an de februaro 2022 Rusiokomencis militon kontraŭ Ukrainio, kiu daŭras ĝis nun.

Demografio

En Rusio loĝas pli ol 150 etnoj, multaj el ili havas proprajn administrajn unuojn ene de Rusio aŭ ŝtatojn ekster ĝi. Interalie en Rusio loĝas 39 483ĉinoj (laŭ la censo de 2002[10]), kvankam iuj demografoj opinias ke efektive temas pri 200 ĝis 400 mil ĉinoj, konstante loĝantaj en Rusio (inkluzive studentojn).

Etnoj

Rusio estas multetna ŝtato, sur kies teritorio vivas pli ol 180 diversajetnoj.

Jen listo de la etnoj, kiuj konsistigas pli ol 0,1% de la tuta loĝantaro, laŭ rezultoj de la tutlandacenso okazinta en2002.

EtnoKvanto da homoj% de la tuta loĝantaro
rusoj115.889.10779,83 %
tataroj5.554.6013,83 %
ukrainoj2.942.9612,03 %
baŝkiroj1.673.3891,15 %
ĉuvaŝoj1.637.0941,13 %
ĉeĉenoj1.360.2530,94 %
armenoj1.130.4910,78 %
mordovoj843.3500,58 %
avaroj814.4730,56 %
belorusoj807.9700,56 %
kazaĥoj653.9620,45 %
udmurtoj636.9060,44 %
azerioj621.8400,43 %
marioj604.2980,42 %
germanoj597.2120,41 %
kabardoj519.9580,36 %
osetoj514.8750,35 %
dargoj510.1560,35 %
burjatoj445.1750,31 %
jakutoj443.8520,31 %
kumikoj422.4090,29 %
inguŝoj413.0160,28 %
lezgoj411.5350,28 %
komioj293.4060,2 %
tuvoj243.4420,17 %
judoj229.9380,16 %
kartveloj197.9340,14 %
karaĉajoj192.1820,13 %
ciganoj182.7660,13 %
kalmukoj173.9960,12 %
moldavoj172.3300,12 %
lakoj156.5450,11 %
koreoj148.5560,1 %
reprezentantoj de la aliaj etnoj2.414.5581,66 %
ne indikis sian etnan apartenon1.460.7511,01 %

Urboj

Loĝantaro de Rusio

La ĉefurbo de Rusio estasMoskvo, kiu lokiĝas en la eŭropa parto de la lando.

Laŭ lacenso okazinta en2002, la ĉefaj urboj laŭ loĝantaro estas la jenaj:Moskvo (10,101 milionoj da loĝantoj),Sankt-Peterburgo (4,669),Novosibirsk (1,425),Niĵnij Novgorod (1,311),Jekaterinburg (1,293),Samara (1,158),Omsk (1,140),Kazanj (1,105),Ĉeljabinsk (1,078),Rostov-na-Donu (1,07),Ufa (1,042),Volgograd (1,012),Permj (1,000).

Kulturo

Arto

Religia bildo deAndrej Rubljov.

Kiam, fine de la5-a jarcento, la tiamajslavaj popoloj (skitoj kajsarmatoj) kiuj loĝis la regionojn apud la riverojVolgo kajDnepro komencis akiri stabilajn loĝlokojn, ekdisvolviĝis manfarista tradicio, ĉefe ligita al farado de armiloj,felaĵoj kaj metalaj objektoj. La komercaj rilatoj kun la najbaraj regionoj pliiĝis, kaj laBizanca imperio iĝis la ĉefa komerca partnero. La rusoj tiom miris la kulturon kaj la mirindajn arkitekturaĵojn de la bizanca ĉefurbo,Konstantinurbo, ke ili laŭgrade komencis kopii la bizancan stilon. Ĝis tiam, la ornamaĵoj de objektoj konsistis el pure geometriaj formoj, kun fortaj koloroj; post la komenco de la bizanca influo, ekfloris la uzo de bestosimilaj figuroj, kaj poste ankaŭ de plantosimilaj desegnaĵoj.

Oni tradicie fiksas la oficialan komencon de rusa arto okaze de la konvertiĝo de la princo deKievo,Vladimiro la 1-a de Kievo, al bizanca-ortodoksaKristanismo, en la jaro988. La ekfloro de arto ligiĝis al la bezono konverti la tutan landon al Kristanismo: necesis novaj preĝejoj, laŭ la konstantinurba stilo; necesis novaj verkoj por instrui kaj soleni la novan religion, tradukite de la greka aŭ de la antikva bulgara lingvo (pro kio oni enkondukis lacirilan alfabeton al Rusio); necesis religiaj bildoj.

Rusa avangardo estis granda, influa ondo de Avangarda moderna arto kiu floris en la Rusia Imperio kaj Sovetunio, proksimume de 1890 ĝis 1930 – kvankam iuj datis ĝian komencon jam en 1850 kaj ĝian finon tiom malfrue kiom 1960. La termino kovras multajn apartajn, tamen nedisigeble rilatigitajn artajn movadojn kiuj floris en tiu tempo; nomeSuprematismo,Konstruktivismo, Rusa Futurismo,Kubo-Futurismo, Zaum kaj Nov-primitivismo. Pro la fakto ke multaj implikitaj avangardaj artistoj naskiĝis aŭ kreskis en kio nun estas Belorusio kaj Ukrainio (inkluzive deKazimir Maleviĉ,Aleksandra Ekster,Vladimir Tatlin,Vasilij Kandinskij,David Burljuk,Alexander Archipenko), iuj fontoj ankaŭ parolas priUkraina avangardo.

Edukado

Supera edukado (universitato) estas senpaga kondiĉe ke oni sukcesas en ekzamenojn[11]. Tamen tio rilatas nur al certa nombro de studentoj, strikte limigata ĉiujare por ĉiu altlernejo kaj fakultato. Ĉiuj aliaj studentoj pagas sian studadon memstare.

Laŭ la eŭropa modelo, nur en la 18-a jarcento estis fondita la unua universitato en Rusio - la Imperia Moskva Universitato, nun Moskva Ŝtata Universitato.

Sansistemo

La medicinaj zorgoj estas senpagaj, sed ankaŭ ekzistas privataj medicinaj servoj[11].

Sporto

LaRusia Futbala Unio estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Rusio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbaloFIFA en 1912, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacioUEFA en 1954.

Ŝtataj festoj

DatoFesto
1-a de januaroVeno de Nova Jaro
El1-a de januaro ĝis5-a de januaroNova-Jara ferioj
7-a de januaroOrtodoksaKristnasko
23-a de februaroTago de defendanto de patrio
8-a de martoInternacia virina tago
1-a de majoFesto de printempo kaj laboro
9-a de majoTago de Venko (super Nazia Germanio en laDua mondmilito)
12-a de junioTago de Rusio
4-a de novembroTago de nacia unueco

Referencoj

  1. (eo) Sergio Pokrovskij,En Rusio loĝas rusianoj.
  2. (eo) Anna Löwenstein (red),Rusoj loĝas en Rusujo.
  3. Ruslando: nomo por Rusio uzata de L.L. Zamenhof, sed ankaŭ de Privat, Kabe, Lapenna, Waringhien k.a.
  4. (franca)Coupe du Monde la FIFA 2018 : les supporters internationaux pris entre identité russe avant-gardiste et mises en garde de leurs gouvernements,Global Voices, la 2-an de aprilo 2018.
  5. Churkina, Natalie; Zaverskiy, Sergey (2017). "Challenges of strong concentration in urbanization: the case of Moscow in Russia".Procedia Engineering. Elsevier. 198: 398–410. doi:10.1016/j.proeng.2017.07.095.
  6. (fr) Vincent Brousseau-Pouliot,Le 1 % détient la moitié de la richesse, La Presse, la 8-an de majo 2022.
  7. Росстат впервые назвал долю нефти и газа в ВВП (ruse). Rtvi.com (2021-07-13). Alirita 2023-04-11 .
  8. Independent International Fact-Finding Mission on the Conflict in Georgia: Report (angle). Eŭropa Unio (2009-09). Arkivita ella originalo je 2020-11-11. Alirita 2017-08-13 .
  9. Указ Президента Российской Федерации от 26.08.2008 № 1261.. Arkivita ella originalo je 2008-09-01. Alirita 2008-11-17 .
  10. Russian Census 2002, Table 4.01
  11. 11,011,1(nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 167, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6

Bibliografio

Kniivilä, Kalle.La strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017, Novjorko, eld. Mondial, 2017, 159 paĝoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

v  d  r
Subjektoj deRusia Federacio
RespublikojBlazono de Rusio
Regionoj
Provincoj
Federaciaj urboj
Aŭtonoma provinco
Aŭtonomaj distriktoj
v  d  r
Horzonoj en Rusio
Horzonoj enRusio
UTC+2MSK−1: Kaliningrada Tempo
UTC+3MSK:  Moskva Tempo
UTC+4MSK+1:  Samara Tempo
UTC+5MSK+2: Jekaterinburga Tempo
UTC+6MSK+3: Omska Tempo
UTC+7MSK+4: Krasnojarska Tempo
UTC+8MSK+5: Irkutska Tempo
UTC+9MSK+6: Jakutska Tempo
UTC+10MSK+7: Vladivostoka Tempo
UTC+11MSK+8: Magadana Tempo
UTC+12MSK+9: Kamĉatka Tempo
v  d  r
Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)
Flago de Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
v  d  r
Ŝanhaja Kunlabora Organizo
 Ĉinio Barato Kazaĥio Kirgizio Pakistano Rusio Taĝikio Uzbekio Irano Belorusio
Spektantaj ŝtatoj: Afganio Mongolio
v  d  r
G7-Ŝtatoj
 Britio Francio Germanio Italio Japanio Kanado Usono
G8-Ŝtatoj
v  d  r
Ŝtatoj enEŭropo
Pozicio de Eŭropo
Dependaj kaj
aliaj teritorioj:
v  d  r
Ŝtatoj enAzio
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Rusio&oldid=9224971"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp